Enkomputiligis Don HARLOW

Mistero

de Geraldo MATTOS

aperis en Norda Prismo, 56/6, p. 242


Klaketu ĉi tie por Latin-3 literaro Klaketu ĉi tie por versio unikoda
Tenebro de mistero
vualas homan bruston,
ke hom' jen kultas juston
kaj montras sin humana,
jen -- mensa degenero!
rivelas sin satana
kaj batas, vundas, murdas
kaj mutas, blindas, surdas
por sento homarana!

Pro kio bomo ĵetas
al hundo manĝobulon
kaj povran almozulon
forpuŝas post riproĉo
se panon li plorpetas?
pro kio hom' pro voĉo
orkaĝe birdon gardas,
dum arestiton hardas
la luktokampa loĝo?

En nia brustokerno
sekreto strekas spuron
kaj eble la naturon
imitas homanimoj
en ŝia sentalterno:
ĉu ne la samaj ŝlimoj
produktas jen putoron,
jen plaĉan bonodoron
de rozpetalaj glimoj?