Enkomputiligis Don HARLOW

Vita varia

de Sveinbjörn EGILSSON

elislandigis Baldur RAGNARSSON

aperis en Norda Prismo, 56/3, p. 111


Klaketu ĉi tie por Latin-3 literaro Klaketu ĉi tie por versio unikoda

Sveinbjörn Egilsson, 1791-1852. Poeto kaj filologo, kies vortaro pri la antikva lingvo poetika, Lexicon Poeticum, estas la plej granda entrepreno de unu homo en Norda Filologio. Li tradukis la Iliadon kaj la Odiseon en la islandan.

Roseroj oraj de mateno
ne ĉiam brilas sur la flor',
la birdmuzikon kaptas spleno,
kaj mondrideto mortas for.
        Dio leĝis por la Ter':
            Miksi mildon
            kun malmildo,
        bonas tiu ĉi afer'.

La neĝoblov' de glacipinto
ne ĉiam taŭzas al herbar',
nek fajfas ĉiam frosta vento
al trema ter' kaj muĝa mar'.
        Dio leĝis por la Ter':
            Miksi mildon
            kun malmildo,
        bonas tiu ĉi afer'.

Leviĝas brov' dum helas tago,
kaj ĝoj' radias sur la vang';
mallevas sin dum mensa plago,
kaj sunon kovras trista strang'.
        Ĉesas baldaŭ la sufer',
            malaperas
            ros' de tero,
        ĝis malseka la vesper'.

Se vi, frateto, ne ektimas
dum barkon frapas onda rul',
atende post la vent' proksimas
kvieto dolĉa por bravul'.
        Sed sin movas sub kviet'
            malrapide
            ond' perfida,
        al gardo servu via pret'.