Enkomputiligis Don HARLOW Don HARLOW

Nenio elsaviĝas

de Steinn STEINARR

elislandigis Baldur RAGNARSSON

aperis en Norda Prismo, 56/3, p. 129


Nenio elsaviĝas, nur pereas.
Ĝi stumblas per si mem kaj ne plu estas.
Sensencon de la vivo ĝi atestas,
kaj poste la okazon ĉio neas.

De sur la vitro forviŝita polvo,
jen via ĝoj' kaj trist' en tempo-spaco.
Vizaĝo via nura mask-surfaco,
sub kiu kaŝe kaŭras la dissolvo.