Enkomputiligis Don HARLOW Don HARLOW

Printempo

de Steinn STEINARR

elislandigis Baldur RAGNARSSON

aperis en Norda Prismo, 56/3, p. 129


Du flave-brunaj birdoj
flugis super la blublanka vastejo.

Du eretaj tremfloroj
etendis siajn ruĝflavajn kapojn
supren el la nigra tero.

Du palaj, povraj infanoj
iris man-en-mane sur la kruda bordo
timeteme flustrante
en la flagrantan lumon:
Printempo, printempo!