Enkomputiligis Don HARLOW

Recenzo: Gruk (Kumbel)

de Ferenc SZILÁGYI

aperis en Norda Prismo, 56/6, p.283


Klaketu ĉi tie por Latin-3 literaro Klaketu ĉi tie por versio unikoda

Kumbel: Gruk. Trad.: Poul Thorsen. Eld.: Libro Servo de Centra Dana Esperantista Ligo 1956, 1000 ekzempleroj. 72 paĝoj, broŝurita.


Kio estas gruko! Supozeble ĝi estas artefarita vorto, kiu en la interpreto de Kumbel (pseŭdonimo por Piet Hein, karikaturisto kaj poeto, seriozulo kaj ŝercemulo) estas mallonga strofo, kiu forme kaj enhave apartenas al la epigramoj kaj eĉ pli al la filozofia ludo de poeziaj aforismoj. Formo kaj enhavo plene harmonias kaj dum sekundoj -- ĉar temas ofte pri kvar mallongaj versoj -- la gruko atingas maksimuman celon. Unu el la grukoj, kies subrubriko estas "gruko misantropa" ilustras la ĵus-diritajn jene:

Apeladi
la prudenton
estas bati
en la venton.

Aŭ la jena fableto, kun sia ŝajne senkulpa, sed efektive profunde ironia ŝercemo:

Akrido ploregis sur ŝtona eben',
aflikta ĝi tordis la cerbon.
Ĉar la alfabeton ĝi lernis kun pen'
kaj ĵus trovis tekston sur verda razen':
"Bonvolu ne treti la herbon!"

La esperanta eldono estas elekto el la miloj de la "grukoj" kaj la elekto estas trafa kaj prezentas eminente la unikan talenton de la poeto, kaj karikaturisto, kiu ankaŭ desegne genie trovas la rimedon de ridigo en la preskaŭ geometriaj formoj, kiuj surprizas nin per vivaj movoj kaj ridigas ĝuste per kontrasto inter la statiko kaj dinamiko. Kumbel (ankaŭ la karikaura figuro nomiĝas tiel) mem sur la karikaturoj konsistas nur el rondaj linioj, sed li movas sin gracie, petole, precize kiel la striktforma kaj ĉiam gracia teksto. La traduko estas mirinde bona. P. Thorsen solvis sian malfacilan taskon grandioze. Nenio estas ja pli malfacila ol traduki mallongan poentitan rimaĵon en alian lingvon, kaj ĉi tie ni trovas ĉ. 70 tiajn tradukojn! La tradukinto trovas mirindajn rimedojn por atingi surprizajn efektojn, koncizon kaj klaron, kiel ekz. en la limerika rimo

Konservis sin ino en Egtved
cent generaciojn sen fleg' sed ...

Oni eĉ kun granda kvanto da konservativismo ne povas riproĉi la tradukinton pro troa uzo de neologismoj, kvankam tute kompreneble la vortaro de la "grukoj" ne restas ĉe la radikaro de la ŝlosilo. La humoro de Kumbel trovas adekvatan agordon en la suka lingvo de Thorsen; aŭskultu ekzemple la jenan poemeton: Haltis la bebo -- dum la suĉado, - kriis: Pro Sepo! "Ĉu surogato?" La invento de la kvazaŭ-grumblo Pro sepo! (eble pro la uzo de 1a "magia" cifero sep) estas tre bonŝanca kaj ĝi fakte riĉigas nian interjekciaron. Sed la menciita ekzemplo estas nur unu el la multaj lingvaj artifikoj, plej ofte tre sukcesaj, por solvi taskojn, kiuj ŝajnas esti ne-solveblaj. Nur unuloke mi rimarkis, ke oni povus uzi etan modifon por veni eĉ pli proksimen al la originalo, t. e. en la gruko "Junivespero", kie la verba rimvorto estas ŝanĝebla al substantivo ĉe la dua kaj lasta versoj kun iom da teksta modifo jene:

Nun floras denove la mildaj siringoj
kun parfuma potenca elspiro.
(Laŭ Th.: kaj la dolĉo potencon elspiras.)
Geknaboj promenas laŭ oldaj instinktoj
kaj serĉas la vortojn por dolĉaj atingoj -
pli facile por faro ol diro.
(Laŭ Th.: pli facile nur faras ol diras.)
La eldonejo provizis la valoran verkon per bona papero kaj plaĉa preso.