Enkomputiligis Don HARLOW

Dediĉo

de Steinn STEINARR

elislandigis Baldur RAGNARSSON

aperis en Norda Prismo, 56/3, p. 129


Al vi loĝanta post la penso mia,
pala, sensanga en vizaĝo via,
kiun spegulas mia versoĝemo.

De mi el tomba nokto kiu flaris
la nigran globogloron kaj ekstaris
kun monda puls' en mia sangotremo.

Kaj mi ekzistis nur en la poemo.