Enkomputiligis Don HARLOW

Nederlando aliĝas al la interkonsento Libra Fluo de Unesco

laŭ UNESCO-Features kaj UEA-Informservo

aperis en Norda Prismo, 56/6, p. 267

Nederlando estas la dudek tria lando aplikanta la UNESKO-interkonsenton, kiu liberigas de imposto librojn, gazetojn, revuojn, artverkojn, muzikaĵojn, edukajn filmojn kaj diskojn, kaj kelkajn kategoriojn de scienca ekipaĵo.

La aliaj dudek du landoj, kiuj aplikas la interkonsenton, estas Belgujo, Kambodio, Cejlono, Kubo, Egiptujo, Finnlando, Francujo, Grekujo, Haitio, Israellando, Laoso, Monako, Pakistano, Filipinoj, Salvadoro, Hispanujo, Svedujo, Svislando, Tajlando, Unuiĝinta Reĝlando, Vjetnamo kaj Jugoslavio.

Krom liberigi materialon de doganimpostoj, la registaroj laŭ la interkonsento donas import-permeson kaj valut-interŝanĝon por eldonaĵoj, kiujn bezonas publikaj bibliotekoj. Internaj impostoj sur la importitaj materialoj devas ne esti pli altaj ol tiuj sur internaj produktaĵoj.