Enkomputiligis Don HARLOW Don HARLOW

Verdun

de Steinn STEINARR

elislandigis Baldur RAGNARSSON

aperis en Norda Prismo, 56/3, p. 129


Ĉi tie iun majmatenon helan
okazis la sekreto de turment'.
Kaj poste vagas de malĝoj' frapita
animo mia serĉe en silent'.

Denovas la printemp' kun florodoro
kaj aventura bril' kaj idili',
Animo mia vagas tra l' mortkampo,
kunserĉu -- ho! Ĉi tie falis mi.