Enkomputiligis Don HARLOW

De la malriĉulejo ĝis la pensiulejo

de R. S.

aperis en Norda Prismo, 56/6, paĝoj 271-272


Klaketu ĉi tie por Latin-3 literaro Klaketu ĉi tie por versio unikoda

La dezerta kaj mizera aspekto de la iamaj kabanoj aŭ kazernosimilaj konstruaĵoj, kiujn oni nomis malriĉulejoj, kaj kie aĝaj mizeruloj travivis siajn lastajn jarojn, ankoraŭ ekzistas en nia memoro kaj eble ankaŭ kelkloke en la mondo. El Svedlando tiu ĉi senkonsola tipo de la lasta stacio en la homa vivo, jam malaperis. La kresko de la maljunularo estas pli-malpli ĝenerala problemo en ĉiuj landoj, kies socia evoluo progresas laŭ moderna ritmo. Svedlando havis en 1940 610.000 personojn pli aĝajn ol 65-jaraj, en 1980 la sama grupo verŝajne duobliĝos.

En propra medio

La nuna ideo pri la problemo de la maljunuloj estas, ke ili bezonas iaspecan vartadon, ĉu ili estas malriĉaj aŭ ili povas prizorgi ekonomie sin. La nombro de la maljunularo konstante kreskas, sed la t. n. Maljunulhejmo kun komunaj ĉambroj kaj klientaro ĉiaspeca (t. e. ankaŭ malsanuloj) malkreskas (en 1930: 44.000 lokoj, en 1950 38.500). La kaŭzo estas, ke oni parte lasas la maljunulojn en sia med~o, aŭ en simila al tio, kaj donas al ili favorojn; parte kaj jen la direkto de la estontaj tempoj, oni konstruas t. n. pensiulejojn por sanaj maljunuloj. Por tiaj hejmoj, t. e. modernaj domoj por pensiuloj, (maljunuloj post la 60-a jaro) la ŝtato donas konstru-subvencion. (La ŝtato donas kontribuon por t. n. pensiulaj loĝejoj ankaŭ en ordinaraj loĝdomoj.)

Antaŭ nelonge ni havis okazon viziti unu el tiaj modernaj Pensiulejoj en Boraas. (Boraas estas industria urbo kun ĉ 60.000 loĝantoj.) La pensiulejo estas relative proksime al la centro de la urbo. Estas speciala ŝanco, ke la urbo situas en monteta arbara regiono kaj unu el la plej belaj panorampunktoj de la urbo estas ĝuste tie, kie la pensiula hejmo altiĝas super profunda verda valo. La aspekto de la du domoj estas tiu de modernaj loĝdomoj, kaj la ĉambroj, haloj per siaj vastaj fenestroj kunligas la homan konstruaĵon al la silente ĉarma natur-idilio.

En propra ĉambro

La hejmo estas dividita je sekcioj. En unu sekcio loĝas 12 pensiuloj. Ili havas apartan ĉambron por ĉiu unuopulo, aŭ -- se temas pri geedzoj -- maksimume por du. Du ĉambroj havas po unu necesejo. En la ĉambro estas varma kaj malvarma akvo. Ĉiu sekcio havas t. n. tagĉambron, belan halon kun modernaj instalaĵoj, zorge, arte, guste kaj profunde ellaboritaj ĝis la plej etaj detaloj. Samloke la vartatoj manĝas. La komuna manĝado de tiuj 12 tute ne havas karakteron de iaspeca hospitala kantin-manĝado, male, pensiona aŭ restoracia aspekto -- viglaj koloroj -- floroj sur ĉiu tablo; ĉe unu tablo manĝas nur 4 personoj. Tute proksime -- oni povas diri en la sama ejo -- troviĝas provizo da kafo, kukoj, eventuale aliaj manĝaĵoj, kiuj estas je la propra dispono de la pensiuloj. Se ili ricevas gaston aŭ ili mem sentas sin malsataj aŭ soifaj, sen ia formalaĵo ili mem povas pretigi a1 si, kion ili deziras, kai kiam ajn, kiam ili havas emon por tio. Ili movas sin libere laŭ la aserto de nia gvidantino, la afabla kaj tre simpatia estrino f-ino Ingrid Sandberg.

La ĉambroj estas meblitaj tre agrable, moderne kaj kun la konsidero de la konvena komforteco. Sed la pensiuloj rajtas kunporti siajn proprajn meblojn, tamen laŭeble ne litojn. Ili estas ĉiuokaze pli komfortaj en la instituto. Ni vizitis plurajn ĉambrojn. La aĝo de la klientoj varias ĝenerale inter 68-94 jaroj. La estrino de la hejmo prezentas nin al la 94-jara aĝulino, kiu mem prizorgis sin ĝis la lastaj tempoj kaj tre malfacile estis persvadebla veni en la hejmon, kie kompreneble pnkaŭ ŝi kiel la aliaj havas apartan ĉambron. Ŝi estas eta, iom kurba, tre vigla maljunulino kun kolosa apetito kaj freŝa humoro. La alklimatiĝo kompreneble daŭris iom da tempo, sed nun post kelkmonata restado en la hejmo ŝi estas vere hejme, estas same kiel la ceteraj tre kontenta kaj la rilato inter la vartistaro kaj ŝi estas la plej bona. Oni rimarkas, ke vere ĉiuj dorlotas ŝin, tamen ankaŭ la aliaj ne povas plendi pro manko de zorga kaj individua mildo. La plej ofta manko ĉe la maljunuloj estas la malfortiĝo de la vidkapablo; kelkaj havas -- sen konstatebla alia malsano -- arteriosklerozon, sed entute ĉiuj estas bonhumoraj kaj fartas bone. Kelkaj estas societemaj: ili sidas kune kun aliaj, virinoj, eĉ viroj brodas kaj faras kelkfoje vere artajn laborojn, aliaj retiras sin en sian ĉambron. Ni renkontis eksinstruistinon, tre viglan kun 86-jara juneco. Tiu ĉi fraŭlino havas propran telefonon, preskaŭ tute nur siajn meblojn kaj amasajn memorojn. Ŝi vivas sian propran vivon en sia ĉambro (komplete komforta) kaj nur dum la manĝtempo ŝi kutimas iri al la hejmeca manĝĉambro, kiun i. a. ornamas la tradicia malfermita kameno de la malnovaj svedaj hejmoj. Kompreneble estas centra hejtado.

Sinokupo kaj amuzo

Ekzistas ankaŭ laborejoj en la hejmo por tiuj, kiujn tio interesas, oni povas teksi, ŝpini, plekti. La manĉambro kiel ĉiu, detalo, estas absolute moderna. Por tiuj, kiuj pro malforto malfacile povus veni en la bankuvon, ekzistas ebleco "elevatore" leviĝi kaj malleviĝi kune kun komforta brankardo en la akvoplenan kuvon kaj el ĝi. Ekzistas teatra salono kun televizia aparato, film-projekciejo, kaj moderna ŝirmejo.

Ekzistas ĉambroj por malsanuloj kun modernaj terapiaj rimedoj, sed el la 40 vartitoj nur unu estis rekte malsana, kiam mi vizitis la hejmon.

La restado ne estas tute senpaga. Tiuj kiuj ricevas la t. n. ĝeneralan popolan pension, transdonas ĝin al la pensiulejo kaj ricevas konvenan poŝmonon; tiuj kiuj havas aliajn enspezojn aŭ havaĵon laŭ certaj reguloj pagas.

Ni estis en la kuirejo kaj en la provizejo, kie du distranĉitaj kaj profundkonservitaj porkoj kaj unu bovido inter similaj cirkonstancoj atendis sian iompostioman altabligon. La kuirejo estas grandioza kaj kompreneble tute mekanigita, pura kaj elektrizita. Silento kaj trankvilo karakterizas la tutan institucion, kies deĵorantoj ĝuas sian komfortan, kvankam tute ne senpenan vivon same serene kiel la privartataj maljunuloj.

Sed kompreneble ankoraŭ ekzistas ankaŭ la meza tipo de maljunulejoj, la t. n. maljunula hejmo, kie la individua medio ne regas tiom, kvankam cetere ili estas plej ofte modernaj.