Enkomputiligis Don HARLOW

La ploranta arbo

de Lis GANE

aperis en Norda Prismo, 56/6, paĝoj 266-267

La fama hispano, historiisto Antonio de Herrera Tordesillas rakontas en sia libro, eldonita ĉirkaŭ la fino de la 15-a jarcento, ke la meksikia imperiestro Montezuma dum iu festo, aranĝita por la honoro de Fernando Cortez prezentigis pilkludon. La pilkoj estis fabrikitaj el la suko de arbo.

Se ni reirus eĉ pli iamen en la tempo, ni povus vidi indianon en la amerikaj praarbaroj. Li neniam vidis blankulon tie. La blankuloj venos nur post multaj jarcentoj. Li volas retrovi la vojon, kiam li venos proksiman fojon tien kaj intencas fari signon per sia tomahaŭko sur arbotrunko. Sur la lameno de la hakilo restas suko, kiu estas persistema kaj rigidiĝas. Post iom da esploro li kolektas iom el la stranga materio kaj faras globeton. Kiam ĝi atingas la teron, li ja volis forĵeti ĝin, ĝi resaltas elaste.

Jen aperis la gumo, kiu ĉirkaŭas nin en miloj da formoj; sen ĝi ni apenaŭ povus imagi nian kulturon kaj preskaŭ tute ne la komunikadon kaj la teran, akvan kaj aeran trafikon. Sed ankoraŭ ni estas malproksime de nia epoko, kiam la gumo iĝis unu el la plej gravaj faktoroj de la paca evoluo -- kaj tiu de la milito. Ankoraŭ estas longa vojo. Eble hazardo gvidis al la gravaj uzoj de la gumo. Povas esti, ke ia firma objekto fiksiĝis en ankoraŭ mola gumkonsistenco, kiun oni poste perforte oni eligis kaj jen oni inventis la formeblon de la gumo. Oni rimarkis iel, ke la t. n. "fumaĵita gumo" estas pli solida. Oni rimarkis, ke la gumo estas uzebla ankaŭ kiel vestaĵo kaj ke ĝi estas akvoimuna. La indiana mastrumado uzis la gumon eble jam en 12-a aŭ 13-a jarcentoj, kiam la atenton de Eŭropo okupis la krucmilitoj.

Kiam Columbus la duan fojon vojaĝis al Ameriko, li ekvidis, kiel la unua blankulo, gumpilkon. Columbus serĉis oron, kiun li ne trovis en Ameriko kaj pri la orvaloro de la gumo li eĉ konjekton ne havis. Kun iom pli da scio li estus riĉiĝinta, sed li preteriris la trezoron kaj finis sian vivon senrimede en malliberejo. Columbus tute ne rakontis pri la gumo. Sed liaj hispanaj kolegoj i. a. pastro Charlevoix jam rakontas pri la rimarkinda materio. Sed oni ne multe atentas pri la afero, dum la indianoj trankvile uzas siajn metodojn, jam tiom evoluintajn, ke dum tri jarcentoj la fakuloj de la blankuloj ne povis plibonigi tiujn. Precipe ne la koaguliĝon dum fumaĵigo.

La eŭropanoj ŝajne havis pli grandan intereson pri la laŭebla malaperigo de la indianoj el la amerika kontinento ol pri la rezultoj de la indiankulturo. Ĉiukaze estis silento pri la gumo ĝis 1745, kiam Charles Marie de la Condamine post sia 10 jarojn daŭra ekspedicio raportas pri siaj travivaĵoj kaj eĉ donas nomon al la ploranta arbo: Hevea brasiliensis. Amiko de la esploristo Fresneau (mem sciencisto) ekinteresiĝis pri la rimarkinda suko. Tiutempe li restadis en Cayenne kaj tie li sukcesis trovi parencarbon al la ĵus-nomita. La indiĝenoj nomis ĝin, Kah-u-ĉu, kiu naskis la internacian nomon kaŭĉuko. La vorto gumo, per kiu multaj lingvoj terminas la materion de la ploranta arbo, venas el la egipta "kami", kiu origine estas nomo de gluiĝema, persista vegetaĵa suko.

Nu, ĉiuokaze inter la unuaj raportoj pri la gumo (1525) ĝis la priskribo de Condamine pasis pli ol 200 jaroj, sed ŝajne Eŭropo havis intertempe denove nur aliajn zorgojn, kiuj zorgoj cetere rilatiĝis al la mohamedana imperiismo.

Intertempe la ploranta arbo larmis diligente kaj vane, almenaŭ por la blankuloj vane. Sed Condamine parolas detale pri la gumo, pri ĝia arbo, pri impregnitaj ŝtofoj, kiujn la indianoj kelkloke uzas, pri ŝuoj el la fumaĵita materialo, kiu similas al ledo, pri objektoj, kiujn la indianoj faras laŭ argilmodeloj. 10 jarojn post la raporto de Condamine jam komenciĝis la importo de gumobjektoj al Eŭropo. La reĝo de Portugalujo proksimume en tiu tempo ricevis donace de la gubernatoro de Para en Brazilo gumveston. Tamen la gumo ankoraŭ ne estis ĝenerala komercvaro, pli multe nur kuriozaĵo. Sed la evoluo jam ekfontis kaj atingis sian plej konkretan rezulton 100 jarojn poste, kiam Goodyear en Ameriko inventis la vulkanizan metodon, per kiu li liberigis la gumon de ĝia sentemo al diversaj temperaturoj kaj ankaŭ de ĝia malfirma gluiĝemo.

Tiel komenciĝis la kariero de la ploranta arbo kies larmoj espereble estontece fekundigos la humon de la paca kulturo.