Enkomputiligis Don HARLOW |
E. Ady (1877-1919) monumentigas la konfliktojn de la moderna hungaro kun la vivo kaj mondo, inter kredo kaj malespero per giganta simbolkonstruo de sia liriko.
Atendi dum nokthoro tinta, ĝis ĉerko estos alveninta. Pri l' mortint' sen demandofaro: Tintkloŝi al la sekvantaro. Sub tend' arĝenta, nigra tolo, eksvingi krucon sen konsolo. En nigro, peza arĝentumo, Sufoke sveni pro torĉfumo. Kun krakaj ombroj batalante Obtuzan psalmon ĝemi kante. Aŭskulti je orgen' muĝtrema, Tombsonorilo profundĝema. Paŝi tra tombaj kavoj glutaj Kun nigra pastro, knaboj mutaj. Treme, kaŝe, ŝtele, rigide Mortinton fremdan fiksi vide, Frosti sub luno superstiĉa, Spiregi en incenso riĉa. Pri la Pasint' brustbati brue, Sub sorĉ' fatala, surgenue. Pripenti ĉion kaj sub rompo Konfese ĵeti sin al tombo. Testamenton teruran aŭtori Kaj plori, plori, plori, plori. |