Enkomputiligis Don HARLOW

Recenzo: Eseoj I: Beletro de Gaston WARINGHIEN

de Ferenc SZILÁGYI

aperis en Norda Prismo, 56/6, p.281


Klaketu ĉi tie por Latin-3 literaro Klaketu ĉi tie por versio unikoda

Gaston Waringhien. ESEOJ I. Beletro. Kovrilo de John Hartley. Portreto de la aŭtoro. STAFETO, Belliteratura eldonserio, 6.-. J. Régulo Eldonisto, La Laguna Kanariaj Insuloj, 1956. 16x22,5 cm. 236 paĝoj.


La unua eseo en tiu ĉi eleganta libro de prof. Waringhien demaskas kelkajn konvenciaĵojn de la Esp. propagando en kontakto kun la Biblio; la lasta kun la sama provizo de esploremo, trafcerto kaj sprito rakontas pri la "literatura" kiso. Waringhien apartenas al tiuj maloftaj eseistoj, kiuj ne altigas sin super sian publikon, sur altan katedron, sed sidante apud ni kaj ĉiam subjektive kaj en sia persono ĉeestante li diskutas laŭ la maniero de vigla kaj suklingva rakontanto. Pri tio estas agrabla ekzemplo kaj karakteriza citaĵo la jena, trovebla sur p. 210 en la lasta eseo pri "La kiso":

"Estis en Decembro 1939. Mi estis mobilizita en teritoria regimento sur la nordfrancia landlimo, en Sainte-Amand apud Valenciennes; tie mi diligente muldis betonon ... En unu en tiuj fosadoj, ni eltrovis kelkajn marmorajn rubaĵojn evidente pecojn de malnova, latine surskribita tomboŝtono ...

Jen tiel senpere la aŭtoro kaj ni venas en kontakton kun Johano Sekundo -- latinlingva poeto el la 16-a jarcento -- al kiu "la kiso ŝuldas literaturan -- kaj socian promocion."

Per tiu ĉi ekzemplo ni volas substreki, ke la "Eseoj" ne estas ia nur-faka legaĵo, male, komuninteresa kaj akre-intelekta ĉiam aktuala verko.

La libro konsistas el tri partoj: I. Sur la marĝenoj de ..., II. Esperantistaj Siluetoj, III. Skizoj kaj kompara literaturo. La unua parto enhavas krom la jam menciita eseo, artikolon pri Hamleto, en kiu Waringhien prezentas Hamleton en tute nova kostumo; ne en frako, sed kun ĉiaj karakterizaĵoj kaj provizo de la moderna detektivo. Lia celo cstas: pruvi la eternan efikon de eterna dramo. Poste sekvas aliaj marĝenajoj al "La Stranga Butiko" (sprita analizo de la ŝvarcaj rimedoj), al "La Infero", kies precizan, seneraran sistemon li regvidas al islama legendo; al "Eterna Bukedo", en kiu li analizas la tradukarton en kontakto de la Kalocsaya arto; kaj fine al "Dekdu Poetoj", kies temo estas la lingvistika valoro de la poezio kaj la evoluo de Esperanto, kies poetoj povas "sukcese plenumi la lastan funkcion, kiun niaj malnovaj tre evoluintaj lingvoj atribuas al la poezio: esprimi per la sonoro, la ritmo kaj la bildoj le plej profundajn emojn de nia subkonscio."

Sekvas en la dua parto "Siluetoj" de Grosjean-Maupin, Lanti, Helmi, Dresen k. c. El ili estas klasike perfekta tiu de Lanti. Mi citas nur unu frazon: "Lanti ĉiam fieris, ke li estas manlaborulo: lia stilo estis ja la plej efika, la plej zorge polurita el liaj iloj." Tiu ĉi sola frazo en sia koncizo donas perfektan karakterizon.

La tria parto, okupanta preskaŭ la duonon de la libro disertas pri la kompara literaturo, kies ĝeneralajn trajtojn en kontakto kun Esp. donas ĝia unua eseo. La dua okupas sin pri grafino Kalergis, kies persono inspiris tute diverstonajn (bravure tradukitajn) poemojn de Gautier kaj Heine. Poemoj kun fiksa formo estas la temo de la eseo "Familiaj juveloj". Pri la "Sprito kaj Humuro" lekcias la sekva artikolo, analizante la du metodojn de fantaziado, aperante ĉefe (la unua) en la poezio, (la dua) en prozo. Jen eseo pri "la efemera belo"; alia pri la detektivromano, kies klara analizo, distingo de proksimaj literaturaj verkoj kaj inter la subspecoj la ĝenro, la motivado pri la evoluebleco de la romano en diversaj landoj, la klarigo, kial ni ŝatas "ke oni faru al ni timon", la regvido de la detektivromano al la eposo, la kondiĉoj de la akcepto kaj aspekto de tiaj verkoj aperas en unu el la plej longaj kaj "proksimaj" eseoj. La lasta eseo estas la jam menciita "Kiso".

Jam tiu ĉi simpla prezento de la libro indikas, ke la "Eseoj" apartenas al dezirindaj legaĵoj de ĉiuj, kiuj havas intereson pri literaturo kaj kulturhistorio. Mem la temoj estas interesaj kaj altabligo intima, tute ne doktrineca; male, ĉiam senpoza; la tradukoj de la ekzemploj tre bonaj. Entute: literatura valoro.

Kiel ĉiu Stafeto-libro, ankaŭ la nun recenzita havas belan eksteraĵon.