Enkomputiligis Don HARLOW

Silento

de Steinn STEINARR

elislandigis Baldur RAGNARSSON

aperis en Norda Prismo, 56/3, p. 129



Klaketu ĉi tie por Latin-3 literaro Klaketu ĉi tie por versio unikoda

La silento fluas
kiel ruĝa maro
super voĉo mia

La silento fluas
kiel rusta mallumo
super sperto via

La silento fluas
en triobla cirklo
ĉirkaŭ silento sia.