Enkomputiligis Don HARLOW

Sopiro

Jóhann JO´NSSON

elislandigis Baldur RAGNARSSON

aperis en Norda Prismo, 56/3, p. 117


Jóhann Jónsson nask. en 1896, studis literaturon kaj belarton en Germanujo kaj neniam revenis al Islando. Mortis pro tuberkulozo en Leipzig 1932. Tiu terura malsano, kiu faris lian maturiĝon senfina batalo kontraŭ la morto, senigis al li la forton necesan por krei grandajn verkojn. Sed liaj malmultaj poemoj atestas neordinaran genion. Sökundur (Sopiro), estas inter la perloj de islandaj poemoj.

Kie la tagoj de l' vivo perdis koloron?
La kantoj fluintaj en via sang' de sonĝ' al sonĝo,
kie forkaptis ilin veter', ho infano kredinta
vin naskita kun la font' eterna
de mirindec' en brusto!
Kie...?

Je tiaj strangaj vortoj
de iu voĉ' lokitaj
sur vojon nian -- aŭ ŝajne
trablovis la stratojn nur vento,
resentas ni, de kutimo dormantoj, la vivon
en niaj membroj dum iom da tempo.
La susuro seneca moliĝas en niaj oreloj.
Enuo laŭŝajne vaporas el mens' elĉerpita,
jen io vekiĝe spiretas sur niajn palpebrojn
movanta nin momenton: kompren-frapita,
konscie sobra krias jen
animo nia:
Kie?

Ho kie? Ĉu perdita ne estas perdita?
Ne gravas, ĉu polvas pasinton jar' aŭ eterno.
Permesu nur dum temp' al mi memoron ĝui,
travivaĵ', vokanta voĉ',
ho restu!

Sed ve, kiu povas vin per manoj teni,
sankta trompiĝo!
Kiel flugila mov' de ŝveb-anĝeloj
en l' okuloj de vekiĝantaj infanoj
vi malfirmas al ni, la sklavoj de ĉiutageco...
kaj samtempe kun sia apero via mirindo dronas
en la ĝojbruo kaj furiozo de l' amaso.

Tiam ni daŭrigas nian vojaĝon, ĉiu aparte
en sia viv' erarvojanta, ekstera homo;
la okuloj kaptitaj kaj la koroj ĝenitaj
de kutimo daŭraĉa: mensogi al si mem ĝis la morto.

Sed silenton, silenton -- konscienco profunde ja dormas,
sed tamen kantetas la tutan tagon
en oreloj senripozaj
io simila je aŭtuna zumad' en vento,
io simila je l' kantad' de nia mortinta patrino
el mara murmuro fora ...
Kaj seneco-penetrita
flustras nia koro
mallaŭte en malplenon:
Kie? ... Ho kie?