Enkomputiligis Don HARLOW

Portreto

Memore al B.C.

de F. SZILÁGYI

aperis en Norda Prismo, 56/6, paĝoj 243-245

I.

Kiam la unuan fojon ni renkontiĝis, li aspektis iom pli maljuna ol li vere estis. Intertempe pasis preskaŭ du jardekoj, sed li aspektis nun same. Li apartenis al tiuj, kiuj konservas sian "tridekecon" dum jardekoj, dum kiuj ili maljuniĝas nur po du-tri jaroj. Jam dum nia unua renkonto oni povis havi la impreson pri viro, kiu solidiĝis, kiu bone kamuflis siajn infanajn bluajn okulojn en la kadroj de la senhara, klasiktrajta vizaĝo. Li estis frue kalviĝinta. Por akcenti la viran seriozon laŭlonge de la lipoj heĝo de bone zorgitaj malhelblondaj lipharoj gardis la prestiĝon de la vizaĝo. Lia vestmaniero estis korekta, sed li tute ne estis dando. Male, li volis eviti ĉiun sensacion, ĉar li estis retiriĝema, ŝajne sola plej prefere. Li mem konstruis la vilaon, kie li loĝis kaj same la strukturon de la vivo, kiun li aranĝis al si. Jam frue li divenis, ke plej efike oni povas kaŝi sin en la asocian vivon; tia vivo estas la plej bona embuskejo por iu, kiu volas konservi la ermitecon en la privata vivo. Sed ankaŭ cetere li havis altruismajn inklinojn kaj bonan koron, kiun li same ne ŝatis ekspozicii. Li ŝatis labori kaj li laboris por sia salajro kun la sama konfidinda pedanteco, kiel por idealaj celoj. Li estis inĝeniero kaj iun pli inĝenierecan oni apenaŭ povis imagi al si. Sed li apartenis al tiu speco de la homoj, kiuj praktikas ankaŭ la pedantecon en ia, preskaŭ pardonpeta maniero. En lia pedanteco estis nenia atako kontraŭ la fuŝemo de la kunlaborantoj. Oni ŝatis lin, sed oni mem ne rimarkis lian signifon. Oni ne rimarkis, ke li havas sentovivon, kiun li kamuflis per ekzaktaj eksteraj aranĝoj, kiuj haltigis ĉiun scivolulon. Sed oni rimarkis, ke li estas malavara, donacema, kvankam ne riĉa oficisto de fabriko kaj oni rimarkis kelkfoje iun preskaŭ knabinecan, agrablan, honteman rideton, kiu paradokse afable kompletigis la maljunfraŭlan, pedantan vizaĝon. La ŝerco ne estis fremda al li, sed lia humoro estis diskreta, lia ŝerco ĉiam iom seka.

Li estis inĝeniero, kiu mezure elkalkulis la mezon de la vivovojo.

II.

La vivo ĉiam malfacile toleris la mezemon. En li estis inklinoj, kiuj ne koncernis la aliajn, ilin oni devis ĉirkaŭbari, sed estis malfacile. Li serĉis la homojn, sed samtempe li sentis ilin fremdaj. Jam lia manpremo konkretigis la konflikton en korpa indikilo. Li manpremis ĝentile afable, ĉiam per intense forta kaj sentpera mano. Poste la manpremo finiĝis senescepte per abrupta movo, tiel abrupta, kvazaŭ li volus puŝi de si la renkonteman manon. Li estis helpema, sed li ne volis, ke oni rekte, persone, pete iniciatu lian helpon. Li volis mem konkludi. Se oni ne rimarkis tion, li povis iĝi rifuzema. Sed cetere li ĉiam estis je dispono per oferemo alte super la normala. Al eksterlanda estonta inĝeniero, -- juna studento -- iam li donacis tre altvaloran aparataron. La akceptinto de la donaco, de kiu en la postmilita kaoso oni baldaŭ forŝtelis la aparaton, tiam ĉagreniĝis kaj, ĉar estante juna oni forgesas rapide eĉ ĉagrenojn, certe li forgesis ĝin kune kun la donacinto.

Al eksterulo lia civila vivo aspektis konsistanta nur el sociaj taskoj kaj labortaskoj. Neniu aŭdis kaj apenaŭ oni scivolis pri lia privata vivo. En tiu ĉi norda lando la posedrajto de la privata vivo apartenas pli multe al la unuopulo ol en multaj aliaj landoj. Sed eble ne estis hazardo, ke nur unufoje mi vidis lin disputi iom laŭte, kolere, komandotone, sed tiam kun virino, kun bonkora fraŭlino, kiu iel anticipis lian iniciaton en iu bagatela afero. Sed poste, kiam li pro ia socia kaŭzo vizitis la saman junan instruistinon kaj trovis ŝin tute sola kaj malsana, li malzorgis planitan, gravan kunvenon, preparis manĝon, kuris al apoteko, lavis telerojn, kaj aranĝis ĉion en la izola alte situanta loĝejeto, precize kiel bonkora virino farus siajn virinajn taskojn. Tiam li montris sin tenera, molkora. Sed ankaŭ pri tio ne multaj scias, ĉar la instruistineto unu jaron poste mortis ie, malproksime de lia urbo kaj kunportis la memoron de tiu ĉi kormoleco en la tombon.

Tio cetere, nome la morto de tiu instruistino, okazis antaŭ unu jardeko. Tiam ni jam preskaŭ alkutimiĝis al la milito. Sed en lia vivo la milito estis la unua granda tertremo. Tamen, ĉar lia lando ne partoprenis ĝin kaj ĉar lia vivo baziĝis sur filozofia ekvilibro, la antaŭa stato de la animo kun kelkaj apenaŭ rimarkeblaj fendmakuloj estis restarigebla. Nur lia movritmo iĝis iom pli malrapida, sed tion neniu rimarkis. La nuanco estis apenaŭa. Sed kelkfoje li sentis sin laca.

La granda breĉo ekabismis, kiam li malsaniĝis. Poste li ne ŝatis paroli pri tio, kvankam tute li ne resaniĝis. Tio ne estis pozo de "ni ne parolu-pri-tio", sed li sentis la malsanon, kiel ian miskalkulon, propran aferon, kvazaŭ hontindan malvenkon. Post stomakoperacio li revenis en la normalan vivon kaj oni povis rimarki nun klaran nuancon, tamen nur nuancon de sulko sur la glata, ĉiam akurate razita vizaĝo. La lipharoj iom larĝiĝis por kovri la originon de alia nova sulko.

Poste pasis longa tempo kaj ni ne vidis lin en nia societo.

III.

Sed iun fojon li venis tien. Ne estis ia speciala okazo. Ni havis nian kutiman programon, temis pri literaturo; ni diskutis. Ni estis relative multaj, sed la tuta aranĝo ne prezentis ion specialan, kvankam ĝi ne estis subnivela. Sed subite okazis io, pri kio mi ekatentis. La izolulo stariĝis dum la deviga kaftrinkado kaj dankis nin per vortoj kaj emfazo, kiuj ne estis kutimaj en la ĉiutageco kaj precipe ne en lia konduto. Li estis klare kortuŝita kaj dankis ĉiujn, kiuj dum la lupvetero de la historio (tio okazis dum la "malvarma" milito), ne perdas la kuraĝon kaj persistas por akcelado de la lingva kulturevoluo. Post tio ni ne vidis lin inter ni, sed kiel ĉiam li kaptis ĉiun okazon por pruvi sian solidarecon kun nia celfiksado. Li vicigis sin nun en la duan vicon de la loka grupo, inter tiujn, kiujn oni konsideris preskaŭ-aktivuloj.

Pasis denove jaro. Venis la lastaj tagoj de la nuna oktobro, la komenco de novembro. Iun sabatan vesperon li devis prezidi en iu industria komisiono. Estis malhela, nebula, amare morna vetero. La radioaparatoj nerve, sed rezigne transigis la melankolion de la etero al la homoj. Sed jen, denove moviĝis io en la mondo kaj la novaĵoj ruliĝis tiel freneze, ke eĉ la trankvila norda socio indigne ekhurlis. En la ekstera mondo ekblekis, la fato kirlis la sangon, denove bomboj, grenadoj rikanis, ŝrapneloj siblis, tankoj fortretis ĉion homan kun la stulto de motorigita prabesto kaj el la koro de grandurboj denove ekelfluis la suko de la vivo, la ruĝa sango. La homo denove malvenkis.

Li ĵus aŭdis la novaĵojn kaj sur la tablo kuŝis semajna gazeto malfermita. Sur bildo li vidis junan knabinon, kiu mortis en sia ĉambro, trafita de grenadsplito. Sur la juna, dormanta vizaĝo vakse koagliĝis la sango.

Sendube li venis ĉi tien por gvidi pritraktojn de industria komisiono, sed liaj pensoj ne volis moviĝi en la donitan direkton. Li estis ie alie. Lin pli ol iam en la vivo obsedis la honto, la angoro, la malproksimaj okazaĵoj en Azio kaj en la koro de Eŭropo. Li ne plu povis restarigi sian ekvilibron. Dum pezaj pensoj subite li eksentis internan kirlon. La pulmo ŝoviĝis al la cerbo. Ĉu kolapso? Ne, li ne volis cedi. Sed li faris lastan provon. Li stariĝis kaj komencis konvencie siajn salutvortojn. Sed lia rigardo denove trafis la bildon de la juna mortintino kun la koaglita sangfloro sub la tempio. Li provis refortigi sin kaj kun laca, rezigna gesto volis paroli plu, kiam granda kompato kaj solidaro plene konkeris lin. Estis kvazaŭ timiga, sed faciliga radiado. El la koro kiel stigmo, sangero ekmoviĝis kaj rapidis al la cerbo de la inĝeniero. Post momento malrapide, preskaŭ senbrue -- kiel li vivis -- li falis. Oni kuris al li. Sed jam li estis mortinta kaj por li estis solvita la mondproblemo.

Stigmo, mi diris. La kuracisto konstatis embolion.