Enkomputiligis Don HARLOW

Antaŭ la hejma altaro

(Ivar AROSENIUS)

de F. SZILÁGYI

aperis en Norda Prismo, 56/6, paĝoj 246-249


Klaketu ĉi tie por Latin-3 literaro Klaketu ĉi tie por versio unikoda

Ivar Arosenius apartenis al maloftaj homekzempleroj en Svedlando. Li estis ludema, ŝajne facilhumora tipo de artistoj, sed sub tiu ludemo oni sentas tonon de profunda kredo kaj seriozo. Lia arto, kies plej ĉefa temo estas la infano, donas tiom da mistika kaj samtempe realisma kompreno de la infana spirito, kiom povas donaci nur seriozulo, kiu samtempe restis eterne infano.

Ivar Arosenius naskiĝis en 1878 en mezklasa sveda hejmo kaj eĉ kiam li vizitis la stokholman artakademion, li ĝuis la ĉarmon kaj ŝirmon de la varma gepatra hejmo. Tio estis grava kaj necesa, ĉar la junulo heredis hemofilion (=sangademo) de sia patrino kaj li devis gardi sin. Sed ĝuste tiuj ĉi jaroj de reteno provokis fortan reagon en la posta vivo de Arosenius kaj ankaŭ en lia arto, kies unuaj gravaj verkoj montras spiton kaj amaron, senrespektan grimacon. Li tute senbridiĝas en Parizo kaj la riĉa vivo de la franca metropolo, liaj artistaj sukcesoj dorlotas lin. Sed post la jaroj de la memcerto kaj triviala sensemo, la reaperanta malsano kaj io alia, kio estas multe pli grava, donas nutron al ŝanĝo en lia spirito kaj animo. Tio signifas, ke ankaŭ la arto de Arosenius montras radikan ŝanĝon. Post la realveno al Svedlando kaj post sia geedziĝo li trovas sin mem. Al la ekstera mondo li havas la saman protestan aplombon, sed interne en la familio, kie naskiĝis la plej granda miraklo de la vivo, la infano, li ekscias, ke la periodo de la ekscesa erotismo, sovaĝa vulgareco estis nur necesa anstataŭaĵo de la vivo, ĉar li ankoraŭ ne konis la veran gravon de la estado. Nun Arosenius kaj lia arto profundiĝas kaj aperas pentraĵoj el la mondo de la intimeco, kiuj atestas ne nur pri grandioza metia kapablo, sed ankaŭ pri la profundo de poeta animo, kiu vidas la realismon de la tero kaj samtempe direktas sian rigardon trans la teran kradaron. Post la sarkasmo de lia unua periodo kaj post la originalaj pejzaĝbildoj, kiuj ofte centriĝas en iu mizera kaj kontraŭdira homfiguro, iom post iom la hejmo iĝos lia plej ofta kaj plej grava motivkampo. Unue la simple kaj larĝe pentrita portreto de la juna patrino, atendanta la naskiĝon de sia infano donas neforgeseblan esprimon de la feliĉo kaj miro al la juna virino kaj sekvas ankaŭ aliaj pentraĵoj, ĉiam meze kun la simpla, sed potenca simbolo de la vivo -- la edzino. Kiam la infano naskiĝas, la filineto iĝas centro al la pensaro de la patro. Oni vidas la infanon en miloj da situacioj kaj Arosenius penetras ĝis la fantazio de la infano. Unu el liaj ŝatataj motivoj estas la proporcioj inter la medio kaj ĝi mem, vidataj en la fantazio de la infano. Bela ekzemplo estas la "Infano kaj la kandelo". La infano estas ege malgranda, la kahelforno kreskas ĝis kolosaj dimensioj, sed ne estas nur miro, kun kiu la infano staras antaŭ la mistero de la lumo; ankaŭ kun decida atingemo kaj volo, tute ne sen obstino.

Arosenius ŝatis rakonti al sia filineto per bildoj. La fabelo estas revo, sonĝo kaj la tekniko de la sonĝoj estas delikata, vuala, samtempe resuma kaj stilizita. Estas tragedie, ke lia plej floranta kreotempo estis tro mallonga. Tiu ĉi periodo komenciĝis ĉirkaŭ 1906, sed jam la Novjartagon de 1909, subita hemofilia atako estingis la vivflamon de tiu ĉi juna genia artisto, kies mallongaj tridek jaroj donis tiom da karaj valoraj al la artamantoj.