Enkomputiligis Don HARLOW

Dua jarfino

de Ferenc SZILÁGYI

aperis en Norda Prismo, 56/6, p. 217


Klaketu ĉi tie por Latin-3 literaro Klaketu ĉi tie por versio unikoda

Norda Prismo kun tiu ĉi numero atingas sian duan jarfinon. Kion ni plenumis dum tiuj ĉi du jaroj, pri tio donas klarigon kaj informon la enhavtabelo de tiu ĉi jarparo, kiun la leganto trovas ĉe la fino de la nuna numero. Ni esperas, ke nia legantaro konsideros ĝin ne nur nura teknika helpilo, sed ankaŭ kiel informojn pri faritaj taskoj kaj pri la valoro de la elita kunlaborantaro. Ni klopodis -- laŭ la konkretaj kadroj -- respondi al la pretendo, kiun la nomo "kultura revuo" postulis de ni. Ni provis kaj provos vastigi la sferojn de nia revuo kaj tiurilate ni konsideras tre grava la tre klaran simpation de nia legantaro, kiu ne nur per konstantaj laŭdoj kaj gratuloj, sed ankaŭ per konsiloj helpas nian laboron, por ne paroli pri la entuziasma laboro de nia kunlaborantaro, administrantoj kaj preseja personaro. Varmegan dankon al ĉiuj!

Tute mallonge kaj resume: Norda Prismo aperigis ĉefe skandinavaĵojn, (kio rilatas nun la tradukan parton), sed laŭ la enhavtabelo ni povas konstati, ke entute aperis tradukoj el 23 lingvoj (angla, armena, ĉeha, ĉina, dana, estona, feroa, finna, franca, germana, greka, hungara, islanda, japana, kroata, latina, norvega, pola, rusa, serba, skota, slovena kaj sveda). La originala parto prezentas verkistojn, kunlaborantojn el proks. sama nombro de landoj kaj tiuparte -- escepte Aŭstralion -- ĉiuj kontinentoj donis aktivan kontribuanton al niaj jarfolioj. Ĝuste nun, kiam ni travivas la plej korpreman periodon de nia moderna historio, tiu ĉi subite projekciita bildo de demokratia, kultura kunago de tiom da lingvogrupoj kaj nacianoj donas konsolon kaj esperon pri ebleco de sereniĝo kaj samtempe konvinkon pri la neceso kaj ĝusto de nia vojo.

El la alvenintaj leteroj ni volus citi multe, sed neeble. Tamen ni volas danki kun kortuŝo mallongan sciigon de sveda amiko, kiu supozeble deziras, ke ni ne menciu lian nomon: "Bv akcepti 20 abonojn de NP 1957 por hungaroj, en- kaj ekster la patrolando, kiuj pro la cirkonstancoj ne estas pagopovaj." En tiu ĉi mallonga, vortavara informo ne la ekonomia donacemo estas la plej kortuŝa, sed mem la kunagemo por la granda rekonstruo en la mondo, por kiu ĉiu unuopulo laŭ siaj propraj ebloj kaj emoj povas agi digne kaj utile.

Post la malhelaj tempoj de la 1956-a jarfino ni deziras al nia legantaro kaj kunlaborantaro pacan, trankvilan kaj rezult-abundan novan jaron!