Enkomputiligis Don HARLOW |
Super la lando nigra nokto minacas, neniu stelo videbla sur ĉiel', blovetas vento kun sabla aromo, la dezerto, monotona, senfina -- -- nokto en Timbuktu. La trafiko de nigruloj estas for, oni ne plu aŭdas viglan babiladon, kiam sur stratoj ili renkontiĝas, portantaj korbojn plenajn de fruktoj -- ĉiutage en Timbuktu. La fajro sur la placo ne plu brulas, donante mistikecon al sorĉuloj, ke teruraj serpentoj dancas antaŭ ili -- nun la urbo dormas kviete -- -- nokto en Timbuktu. |