Enkomputiligis Don HARLOW

Promesita lando de la literaturo

de A. MILDWURF

aperis en Norda Prismo, 56/6, paĝoj 256-259

D-ro A. Mildwurf estas ĵurnalisto, kiu pasigis i. a. en Islando ne mallongan tempon, kiel instruisto kaj prelegisto.

En Islando virtuale ĉiu parolas la saman islandan lingvon. La diversecoj en prononcoj estas tre etaj. Se vi haltus ĉe farmo kaj demandus viron, kiu rastas fojnon, ne estus io en lia frazeologio (aŭ liaj vestoj!) por informi vin, ĉu li estas la posedanto de la loko, taglaboristo aŭ doktoro, juristo aŭ ministro, pasiganta sian libertempon en la kamparo.

Memkompreneble, tiel estas parte, ĉar Islando estas lando malgranda kaj pro la manko de iu perceptebla fremda influo. Sed parte estas ankaŭ pro tio, ĉar en Islando ĉiu estas edukita.

Eĉ pli rimarkinda ol ĉi tiu sameco de parolo kaj esprimmaniero estas la fakto ke islanda lingvo, kiu estas hodiaŭ parolata estas tiel simila al tiu kiu estis parolata antaŭ mil jaroj. Oni diras: "Se vi povas legi la matengazeton vi povas legi la sagaojn aŭ la Edda'ojn". Ĉiuokaze la unua libro, kiu estis presita -- la Nova Testamento de 1540 -- estas kelkfoje rilatata, kiel la plej frua moderna islanda dokumento, kaj la moderna islanda lingvo povas datiĝi de tiam, kaj ekzistas malpli da diferenco inter la malnova kaj nova ol en aliaj landoj.

Sekve dum la profesoro de greka aŭ latina lingvoj maleblus paroli aŭ kompreni modernan kaj familiaran grekan aŭ italan lingvojn, la profesoro de la islanda antikva literaturo movas sin facile ĉie en la lando. La sagao de antaŭ mil jaroj kaj gazeto en Reykjavik estas kompareblaj al Shakespeare kaj la plej lastatempa London'a "Times".

Ĉi tiu konservo kaj nerompita kontinueco de la lingvo -- ŝuldata, memkompreneble, al longdaŭra izoleco de Islando -- estas tre interesa kaj valora al filologoj kaj de plej granda oportuno al pli okazaj legantoj. Kaj ĝi estas unika. Dum la tempo dc kolonizado ĉiuj Skandinavoj parolis la saman lingvon, sed tiu estis modifita aliloke, tiel ke hodiaŭ Svedoj, Norvegoj kaj Danoj ne komprenas, kio estis iam ilia gepatra lingvo kaj cirkulas ankoraŭ en Islando.

Tamen, ĉi tiu ĵaluze gardita kaj honorita islanda lingvo estas pli multe ol akademia afero. Ĝi estas, en vere speciala senco, la aparta trezoro kaj heredaĵo de la nacio. Ĝi estis parto de ilia vera vivo. Ĝi estis ilia historio, ilia genealogia kroniko, ilia konsolo, distriĝo kaj komuna fono kaj ĝi ankoraŭ estas, kvankam malpli amplekse dum ĉi tiu epoko de radio, kinematografo kaj la presita paĝo. Eĉ la plej transkura vizitanto al Islando, eĉ la plej malrapidema brakseĝvojaĝanto, konscias ke ĉirkaŭ la tuta horizonto postradias skaldoj kaj sagoj, Edda-oj, monta nebulo de historio kaj onidiro, poezio kaj prozo, literaturo, leĝoj kaj legendoj revagantaj al la naŭa jarcento.

La plej malnova Eŭropa literatura lingvo

Islando havas antikvan literaturon. Ĝi estas la plej malnova literatura lingvo de Eŭropo. Neniu povas kompreni la hodiaŭan kaj morgaŭan Islandon sen kompreno de la antaŭhieraŭa Islando. Ĉar la nuna respubliko, kun siaj klimataj kaj geografiaj karakterizaĵoj, sia formo de registaro, la ambicioj kaj temperamento de sia popolo, estas neeltireble interplektita kun la pasinto kaj estas ĝia logika etendo.

Skalda poezio estas malsimila de samspeca arto, praktikata en la okcidenta mondo. Ĉiuj provoj spursekvi ĝian devenon aŭ linion de tradicio ĝisdate malsukcesis. Tiel ankaŭ la skaldo diferencis de la trubaduro, kiun ni rilatigas kun la Latinaj landoj de la 10-a ĝis la 14-a jarcentojĵ kaj la amkantistoj, aŭ germanaj liriko-poetoj, de la 12-a kaj 13-a jarcentoj.

Dum la skalda arto komenciĝis en Norvegujo, kie en la komenco de la 9-a larcento ĝi aperis unue preskaŭ tute evoluigita, ĝi estis forlasita de la Norvegoj, kaj dum la 10-a jarcento ĝi estis transprenita de la islanda kolonio, kie ĝi daŭris dum kvar jarcentoj pli longe. Dum la 13-a jarcento ĝi povas esti konsiderata kiel ekskluzive islanda.

Se ni legas tradukitan skaldan poezion hodiaŭ, ni trovas ĝin malsimpla, artefarita kaj ofte ekstreme enua. Tamen ĝi ekzistis dum 500 jaroj kaj estas 250 skaldoj, kies nomoj, en nerompita sinsekvo, estas ŝategataj kaj respekte kronikataj. La arto estis praktikita de riĉuloj kaj la riĉuloj, plezurigante la malpli edukitajn kiel ankaŭ la altedukitajn, kaj komprenita de ĉiuj. Klare ĝi posedis ion, kio estis de plej granda vivforto kaj graveco. Antaŭ ĉio ni devas memori ke la Islandanoj ĉiam vojaĝis kaj ĉiam interesiĝis pri la mondo ekster sia malgranda insulo, kaj pri homoj, kiuj venas de ĉi tiu mondo.

Komerco, vojaĝo, poezio

Tuj post kiam la kolonio estis establita, estis videble, ke ĝi devas interŝanĝi siajn indiĝenajn produktojn kontraŭ aliaj necesaĵoj, kiuj ne povis esti produktataj hejme. Tia trafiko dependis ĉefe de personaj kontaktoj kaj la junuloj de la plej bonaj familioj estis forsenditaj por fari ilin. Ili vojaĝis ne nur al Anglujo kaj Norvegujo, ne nur al Francujo, Italujo kaj Germanujo, sed ankaŭ al Rusujo, Bizantujo, Jerusalemo kaj la Oriento, reportante kun si rakontojn pri la kolorplena vivo ĉe fremdaj kortegoj kaj fragmentojn de fremda literaturo.

Unu el la unuaj necesaĵoj por tia sukcesa viro estis lia kapablo kiel skaldo. Li recitis la poezion, kiun li verkis honore al la reĝo aŭ al la ĉefo, kies kortegon li vizitis, kaj li ankaŭ devis esti kapabla por verki pri iu ajn temo, senprepare kaj senerare. La poeta talento estis tiel alte rigardata, ke skaldoj ofte fariĝis konsilantoj kaj konfiduloj de reĝoj, ricevintaj repage titolojn, honorojn kaj riĉon, i. a. ankaŭ tial, ĉar ili reportis kun si scion pri aliaj lokoj, aliaj popoloj, aliaj literaturoj kaj malproksimaj okazintaĵoj, enkorpiginte ĉi tiun scion en sian poezion kaj per tio edukante ĉiujn, kiuj aŭskultis al iliaj recitoj.

Estas nature ke skalda poezio devis pritrakti la malnovan mitologion kaj sufiĉe frue, kun la nova kristaneco, ĝi devis skizi okazaĵojn de Islando, glorigi islandajn familiojn, okazaĵojn kaj personegojn eksterlande. Ĝia formo estas malfacile sekvebla. Ĝi devis uzi i. a. aliteraciojn de la plej komplika kaj subtila naturoj, la intermeton de parentezaj frazoj, la partigon de frazoj, partoj kiuj estis poste intervolvitaj kun partoj de alia frazo simile partigita. Eĉ vortoj estis okaze partigitaj.

Krom ĉi tiuj teknikaj reguloj la strukturo estas pli komplikita per la t. n. kennings. Kenning estas sinonimo aŭ metaforo, sed ĝi estas pli vasta ol la metaforo de aliaj literaturoj. Por metaforoj la skaldo uzis anstataŭaĵojn kaj por la fundamcnta vorto kaj la modifa substantivo, tiel ke, en ekstremaj okazoj, virtuale nenion oni menciis per ĝia propra nomo. Plue, se li estis speciale saĝa, li povis konstrui unu kenning sur alia, por atingi vortan konstruaĵon eĉ de kvar etaĝoj.

La traduko de poezio de unu lingvo al alia estas ĉiam malfacila. Sed precipe tiu de la skalda poezio kun siaj rigidaj leĝoj kaj multnombraj modeloj; ekzakta traduko similus al ŝakludo tiel ludata, ke la movoj faras duoblan akrostikon, krucvortan enigmon, nedifinitan nombron de anagramoj, la tuta afero ludata inverse kaj renverse en spegulo. Eĉ la perfekta moderna klerulo, kun la presita verso antaŭ si, devas ofte rearanĝi la versojn en malsaman prozordon antaŭ ol li povas kompreni ilin. Kaj tamen la skaldo estis tiel lerta, ke li povis improvizi, perfekte obeante ĉiun regulon. Kaj liaj aŭskultantoj estis tiel rapid-spritaj, ke ili povis precize sekvi tion, kion li faris, eĉ kiam li estis intence obskura pro satiro aŭ por komuniki iun sekretan mesaĝon.

Kvankam skalda poezio meritas respektindan rekonon de iu ajn interesata en la islanda menso, estas tre ne verŝajne ke ĝi estos iam legata escepte de kelkaj sindonaj specialistoj.

La islanda sagao

Sed kiam ni venas al la sagaoj tiam estas alia afero.

La sagaoj estas ne nur inform-trezorejo por studantoj de historio, antropologio, kompara leĝo, religio kaj filologio, sed ili estas tiel vivoplenaj kaj vivgravaj, kaj iliajn rolantojn tiom karakterizas iliaj propraj vortoj kaj agoj, ke ili trarompas la kovrilojn de la libroj, kiuj enhavas ilin. Tio estas la kaŭzo, ke ilin ankoraŭ hodiaŭ oni legas, ne nur en urbaj lernejoj, sed en humilaj farmdomoj tra la lando kaj fakte eĉ tra la mondo.

La vorto sagao signifas "io dirita" kaj aplikiĝis al grandega proz-literaturo, ekskluzive islanda, skribita en Islando kaj en islanda lingvo inter la mezo de la 12-a kaj la komenco de la 15-a jarcentoj.

La sagaoj havas la eksteran formon de historiaj biografiaj noveloj sed, malsimile al la skalda poezio, kiu malgraŭ siaj obskuraĵoj estis skrupule akurata en sia raporto pri homoj, lokoj, kaj okazintaĵoj; la sagao miksas fakton kaj fikcion, memoron kaj mitologion, religion kaj romantikecon. Kelkaj el la sagaoj estas, eĉ en traduko, ĝojiga lego, plena de forto kaj humoro, imago kaj emocio, malsimile kiel skalda poezio, kies formon estas tiel malfacile traduki kaj kies temo estas ofte teda.

Antaŭ ol la sagaoj aperis skribe ili estis konservitaj per vorto. Por ni, kiuj kreskis dependante de presita paĝo, estas preskaŭ neeble kredi pri la monstra memoro, kiu povis ne nur reciti dum horoj, sed absolute dum tagoj ĉi tiujn senlimajn rakontojn pri familiaj genealogioj kaj vendetoj, kresko kaj falo de reĝoj kaj regnoj, sangaj feŭdoj, artifikoj de amantoj, refluo kaj fluo de bataloj. Oni rakontas ke Islandano venis iun someron al la Kortego de Norvegujo. La reĝo akceptis lin sub kondiĉo ke li rakontu sagaojn, kiam ajn, laŭ ordono. Tion li faris. Sed kiam Kristnasko alproksimiĝis, li montris signojn de malfortiĝo. Kiam la reĝo demandis lin, ĉu tio estis, ĉar lia poezio elkonsumiĝis, la Islandano konfesis ke restas al li nur unu ne-rakontita sagao. Le reĝo ordonis al li daŭrigi la sagaon por gajigi la Kristnaskan feston. Dum 12 tagoj ĉi tiu vera Ŝeherazado amuzis la kortegon per sia recitado, kaj kiam ĝi finiĝis, la reĝo demandis lin, kiu instruis lin. Li respondis: "Estis mia kutimo en Islando iri dum ĉiu somero al la THING (Parlamentejo) kaj dum ĉiu somero mi lernis parton de la sagao de Haldor Snorrason."

Ekzistas centoj de sagaoj, kelkaj el ili tiel longaj, ke malpli gravaj sagaoj povas esti kompilataj el ili. Kleruloj klasifikas ilin kiel: historiaj, mitologiaj aŭ romantikaj ekleziaj k. t. p. Kelkaj havas nur 30 aŭ 40 presitajn paĝojn; aliaj havas 300 aŭ 400. El la pli grandaj ekzistas kvin, kiuj estas ĝenerale konataj -- la Njalssaga, Eyrbygjasaga, Grettissaga, Laxdaelasaga kaj Egilssaga.

Njalssaga estas kutime konsiderata kiel la plej bona, kaj la sceno en kiu la Leĝviron Njal liaj malamikoj bruligas, estas grandioza peco de la tuta norda literaturo.

Eyrbyggjasaga traktas pri politiko kiel Njalssaga faras pri Leĝo. Kiel la aliaj, ĝi estas ĉefe koncernata kun batalo, procesado kaj genealogio, ĉar la amintereso estis ĉiam flanka al la vere heroa sagao.

Laxdaelsaga estas la plej romantika, -- substrekante pli la eksteran naturon kaj la hejmajn kondiĉojn de labortaga vivo, kvankam ne mankas al ĝi sangaj feŭdoj.

Egilssaga, forta aventur-rakonto kaj historio de tri generacioj prezentas la artistan spiriton de la grandaj islandaj familioj.

Grettissaga estas vera rakonto pri viro nomita Grettir, kiu estis fama pro sia monstra korpo-forto kaj tolero. Li naskiĝis ĉirkaŭ 996 de nobela familio kaj pasigis la pli grandan parton de sia vivo kiel proskripciito kaj rabisto. La supernatura fantom-rakonto de Glam miksiĝas kun la biografio, sed estas la evoluo de kompleksa karaktero de Grettir, kiu donas al tiu ĉi rakonto ĝian specialan valoron. Post preskaŭ mil jaroj nin tuŝas la patoso en la vortoj de tiu sovaĝa giganto kiu flugante al rifuĝejo -- al ĉi tiu rokinsulo de Drangey -- persvadis sian pli junan fraton veni kun li. -- "Ĉar" diris Grettir simple "mi ne povas pli longe vivi sola, eĉ por savi mian vivon".

La enliterigo

La sagao estis ĉefe historio rakontita de lerta rakontisto por amuzi siajn aŭskultantojn aŭ por instrui ilin. Ne estis provoj skribi ilin. Fakte, ĝis la 12-a jarcento ne ekzistis skribita islanda lingvo. Estis runaj skribsignoj tiaj, kiaj estis uzitaj dum jarcentoj sur ŝtono aŭ ligno aŭ metalo. Sed ne venis en ies menson meti tiajn skribsignojn sur pergamenon.

Kiam en Islando la Kristaneco estis alprenita, ĝi alportis kun si sian religie kaj sekulare skribitan literaturon. Pro la manipulado de la latinaj kaj anglaj manuskriptoj la islandaj kleruloj eksentis la neceson de skribita islanda lingvo. Tio estis atingita en la komenco de la 12-a jarcento. Leĝoj, historio, kaj la sagaoj estis faritaj sur pergameno. Ne estas necese, aŭ eĉ kutime, ke sagao estas la verko de unu viro: ĝi estas kompilo de diversaj historioj, mallongigitaj aŭ ekspansigitaj de multaj sinsekvaj rakontistoj kaj poste de multaj redaktistoj. Tial, kvankam la nomoj de skaldoj estis konservitaj, eĉ se restas nur fragmentoj de iliaj versoj, la nomoj de la originaj sagao-rakontistoj estis perditaj.

Edda ne estas literatura evoluo kiel skalda poezio aŭ la sagaoj. Ĝi estas specifa libro aŭ libroj.

Ekzistas du Edda'oj: la pli aĝa, aŭ Poezia Edda, kaj la pli juna, aŭ Proza Edda.

La pli aĝa, aŭ Poezia Edda estas kompilo de poemoj kaj fragmentoj, maksimoj de la 10-a ĝis la 11-a jarcentol. Tiuj enhavas la mitojn kaj legendojn de frua Skandinavio kaj estis kolektitaj de buŝa tradicio en Islando ĉirkaŭ la fino de la 12-a jarcento. Ekzistas unu grupo de poemoj nomata Havamal, (1) kiu kiel la Proverboj de Biblio, estas saĝaj diroj lakone esprimitaj. Tiuj prezentis regulojn de konduto kaj moralajn principojn k. t. p. Inter la heroaj poemoj estas la norda formo de la germana NIBELUNGENLIED, sur kiu Wagncr konstruis la Ringon de la Nibelungoj.

Edda en prozo

La Proza Edda'o estis kompilita kaj farita de Snorri STURLUSON, kaj kompletigita de li ĉe 1222. La unua parto donas la historion de la mondo depost Adamo kaj Evo laŭ la kristana tradicio, kaj ankaŭ historion de la skandinavia mitologio kaj legendoj de la dioj. Tio estas enkonduko al la dua kaj pli longa sekcio pri "la lingvo de poezio". Tio estas scienca traktato kun kompleta analizo de skalda versado, vasta esploro de islanda poezio de la 12-a jarcento, kaj multaj ilustraĵoj de la plej bone konataj poemoj. La tria sekcio estas teknika komento pri metriko, la diversaj tipoj ilustrataj laŭ la teksto de la propra poemo de Snorri, skribita honore de reĝo Haakon de Norvegujo.

Ĉi tiu proza Edda de Snorri estis kompendio por la instruo de junaj poetoj ebligante al ili manipuli la plej komplikajn metrikojn. Ĝia kono estis necesa por islandaj poetoj ĝis la 19-a jarcento. Esti "sen-Edda viro" estis sinonima kun malklereco aŭ, en plej bona okazo, neperfekta eduko. "Ne koni Edda'on" signifis ne kompreni poezion, kiu, eĉ hodiaŭ, estas serioza ofendo.

Snorri estis ankaŭ la aŭtoro de la monumentala verko nomita LA HISTORIO DE LA NORVEGAJ REĜOJ. Ĉi tiu komenciĝas kun mitaj kaj paganaj tempoj kaj marŝas tra epokoj por doni la biografiojn de ĉiuj norvegaj reĝoj ĝis la jaro 1177. Ĝi estas klare kaj rimarkinde akurate skribita; ni devas konsideri tiun fakton, ke Snorri devis ricevi sian materialon parte el la buŝa tradicio, kiun li ekzamenis kun plenkritika juĝo. Ĝia graveco pligrandiĝas en la historia lumo, kiun ĝi ĵetas je aliaj landoj, tiel kiel Francujo, Anglujo kaj Irlando, Rusujo kaj la Baltaj Ŝtatoj, informo kiu ne estas trovata ie alia, eĉ en la historioj de tiuj landoj. La Heimskringla (= ronda tero) entenas ankaŭ la Skaldatal, kiu estas raporto pri ĉiuj kortegskaldoj konataj al historio kaj mencias tiujn norvegajn reĝojn kaj princojn, por kiuj ili faris siajn poemoln.

Snorri bildigas homojn ne kiel kanajlojn aŭ duondiojn, sed kiel vivantajn homojn, kaj li faras tion kun admirinda vortekonomio kaj kun la drama forto, dank' al la prezento de karakteroj per iliaj propraj vortoj kaj agoj.

La islanda, kontinua literaturo estas parto de la heredaĵo kaj eduko de ĉiu farmisto kaj klerulo, fiŝisto kaj leĝisto. Ĉiu tiu firma, nerompita kaj distinga literatura fono logike kondukis al la nuna belega eduksistemo kaj ankaŭ al la libroj, rakontoj kaj poezio skribitaj en Islando hodiaŭ.


Piednoto

(1) Vidu n-ron 3/1956.