Enkomputiligis Don HARLOW

Kompetentuloj

de Olli

elsuomigis Vilho SALONEN

aperis en Norda Prismo, 56/6, p. 241


Klaketu ĉi tie por Latin-3 literaro Klaketu ĉi tie por versio unikoda

-- Ĉu vi estas muzikrecenzisto Tahopaŭlo?

-- Kion ĉi tio celas? Ĉi tiu homamaso...

-- Ni demandas, ĉu vi estas muzikrecenzisto Tahopaŭlo! Respondu!

-- Jes.

-- Vi kritikis en la hodiaŭa gazeto la debutkoncerton de kantistino Hilli Lapakielo. Ni ne aprobas tiun kritikon!

-- Sed mia prijuĝo ja estis tre modera. Grandskale favora. Mi konstatis, ke la kantistino havas riĉegan tontrezoron. Mi konfesis ankaŭ ŝiajn konsiderindajn, promesoplenajn artistajn premisojn. Mi nur kuraĝis atentigi, ke ŝi tro frue riskis la debuton al la koncerta podio. Certe mi ankaŭ menciis pri kelkaj nebonaĵoj, kiuj eble povos danĝerigi ŝian progresan evoluon, se ŝi ne daŭrigas persiste kaj forte ekzercadi.

-- Kiu al vi ordonis diri tion?

-- Kiu ordonis ... kion! La afero estas tiel kiel mi diris! La strebadon por la evoluigo de la tontrezoroj. Persistan ekzercadon. Multan ekzercadon!

-- Ni ne aprobas! Reprenu viajn vortojn!

-- Kiu scias tiun aferon pli bone!

-- Ni scias. La ekzercado estas jam tute sufiĉa!

-- Ne estas!

-- Certe estas! Vi estas nerespondeca skribemulo! Vi ne konas aferojn. Ni protestas. Rigore protestas!

-- Probable vi estas parencoj de fraŭlino Lapakielo. Kompreneble estas bedaŭrinde, ke kritikanto en sia prijuĝo ĉiam ne povas esti cedema, sed...

-- Ni ne estas parencoj!

-- Parencoj, geamikoj, admirantoj, laŭ kiuj ... kiuj supozas, ke artista kariero malfermiĝas sen daŭra penado, sed ...

-- Ni ne estas amikoj, sed via kritiko estis tute galimatia svingaĉo. Reprenu vian nepripensitan, senrespondecan postulon pri forta evoluigo de la tontrezoroj kaj pri pli persista ekzercado, aŭ ni ne respondecos pro la sekvoj!

-- Pro diableto, kial vi efektive enmiksas vin al la afero, kiu tute ne koncernas vin!

-- Ĝi tre koncernas nin! Koncernas niajn orelojn pli ol la viajn. Aŭdiĝas, aŭdiĝas! Ĉio aŭdiĝas al ni! Ni estas loĝantoj de ŝiaj najbaraj loĝejoj dekstre, maldekstre, supre, malsupre kaj en la apudaj domoj.