Enkomputiligis Don HARLOW Don HARLOW

Pasiona himno nro 51

de Steinn STEINARR

elislandigis Baldur RAGNARSSON

aperis en Norda Prismo, 56/3, p. 129


Sur l' altaĵo de Valhus
krucumatas la vir'
kaj l' urbanoj alvenas
per la aŭtobuso
pro la distra altir'

estas suno kaj varmo
glata kaj blua la mar'

estas bela vireto
kun alta frunto
kaj bruna harar'

kaj fraŭlino kun verdaj okuloj
aldiras min:

Ĉu ne malŝatus la viro
lasi krucumi sin.