Enkomputiligis Don HARLOW

Renkonto kun Björnson kaj Ibsen

de A. WYSOCKI

elpoligis R. SAKOWICZ

aperis en Norda Prismo, 56/6, paĝoj 239-240


Klaketu ĉi tie por Latin-3 literaro Klaketu ĉi tie por versio unikoda

Jen fragmento el la rememoroj de konata antaŭmilita ĵurnalisto kaj teatra recenzisto pola, iam ankaŭ ambasadoro de Polujo en Stockholm.

... Por tiuj honestaj, veremaj, vortotenantaj Norvegoj verkis Bjorn Björnson kaj ili komprenis lin kaj amis, sed Ibsen estis traktata kiel danĝera "novigante" kaj malutilfarante. Björnson scipovis vesti malgrandajn ideojn, komprenatajn de ilia koro, per grandaj, pompaj vortoj.

Oni diris al mi, ke Björnson estas en Kristiania kaj instigis min lin ekkoni. Kiam mi konatiĝis kun li, li ne estis triumfante adorata de unuj kaj malamata de aliaj. Li ne verkis ankoraŭ la nacian himnon "Ja, vi elsker denne landet", sed estis unu el la plej popularaj verkistoj norvegaj, aŭtoro de bonega dramo "Super fortoj" ...

Post du tagoj mi sidis jam antaŭ Björnson en loĝejo de lia filo ĉe Karl Johan-Gade. Min frapis ĝia riĉa trivialeco. La gipsa busto de Björnson, du liaj portretoj, pluŝa mebletaro.

Min salutis lia filo, bone parolanta germane, kiu klarigis ke li estos interpretanto, ĉar lia patro ne konas fremdajn lingvojn. Komenciĝis banala babilado, ĝis Björnson demandis min, kian kamparanan literaturon ni havas en Polujo, kiajn popolajn partiojn kaj programojn. Estis la jaro 1897 do mi ne multe povis al li rakonti. Björnson aŭskultis kun certa senpacienco kaj tuj komencis mem paroli. Lia voĉo estis bonsona, laŭta, la gestoj estis tre esprimplenaj. Li substrekis ĉiun pli gravan vorton per mimiko, per brilo de okuloj, movo de malleviĝantaj grizharaj brovoj, per rideto aŭ per movo de manoj, alkutimiĝintaj al la larĝaj gestoj de popola oratoro. Lia patro estis pastro, la filo -- aktoro, kaj Björnson kunigis en si trajtojn de ambaŭ profesioj. Li ludis perfekte rolon de kamparano-grafo, kiel lin ironie nomis liaj politikaj malamikoj; en lia tro riĉe aspektanta kravato, en krianta koloro de velura veŝto, en sufiĉe griza hararo estis io simila al aktoro de la malnova tempo.

Li donacis al mi dikan volumon de rakontoj el la estinteco de Norvegujo kaj mem proponis al mi la tradukpermeson de liaj verkoj. Sed la saman tagon mi estis avertita ke la permeso estos reprenita, se mi komencos traduki verkojn de Ibsen. Tiujn du norvegajn skaldojn dividis ne nur la profunda diferenco de ideoj, celoj kaj manieroj de esprimado, sed ankaŭ persona, nepardonebla antipatio. Björnson, bonstatura, forta kiel uro, tute kamparana, kun malŝato rigardis, jam de junaĝo, la malaltan, burĝan kaj iom nenaturan figuron de apotekkandidato H. Ibsen. Ili reciproke enviis al si sukcesojn kaj en tiu ĉi rivalado venkis Björnson, ĉar Ibsen, primokita kaj priridita de kritikistoj forlasis la landon kaj komencis serĉi komprenon kaj sukcesojn en Germanujo. Li revenis al Kristiania nur post la teatraj triumfoj en München kaj Berlin, kie la plej famaj tiamaj artistoj Eleonora Duse kaj Kainz konkuris ricevi permeson ludi liajn dramojn.

Post la reveno al Kristiania Ibsen ĉiutage vizitis la faman Café Grand, ofte priskribitan de Arne Garborg kaj Hans Jaeger.

Oni avertis min, ke mi ne provu eĉ kontakti kun li, ĉar li parolas kun neniu. Sed la sorto aranĝis alie. Tiun ĉi kafejon mi eniris tuj post mia vizito ĉe Björnson; ĝi rememorigis al mi la kafejojn en Berlino. Klara, pura, kun grandaj fenestroj, frontantaj la plej larĝan kaj belan straton de Kristiania, ĝi ne aspektis kiel konstanta renkontejo de norvegaj literaturistoj kaj bohemoj. En ĉiu fenestro estis io simila al la niĉo kun tableto kaj du pluŝaj benketoj.

La kafejo estis malplena, nur la lokoj en la niĉoj estis okupitaj, krom unu en kiu sur la tablo kuŝis amaso da gazetoj norvegaj, germanaj kaj francaj. Agrable mi eksidis en tiu ĉi niĉo kaj komencis legi gazetojn. Baldaŭ mi ekvidis, ke iu staras antaŭ mi: laŭ la viditaj ilustraĵoj mi ekkonis H. Ibsen. Li tenis en la mano brilantan cilindron kun larĝaj randoj, el sub malbutonita palto aperis angla kostumo ĉirkaŭstreĉanta la elstarantan stomakon. La grandan vizaĝon grandigis vangharoj, malleviĝantaj sur la veluran kolumon, la lipoj estis kolere premitaj kaj el la okuloj, tra la okulvitroj li ĵetis fulmojn de la kolero. Ibsen rigardis min tiom kolere, kvazaŭ mi estus farinta al li grandan malbonon. En tiu momento aperis la kelnero, ankaŭ kolerigita kiel Ibsen, prenis el mia mano gazeton, kuŝigis ĝin sur la amason kaj komencis paroli tre rapide kaj nekompreneble. Tiam mi min turnis al Ibsen en la germana lingvo kun la demando: kio okazis?

Anstataŭ li respondis la kelnero: tie estas la loko de sinjoro profesoro Ibsen. La gazetoj estas je lia dispono kaj dum la posttagmezo neniu povas tie ĉi sidi. --

Mi ekridis kaj turnis min al Ibsen.

-- Mi tre pardonpetas, sed mi estas alilandano kaj la unuan fojon vizitas tiun ĉi kafejon, do mi tute ne sciis, ke tiu ĉi loko estas rezervita por vi. --

Ibsen ion murmuris subnaze kaj ne rigardinte min larĝe eksidis en sia niĉo. Mi ŝanĝis la lokon, iom pli malproksime. En la niĉon kelnero alportis varman akvon kaj botelon da konjako kaj kun estimo aranĝis por "sinjoro profesoro" al mi tiel bone konatan "thoddy". Ibsen ne diris al li eĉ unu vorton, nur legis la gazetojn, notante ion en sia dika notlibreto. La tuta kafejo, ŝajnis, estimis liajn kvietecon. Neniu alproksimiĝis, neniu eĉ preterpasis la niĉon malgraŭ tio, ke la nombro de vizitantoj pligrandiĝis. Venis Tryggve Andersen kun iu literatura kritikisto el "Aftonbladet", al kiuj mi rakontis la okazintaĵon. Ili tute ne miris, ĉar estis konataj la malbona humoro kaj malĝentileco de Ibsen. La aktoroj de teatro en Kristiania deklaris, ke ili ne ludos liajn dramojn, se li partoprenos la dramprovojn. La eldonisto aranĝis siajn aferojn kun li letere. Oni rakontis, ke Ibsen interŝanĝis kun sia edzino kelkajn vortojn nur la antaŭkristnaskan vesperon kaj dum ilia naskiĝtagoj. En aliaj tagoj li silentis kvazaŭ ensorĉito.

Granda sed malfeliĉa solulo!