Enkomputiligis Don HARLOW

Martin Kaĉur

de Ivan CANKAR

elslovenigis Drago KRALJ

aperis en Norda Prismo, 56/6, paĝoj 268-271

Ivan Cankar (1876-1918) estas plej eminenta slovena verkisto. Li estis senkompata batalanto kontraŭ falsa patriotismo, kontraŭ malprogresemo, etburĝa filistreco kaj por la estetika valorigo en la literaturo kaj arto entute. Liaj profunde slovenaj, sed vaste, tuthome, enkadrigitaj problemoj ne perdis ĝis nun sian plenan aktualecon, nek lia satira martelo fariĝis neŭtila kaj nenecesa. Li estas majstro de novelo kaj dramo; en lia ampleksa verkaro estas troveblaj realismaj kaj romantikaj elementoj, sed ĉie tajdas la amo kaj kompreno je "malgranda homo".

Martin Kaĉur" el kiu ni prenis tiun ĉi fragmenton, apartenas al plej bonaj verkoj de Ivan Cankar; ĝi estas plej lia, verkita per sango de lia koro, simbole aŭtobiografia kaj al nuna leganto ankoraŭ ĉiam tre kara.

Kaĉur kraĉis sur la plankon kaj eniris la alian ĉambron. En mallumo, sur malalta mezira lito kuŝis Lojze kaj spiregis, malrapide. Kaĉur lumigis la ejon; la infano turnis lace siajn grandajn, akvecajn, strange helajn okulojn kaj etendis maldikajn brakojn al la patro.

-- Kion vi alportis por mi, paĉjo?

-- Kaĉur eltiris el la mantelo karafon, figojn kaj bombonojn.

-- Jen Lojze! Kunigu la manojn!

Lojze lace levis la kapon, ujigis la polmojn kaj ekridis kiel iam, mallaŭte, puŝige kaj poste lia malsana, tre frue maljuniĝinta vizaĝo denove fariĝis serioza. Li estis dekjara, sed lia korpo estis eta kaj febla kiel korpo de kvinjara infano, kaj ĝi perdiĝis tute sub la litkovrilo; la frunto estis elstara; ĝi pendis ega super eta, velkiĝinta vizaĝo, super profundaj, helaj okuloj.

Li metis la donacojn sur la kovrilon, sed gustumis nenion el ili, nek figojn, nek bombonojn.

-- Paĉjo!

Kaĉur kliniĝis tute al li.

-- Paĉjo, ĝis la buŝo ... ke la patrino ne aŭdu!

Kaĉur kliniĝis ĝis lia buŝo kaj sentis varman spiron sur sia vango.

-- Paĉjo! flustris Lojze pene spiranta. Diru, ĉu estas vero! Ĉu vere mi devos morti?

Kaĉur sentis frostan ekskuon tra la tuta korpo kaj ĝi atingis eĉ la koron mem.

Li volis la filon en la kovrilon, alprenis lin en la sinon kaj premis al si.

-- Kiu diris tion, Lojze?

-- Patrino diris! respondis la infano kaj ĉirkaŭbrakis lian kolon. Ĉu mi vere mortos, paĉjo?

-- Tute ne! Mi ne permesas!

Li ne konsolis nur la infanon -- li mem spitis al tiu frosta teruro, kiu ekkatenigis lian koron kiam li rigardas etan, kurbiĝintan, velkintan korpeton, lian grizan, maljunan vizaĝon kaj renkontis timeman, mortan rigardon el liaj malserenaj okuloj.

Li paŝis kun li en la ĉambro kaj luladis lin ensine.

-- Kial vi pensas pri tiaj malbonaj vortoj, Lojze? Ne aŭskultu ilin, kaj se vi jam aŭdis, tuj forgesu! Kiel vi povus morti, Lojze, mi ja amas vin. Nun baldaŭ venos la kristnasko kaj mi faros la raŭfon (l) por vi ... mi faros ĝin, belan raŭfon.

-- Por mi nur?

-- Nur por vi, Lojze! Tien mi starigos ĝin, en la angulon ĉe la lito! Kaj vi surmetos la sekvinberojn el la kuko, kaj dumnokte la paŝtistoj portos ilin al Jesuo!

-- Ankaŭ pasintjare mi faris tiel, sed Tone formanĝis ilin dum mi dormis.

-- Ĉijare li ne povos; mi sidos apud la lito dum la tuta nokto kaj atentos, ke nenio okazu! Kaj se vi vekiĝos kaj ne povos ekdormi, ni interparolos ...

-- Ni parolos ankaŭ pri la urbo, ĉu paĉjo ... ankaŭ mi ŝatus iri en la urbon, same kiel Tone ...

Liaj okuloj rigardis brile, profunde, kvazaŭ al nekonata miraklo, al fora belo, kiun ne ĉiu povas vidi.

-- Ankaŭ vi iros en la urbon, Lojze, kaj altranga sinjoro vi fariĝos ... kaj vi amos min, kiam vi estos sinjoro, vi ne evitos min, ne rigardos min kolere kiel Tone ...

-- Ĉiam mi amos vin, paĉjo!

Li kuŝigis la infanon en la liton, metis liajn manojn sub la litotukon kaj kovris lin ĝis la kolo.

-- Nun endormu, Lojze! Ne pensu pri malbono, ne sonĝu malbele! Matene vi vekiĝos sana kaj ni ludos, same kiel antaŭe.

Lojze timeme ekrigardis lin.

-- Ĉu vi iros for, paĉjo? Ne iru for ... ne ĉinokte!

Stranga timo estis en lia tremanta voĉo, li elprenis la manojn de sub la kovrilo kaj etendis ilin al la patro.

-- Nenien mi iros, Lojze; mi ĉiam restos proksime al vi kaj mi aŭdos vin ... Vi nur dormu; estu bona kaj metu la manojn sub la kovrilon por ke ne estu malvarme al vi, fermu la okulojn kaj pensu pri kristnasko, pri pasko kaj baldaŭ vi ekdormos.

Lojze fermis la okulojn nur duone kaj rigardis patron de malantaŭ densaj brovoj ...

Kaĉur foriris en alian ĉambron kaj mallaŭte fermis la pordon post si.

-- Kiu estis tie ĉi? demandis flustre.

-- Kiu? Neniu estis! respondis la edzino per akra kaj abrupta voĉo.

-- Ne tiel laŭte! La infano ekdormos! -- Sed mi tamen aŭdis ke la pordo malfermiĝis kaj iu eniris la ĉambron kaj vi interparolis ... Kiu do? Estis viraj paŝoj ...

Kun senmezura abomeno, kun naŭzo en ekrido ŝi rigardis lin en la vizaĝon kaj mokimitis lian flustran paroladon.

-- Ĉu vere? Estis do viraj paŝoj? Jen, jen! Bone vi trafis. Strange, vi eĉ ankoraŭ konas la virajn paŝojn!

-- Kiu estis?

-- Ĉu nun neniu rajtos eniri la domon? Lasu min!

Profunda malamo brilis en ŝiaj okuloj; ĝi tuŝis lian malamon, la vangoj de ambaŭ paliĝis -- la besto rigardis la beston ... Por momento nur kaj ili ambaŭ ekŝanceliĝis.

Kaĉur reiris en la ĉambron al la filo. La lampo estis duone estingita kaj lumis dormeme. Li iris al la lito kaj kliniĝis. Lojze spiregis, mallaŭte, en longaj intervaloj; de malantaŭ duonfermitaj palpebroj rigardis blankaj okuloj, surfrunte estis ŝvitgutoj kaj la manoj kuŝis froste malseketaj.

-- Li ekdormis!

Mallaŭte li paŝis al la lampo, ombrigis ĝin, revenis al la lito kaj eksidis sur seĝon.

-- Tio ja ne povas okazi! Dio ne povas esti tiel senkompata por preni lin de mi!

En krepuska lumo li rigardis antaŭ si etan, grizan, tro frue maljuniĝintan vizaĝon kaj sajnis al li, ke li vidas tie skribitan historion de sia vivo, de ĝia obtuza kaj aĉa sufero ...

En premega silento, en mallumo, en sufoka aero, leviĝis en lia maltrankvila, en terursento vekita koro, la memoroj pli serene kaj distinge ol tio okazis iam ajn pli frue; li vidis sin en la spegulo kaj ektimis ...

Iris iam la junulo, foriris li en la mondon per facilmovaj paŝoj kaj lia koro estis esperplena. Sed ne nur plena da espero, senmezura amo estis en ĝi, la amo vastega. Li iris kaj volis oferi iom de sia riĉajo, de sia amo, al la homoj. "Vidu, la banditon! La amon li proponas al ni -- ŝtonumu ni lin!" Ili ariĝis ĉirkaŭe kaj ĵetis sur li ŝtonojn kaj koton ĝis kiam li estis falinta surteren ... Kaj kiam li leviĝis, li iris pluen trans montoj kaj volis oferi denove iom de sia riĉajo al la homoj, iom de sia amo. "Vidu, banditon! La amon li proponas al ni -- ŝtonumu ni lin!" Ili ariĝis ĉirkaŭe kaj ĵetis al li ŝtonojn kaj koton ĝis kiam li estis falinta ... Sed tiam okazis miraklo: Plenmano da koto falis en lian koron kaj la koto ekvastiĝis ĉiam pli kaj fine plenigis lian koron ĝis la plej supra rando. Estis penige kaj liaj paŝoj ne plu estis tiel elastaj kaj facilmovaj kiel antaŭe; lia dorso kurbiĝis, la kapo kliniĝis. Kaj okazis tiam la dua miraklo; de momento kiam la koto estis falinta en lian koron, li ne plu sopiris supren, ne plu en la vaston; li ekŝatis la marĉon, la obskuron de malsekaj arbaroj, la malhelon de la intermontoj, surdaj kaj forgesitaj en la rokaro. Kaj okazis la tria miraklo; homoj kiuj ŝtonumis lin antaŭe, staris nun apud la arbaro, sub pli varma sunlumo, ĉe marĉorando, sur pli firma grundo, super la intermontoj, alte sur la deklivo kaj montris al li: "Jen, vidu lin, kiu ne havas la amon en la koro!" Kaj kiam li ekaŭdis ilian ridadon, granda tristo okupis lin, kaj ...

Kaĉur ektremis, granda estis lia doloro.

En la koro eknestis timema penso, senenergia, tremetanta -- simila al la lampiro en la vespera krepusko.

-- Ĉu ne plu eblas ...?

-- Paĉjo, ekflustris el la lito.

Kaĉur ekmovetis; li ekvidis du grandajn, malserenajn, tute blankajn okulojn. Li rapidis al la tablo, plifortigis la lumon kaj revenis al la lito.

-- Kion vi volas, Lojze? kliniĝis li al la filo, tute ĝis la buŝo.

La lipoj ekmoviĝis, la blankaj okuloj fikse rigardis lin.

Kaĉur eksentis malvarman skueton, li prenis la infanon ĉe la ŝultroj kaj levis lian kapon.

Li svenis; maldikaj, ostecaj manoj kuŝis sur la kovrilo.

-- Ne estas vero! ekkriis Kaĉur terurplene. Vi ja ne rajtas morti, Lojze!

Li levis lin el la lito kaj premis en la sinon. La vangoj ankoraŭ, estis varmetaj, la frunto ankoraŭ ŝvitguta kaj tute glata.

-- Rigardu min, Lojze! petis Kaĉur kaj liaj piedoj tremis. Nur ekrigardu min, diru nenion!

Kaĉur malfermis la pordon kaj per piedo forpuŝis ĝin.

-- Edzino! Vidu! li vokis per raŭka kaj ŝanĝita voĉo.

Ŝi aliris kaj ŝia vizaĝo restis malvarma kaj trankvila.

-- Kial krii? Li mortis! Metu lin sur la liton!

-- Mortis! ekkriis Kaĉur, li premis la etan korpon al sia brusto kaj liaj okuloj estis tute rigidaj ...

Dum la tuta nokto li sidis apud bele aranĝita lito, sur kiu kuŝis la filo tute blanka kaj trankvila, dum la tuta nokto li sidis kaj dum la tuta sekvanta tago.

Oni forŝiris pecon de lia koro parton de lia vivo oni dronigis en la nokton ... ĝuste tiun parton, kiu estis al li plej proksima kaj kiu estis tuta lia heredo el la pasinto; tuta lia heredo, kiu estis dediĉita al li de avara destino: la memoro pri la peko kaj la humiligo ... Kiam li rigardis tiun blankan, etan, trankvilan vizaĝon sur la lito, tiujn maldikajn, ungosimilajn, interplektitajn manojn, li antaŭsentis en teruro, kiom multe jen mortis el li, en teruro li antaŭsentis, kial li per tia amo ligiĝis al tiu malsana korpeto, kiu vivis en obskuro ... viva, malrapida mortanta, senvoĉa, senrevolte suferanta ombro el Blatni dol (2) ... lia memoro je peko kaj humiligo.


Piednotoj

(1) Raŭfo -- aranĝita dum kristnasko en la hejmoj kaj preĝejoj de romkatolikoj (germane: Weinachtskrippe, angle: "little crib", france, la sainte crèche).
(1) Blatni dol -- vilaĝnomo; en la teksto havas tiu nomo simbolan valoron ĉar ĝi laŭvorte signifas "la kota ebeno". Tamen la vilaĝoj tiel nomataj ekzistas tre multaj en Slovenio.