Enkomputiligis Don HARLOW

Mia vojo

de Nikolao HOHLOV

aperis en Norda Prismo, 56/3, p. 143


Hilda Dresen skribas al ni i. a. (en kontakto kun la esp. revekiĝo): "Elkore mi malĝojas, ke N. Hohlov mortis antaŭ 3 jaroj ... Kiel ni nun bezonus lin!"

Hohlov estis unu el niaj plej grandaj poetoj, kvankam nur unu negranda poemaro reprezentas lian talenton, tute esceptan. (La Tajdo, 1928. Eld. Heroldo de Esp.). Bedaŭrinde, la ekscitoplenaj jardekoj de nia aktuala historio direktis lian atenton al aliaj kampoj de la socia agado kaj nun, kiam ni eksciis pri lia morto, ni afliktiĝas pro la malapero de le espero, ke ni povos aŭdi denove la voĉon de tiu ĉi granda, ĝissange poeta talento. Sed "La Tajdo" estas mejloŝtono en nia poezio -- kaj ankoraŭ aĉetebla libro ...

Mi levas mian kapon en ĉielon,
Sed per piedoj staras sur la ter';
Nur idealojn vidas kiel celon,
Sed nutras min per krudreala ver'.

Sur montoj kreskas mia sorĉa floro,
Sed en la valoj kuŝas mia pan',
Altiras la animon ĉiu foro,
Sed ankre tenas ĝin la karna man'.

Al ĉiza bel' mi venas tra la tera,
Tra la dolora aŭ ĝuiga prov';
Sen tiu voj' ĝi estus nur ĥimera,
Tuj paliĝonta post la brila nov'.

Samtial preĝas mi dum ardaj kisoj
Kaj pliĉastiĝas en volupta trem',
Kaj la anim' la blankon de narcisoj
Ne perdas en frivolo de l' poem'.