Enkomputiligis Don HARLOW

Al akvobirdo

de William Cullen BRYANT

elangligis Baldur RAGNARSSON

aperis en Norda Prismo, 56/6, p. 227

W. C. Bryant estis (1794-1898) unu el la pioniroj de la memstara usona literaturo, arda liberamanto kaj batalanto kontraŭ la sklav-sistemo.


Kien, dum falas ros'
kaj brulas la ĉiel' ĉe fin' de l' tag',
celadas glite tra kolor' de roz'
via soleca vag'?

Vane ekvidus vin
por noci forŝvebantan la ĉasul',
dum ombras kontraŭ ruĝa ilumin'
vi dum glit' figur'.

Ĉu vi dum la vagad'
serĉadas kotan randon de river',
aŭ marĉan lagon, ondojn en rulad'
celen al borda ter'?

Estas mistera Fort'
gvidante vin pri spaca labirint'
dum vi vagadas en soleca sort',
tamen ne vojperdint'.

Vi dum la tuta tag'
flugilojn peze movis en l' aer',
krepuskas jam, sed tamen daŭras vag'
frosta tra atmosfer'.

Baldaŭ finiĝos pen',
vi trovos somerhejmon por restad',
en via grup' vi krios sen ĉagren',
ŝirmos vin nesta rad'.

Foras jam via bild',
englutis vian formon la ĉiel',
sed tamen restas en la kora mild'
io de daŭra bel'.

Kiu de zon' al zon'
kondukas vian flugon tra senlim',
Li gvidas ankaŭ min tra region'
teda por la pilgrim'.