Enkomputiligis Don HARLOW

Rembrandt

de Sándor BRÓDY

elhungarigis d-ro B. SZEMENYEI

aperis en Norda Prismo, 56/6, paĝoj 229-238

S. Bródy (1863-1924) hungara verkisto, artisto de grandaj kanceptoj. Romantikisto, kiu provas esprimi sin per la metodoj de la naturalismo. Maltrankvila individueco, senpacienceco, radikalaj vidpunktoj, certa karakteriza forto estas la ĉefaj kvalitoj de tiu ĉi granda talento, kiun plej forte rivelas liaj dramoj kaj noveloj.

PERSONOJ:
Rembrandt (=R)
Hendrickje, lia kunvivantino (=H)
Titus, lia filo (=T)
Servistino
Servisto
La personoj de la bildscenoj:
Siks,
Grasa konsilanto
Malgrasa konsilanto
Mortinto
Tulpe
Unua, dua, tria kuracisto.

(Ĉambrego de Rembrandt. Maldekstre tri malgrandaj fenestroj. Malantaŭe pezaj teksaĵ-kurtenoj. Tre malalta pordo. Dekstre inter la kurtenoj eĉ pli malalta pordo al la loĝejo. Antaŭ la fenestroj estas la granda, streĉita tolo, starigita tiel, ke la publiko ne povas vidi, kion ĝi prezentas. Ĉe la fono de la scenejo, sed ne tute en la fundo: "La anatomia leciono" (Profesoro Tulpe kaj liaj disĉiploj) tute laŭbilde. Rembrandt staras antaŭ la tolo -- enmane li ne havas penikon. Li rigardas la aranĝitan vivan bildon. Kiam la kurteno leviĝas, dum kelkaj momentoj staras ĉi tiu senmova kaj senvoĉa bildo.)

Rembrandt: La mortinto povas leviĝi kaj trinki iom da brando.

La mortinto (subite lerte, kunfrapante la maleolojn enaere, saltleviĝas kai tirante post si la blankan littukon, uzatan ĉirkaŭ la sino, elkuras).

(Tulpe kaj liaj disĉiploj same ekmoviĝas, stariĝas kaj laŭvice amasiĝas ĉe la tolo. -- Rembrandt forlasas la tolon kaj iras antaŭen. Li metas siajn manojn malantaŭen.)

Tulpe: Nun mi diros, ĉu ie estas eraro.

Unua kuracisto: La nazo de la mortinto estas fuŝe desegnita.

Dua kuracisto: La duono de mia vizaĝo estas nigra.

La tria: Tio estas ombro. Tion oni devas scii. Sed miaj okuloj ne estas bluaj, ili estas nigraj.

R.: Delonge mi scias, ke mi ne kapablas pentri.

Tulpe: Vi kapablas, sed vi ne estas diligenta. Oni devus teni la pentristojn ĉiam en karcero. Manĝaĵon -- trinkaĵon doni al ili abunde tra la fenestro.

Unua kuracisto: Mi kredas, ke pentri ne estas malfacile. Nur oni devas tre ekzercadi. Se mi havus tempon. Sed mi ne havas.

Tulpe (tre impone): Tempon ankaŭ mi ne havas. Ĝis revido, Harmens. (Per sia ganto li faras signon al li.) Kial vi ĉagreniĝas, la bildo estas tute tolerebla kaj beleta. Ĉu vi denove ne havas monon? Ĉu ni donu antaŭpagon?
(Rembrandt ekridetas kaj kapjesas.)

La tria kuracisto (laŭ la signo de Tulpe donas monon al li. Rembrandt senkalkule, senzorgeme enpoŝiĝas ĝin): Ne estas inde doni monon al vi, artistoj. Vi ne taksas laŭvalore la monon. Kiel ĉiuj, kiuj tre facile perlaboras. Pli bonajn morojn, sinjoro artisto ... (Indulge kaj demonstre li manskuas. Poste li flustras orelen.) Bone nigrigu mian barbon. Pintigu ĝin!
(Tulpe kaj la disĉiploj foriras.)

R. (akompanas ilin ĝis la malantaŭa pordo. Li revenas, ekstaras meze de la scenejo. Li rigardas en la spegulon kaj grimacas, kraĉas.) Fi! (Servistino kun balailo envenas, scivole rigardante sian mastron. Poste ŝi alpaŝas, viŝas liajn ŝuojn kaj permane purigas lian vestaĵon.)

R.: Ĉu ili foriris? Aerumu post ili.
(Knabino kun balailo. Urĝe, fervore ŝi plenumas la ordonon. Ŝi kraĉas post ilin per ŝerca kolero.)

R. (ŝovas la grandan tolon al la muro, elprenas pli malgrandan, iras al la pordeto de la loĝejo kaj erekrias): Hendrickje, Hendrickje! Ĉu vi estas ankoraŭ enlite?

Hendrickje (de ekstere): Jes. Mi dormas.

R.: Kie estas Titus?

H. (de ekstere): En la alia ĉambro, ankaŭ li.

R.: Kia estas nun via materiala stato, ĉu bona, aŭ malbona?

H.: Malbona.

R.: Nu, nu. Envenu mia virino por momento. Jen ni havas bonan tagon. Mi volas plu pentri la bildon pri sinbanado. Vi ricevos dukaton por tri minutoj.

H. (etendas sian nudan brakon): Jam nun.

R. (ridante transdonas la dukaton): Nu, jen estas! ...

H. (havas super la ĉemizo nur mantelon. Ŝi prenante la pozon de la "Sinbananta virino" forĵetas la mantelon.)

R.: Vi estas belega, ĉarma. Pli bela, ol la mateno.

H. (etendas sian nudan brakon denove por mono.)

R. (rigardas ŝin avide): Vidi estas pli bone. ol pentri! ...

Titus (surkape havante kaskon. La konata kapo, cetere estas vestita tre malorde): Mi estas malsata!

R.: Bone, ni do matenmanĝu.

H.: Mi vestos min unue.

R.: Por kiu? Pro kio?

H. (mangestas al Titus).

R.: Markja, Markja, alportu!

(Servistino alportas sur granda lignopleto multe da manĝaĵo. Ŝi demetas ilin. Sed ŝi donus ĉion nur al Rembrandt. Preskaŭ ŝi manĝiĝas lin. La pleton ŝi forprenas de-antaŭ la aliuloj. Poste ŝi staras malantaŭ la dorson de Rembrandt.)

R.: Trotu for!
(La servistino spiteme foriras.)

R.: Ho, kiel belaj vi estas, ho, kiel freŝaj vi estas! Du tiaj belegaj vizaĝoj. Kaj ambaŭ estas miaj! (Li tiras al sia brusto per la brakoj la kapon de ambaŭ, tiel ke la kapoj de Titus kaj Hendrickje preskaŭ intertuŝiĝas.) Mia ino. Mia ido! Ĉi tiajn belajn virinon kaj filon neniu havas tutmonde. Ekrigardu knabo, tute de proksime ĉi tiun virinaĉon. Ĉu? Pentraĵo, pentraĵo! Kolorriĉa! Mi povas flustri al vi, ke estas trompaĵo. Ŝia eta orelo valoras multe pli, ol ĉiuj stancoj de kolego Stazio.
(Li ektiras la orelon de Hendrickje. Ŝi iom veas.)

H.: Van Rhynn, vi estas brutala kaj stulta.

R.: Mi scias. Cetere mi ne estus pentristo, sed financ-soldato, aŭ pastro. Rigardu, li estas bela.

H.: Bone, bone, nur vi ne premu min, bela li estas.

T.: Mi sufokiĝas.

R.: Kaj nun bone ekrigardu la knabon. Li estas princo de nordo. Mia filo. Mia kreaĵo, mia korpo kaj sango. Sed li ne estas penik-purigisto kiel mi: sinjoro li estas. Eble ne estas dece diri. Sed kiam mi vin vidas, mi scias, ke estis inde vivi. He! Ekrigardu lian frunton, liajn okulojn. Ĉu, li scias rigardi? Lia rigardo ne similas al acida lakto, kiel la mia. Ankaŭ mi havis tian. Nu, vi ne rigardu tiel malame unu la alian. Amu iomete unu la alian. Ankaŭ pro mi. Kiom aĝaj vi estas?

H.: Dudek.

T.: Dudek.

R.: Vi ambaŭ ne estas tiom, kiom mi estas. Nu, ne gravas. Sed ŝi estas via duonpatrino kaj li estas via duonfilo. Ĉu denove kolero? Tuj kisu unu la alian.

T.: Ne.

H.: Ne. (Ŝi liberigas sin el lia brako.) Mi ne estas via edzino, kial vi diras, ke mi estas via edzino!

R. (gratante la kapon): Aŭ tiel, jes! Vi estas mia amatino, vi estis mia servistino, nun estas mia reĝino.

H. (malestime): Mi ignoras vian tronon!

T.: Oni povas havi nur unu edzinon kaj unu patrinon!

R.: Ho, mia saĝa kokino, mia saĝa virkoko. (Al Hendrickje.) Venu nur, al mi, ĉi tien, sur miajn genuojn ĉi tiel.
(Hendrickje aliras kaj sidas en lian sinon.) Ĉi tiel! Kaj nun donu al mi kison. (Mansignas, ke ŝi donu.)

H.: Ne, tamen ne!

R.: Ankaŭ vi ne ĉiam ŝparis per tio. Kiam mi alportis vin ĉi tien, de la kampo for de la anseroj, vi kisis eĉ mian manon. Kaj estis honorigo por vi, kiam mi prenis vin en mian liton.

T.: Patro!

R.: Bone, bone, kial vi ceremonias. Enverŝu. Ni trinku! Trinku! (Ili intertintigas la glasojn.) Nur tion mi volas diri, ke mi amegas vin ambaŭ. Mi estas feliĉa. Kaj nenio mankas al mia feliĉo, nur tio, ke ankaŭ vi estu bonkoraj, unu al la alia. Vi legadu, muzikadu, petolu. Vi ĝoju pro via belega juna vivo. Ne ekzistas farboj, per kiuj oni povus miksi ĉi tiun koloron. Eĉ bona Dio povas tion fari nur havante bonan humoron. Kaj mi laboros por vi. Kaj vi ludadu, ripozadu. Mi pentros la kapojn de ĉiuj riĉaj burĝoj en Amsterdamo. Mi pentros sovaĝajn rusajn princojn. Per pentrado mi akiros buŝelon da oro. Kaj pizograndajn diamantojn sur viajn orelojn. Al via flanko, princo de nordo glavon, garnitan per hungaraj opaloj. Mi vestos vin per veluro kai silko, trinkigos vin per perloj. Vi povos tion fari. Mi estas via viro! Mi estas via patro!

H.: Rembrandt, Rembrandt! Ĉiam vi promesas. Precipe tiam, se vi ne havas eĉ arĝentan guldenon!

La servisto (lamulo pro falo desur stablo kaj ruĝharulo, verŝajne judo, kiel ĝenerale estas la servistoj de la pentristoj depost Appeles): La sinjoroj de la leĝo! La sinjoroj de la leĝo! (Li tien-reen lamiradas en la ĉambro.)

La servistino (same kuretadas tien kaj reen, balaas, faras ordon, poste alportas al Rembrandt la bireton kaj la velurjakon. Zorgeme ŝi helpas ĝin surmeti, salivigante sian manon, deprenas la lanugojn desur la jako.)

R.: Ĉu la impost-ekzekuciistoj?

Servistino: Ne, verŝajne la pastroj.

R.: Fi, pli malbone?
(Enpaŝas urbestro Siks. Sceno: Siks ĉe la fenestro.)

R. (iras antaŭ lin, etendas la manon. Siks ne akceptas ĝin. Li profunde kliniĝas): Sinjoro urbestro!

Siks: Kiel privata homo, mi akceptas vian manon, sed oficiale mi ne povas fari. Rembrandt van Rhynn, ni venis al vi ...
(Envenas la biretaj sinjoroj, unu tre grasa kaj la alia tre malgrasa. Ili prenas lokon laŭ la bildo. Siks estas antaŭe. La servistino estas tre agema ĉirkaŭ ili kaj kuntirante la kurtenon sur la fenestro foriras.)

R.: Ordonu estimataj ĉef-, flank- kaj vic-sinjoroj. Sanktaj sinjoroj. Sinjoroj!

Siks: La oficejo de la amsterdama paroĥo. Kiel morala kaj religia magistrataro.

R.: Ĉu urĝigi la laboron? Vere mi meritas, ke oni enkarcerigu min. La antaŭpagon mi elspezis, kiel kutime.

Grasa konsilanto: Vi pensas pri la mono. Vi pensas ĉiam nur pri la oro kaj volupto. Sed estas pli grava afero ol tiuj. La animo.

R.: La moro?! (Li turnas sin estimplene al la sojlo kaj elkraĉas.)

Grasa konsilanto: Forsendu ĉi tiujn!

R.: Mi ne havas kialon por tio kaj ne sekreton antaŭ ili. La knabo estas mia filo! La interna estas mia servistino, mia sinjorino, kiel plaĉas a1 vi, al ili. Ĉu vi volas aŭdi? Aŭ nur subaŭskulti?
(Hendrickje kaj Titus foriras. La unua kun riverenco, la alia kun spita kapklino.)

Malgrasa konsilanto: La akuzo estas, ke vi vivas kune kun iu junulino, kvazaŭ kun edzino!

R.: Pardonon, ĉef- kaj vicsinjoroj, mi estas nur pentro-metiisto kaj mi ne komprenas la diplomatian lingvon. Aŭ knabino, aŭ junulino. Sed ŝi estas bela, bona kaj juna. Tio estas la grava!

Grasa konsilanto: Despli granda estas la peko, ju pli bela kaj juna ŝi estas. Peko, peko, peko!

Malgrasa konsilanto: Hendrickje Honders estas servistino, veninte el vilaĝo, senmorala, se mi povas tiel nomi, malĉasta.

R. (pugnigante la manon ekkrias): Kiu, kiu, kiu estas tiu?

Siks: Vi, kiel bona portret-pentristo, servante la plej bonajn familiojn, povas permesi al vi, -- ke vi igu iun junan virinaĉon fariĝi servistino de viaj volupto kaj sango. Sed la paroĥo kaj la urba konsilantaro ne povas permesi al iu servistino konduti kiel via edzino, kiam ŝi ne estas tio. Kontraŭ vi ni estus toleremaj, rilate la konkubinecon, sed kontraŭ ŝi ne!

R.: Aŭ tiel, jes, ja! La najbaroj. La parencoj de mia unua edzino. Tiuj pentristo-kolegoj, kiuj estas multe pli malbonaj, ol mi, kiuj envias, ĉikanas kaj denuncis min.

Siks: Tio estas alia afero.

Malgrasa konsilanto: Tute a1ia.

R.: Bone, do mi edziĝos kun ŝi. Ne tiel mi pensis, sed se mi devas. Mi estas kvindekjarulo kaj tiel mi pensis, ke ĉiaĝe jam ne estas dece edziĝi. Krome mi promesis al la unua, ke mi ne edziĝos denove. Do mi ne plenumos la promeson, se la s-ro urbestro, la s-roj pastroj, la s-ro moro tiel volas. Mi edziĝos kun ŝi, mi edziĝos, se vi volas, tuj. Ĉu estas ĉi tie taŭgaj iloj?

Siks: Aŭ vi forpelos ŝin, tio decas por artisto!

R.: Por ke iu alia saĝulo ŝin alprenu. Troviĝus, ĉu, s-ro parohestro, tuj troviĝus tiaspeca homo. Do mi edziĝos kun ŝi, ĉar mi amas ŝin ĉar -- mi devas. Tiam oni lasos min trankvila.

Grasa konsilanto: Jes.

Malgrasa konsilanto: Ni pardonos.

Siks (etendas la manon): Morgaŭ, matene mi volas sidi por la genubildo. Ĝi devas pretiĝi dum la venonta semajno. Ĉu eblas?

R.: Jes. (Ili forte manskuas.)
(La sceno ŝanĝiĝas. La salutoj nur per kapklinoj. Ĉiuj foriras. Rembrandt staras meze de la ĉambro, preskaŭ sinforgese pensadas. La servistino envenas kaj balaadas per sia eta balailo; ŝia mastro aŭtomate ĵetas al ŝi la bireton kaj la jakon. La servistino elkuras kun ili.)

R.: Titus, Titus!

T.: Patro! Tuj. Kion vi volas? Ĉu ili foriris?

R.: Jes, envenu!

H.: Ĉu ankaŭ mi?

R.: Ne, vi restu. Iru por kuiri, kuiru!

T.: Nu?

R.: Nenio, nenio grava.

T.: Ĉu tamen?

R.: Imagu, la leĝo ordonis, ke mi akceptu ŝin, kiel laŭleĝan edzinon.

T.: Grava afero. Tre grava.

R.: Kial?

T.: Mi ne scias. Nur tiel mi pensas.

R.: Se tio min ne indignigas, kial maltrankviligas vin? ...

T.: Mi diras nenion. Nur tiel mi pensas. Ŝajnas, kvazaŭ ni elprenus mian patrinon el la tombo. Kaj ŝian polvon ni lasus al la vento. Ni vendus ŝian tombolokon. (Akre, rapide:) Patro mia, vi diris, kiomfoje diris, ke honesta viro povas edziĝi dum sia tuta vivo nur kun unu honesta virino, kiel laŭleĝa edzino, poste neniam plu. (Gaje:) Kiel ni estus tiam kune en la ĉielregno, kiuj apartenas unu al la aliaj!

R.: Mi diris, diris. Sed oni babilaĉas pri ĉio, se longa estas la tago kaj varia la mallonga vivo.

H. (pugne frapadas la pordon): Ĉu mi povas jam eniri?

R.: Ankoraŭ ne. Ni viroj senvestigas nin. (Flustrante al Titus:) Fermu la pordon.
(La frapado denove aŭdiĝas kaj ĉesas nur fine de la dialogo.)

R.: Titus, princo de nordo, vi! Ĉu ne plaĉas al vi, ke harlema kampara servistino fariĝu via duonpatrino?

T.: Jes, ne plaĉas!

R.: Ĉiu estis kamparano, antaŭ ol estus sinjorino. Pli frue estis judo, poste iĝis dio. La filo. Vi sobraj homoj povas esti tre stultaj, kiam estas grava la saĝo ... Aŭ vi havas iun alian kontraŭdiron rilate ŝin?

T.: Mi havas, tamen ne havas.

R.: Venu ĉi tien. Sidu ĉi tien. Kontraŭ mi. Rigardu en miajn okulojn. Ĉu vi scias ion pri ŝi? Ion malbonan? Povas esti, ke la leĝaj sinjoroj sciis. Nur ili ne diris, pro indulgo. Aŭ tial, ĉar ili ne scias certe. Ili kompatas min. Maljuna stultulo, ili pensas. Ili volis liberigi min, savi el la malhonoro. Parolu! Sed ne tion, kion vi kredas, sed kion vi vidis. Ĝi tiun virinaĉon mi amas. Tiel mi amas, kiel vian patrinon amis. Ne tiel, ĉar tiam mi estis juna, kia vi nun estas. Mi timas, ke alimaniere, eble pli. Mi tre alkutimis ŝin. Ĉu mi elĵetu sin?

T.: Jes.

R.: Ĉu ŝi estas nepura, ĉu ŝi trompis min?

T.: Ne premu min tiel, mi ne povas enspiri, ne povas paroli.

R.: Kun kiu, kiam, kial?

T. (suprentirante la ŝultron): Kion mi scias?

R. (alivoĉe. Frapante la tablon per la plandhava glaso): Neniam timu pro tio, se vin trompas virino. Kun alia viro faras tion. La afero iras ronden. Nur pri tio atentu, ke baldaŭ eksciu, ke ŝi faris tion. Kaj ĝustatempe forsendu ŝin senprokraste. Iĝi ridinda? Tion ne. Ke iu ridacŭ pri vi, ĉiu sciu. Pri tio atentu, mia eta Titus, mia milda filo! Hodiaŭ ankoraŭ vi ne timu. Nur poste ... Kion vi farus kontraŭ ŝi? Ĉu vi mortigus ŝin?

T.: Jes. Ne. Ne!

R.: De tio dependas, kiel onin trovas: je malplena stomako, aŭ post delikata kaj abunda vespermanĝo. Se vi estas ankoraŭ soifa, aŭ se vi jam estas satiĝinta... ĝuste ĉimomente, kion mi farus al ŝi?! Ĉu vi ne manĝas, ne trinkas?

T.: Mia kapo estas jam narkotita.

R.: Via bela kapo. Se mi estus la norfolka princo, mi pentrus ĉiam nur vian kapon, neniun alian, nek sanktulojn, nek virinojn. Via frunto. (Li ekpalpas.) Ĉu ardas, doloras?

T.: Ĝi volas disfali. Tranĉe doloras, krome turniĝas. Ne suferigu min. Prefere ...

R.: Ĉu mi suferigas vin? Mi nur ŝatus, se vi tiel fidus al mi, kiel mi al vi. He, kiel soifa mi iĝis subite. Markja, novan vinon! (La servistino venas. Ŝi alportas la pajloplektitan botelon, tamen verŝas akvon por Rembrandt. Dume ŝi kapbalancas, trovante multa la trinkaĵon. Rembrandt verŝas la enhavon de la glaso al la knabino, kiu forfuĝas. Silento.)

R.: Estas bona, se oni povas amuziĝi kun sia filo!

T. (verŝas kaj ambaŭ trinkas.)

R.: Kion, virino, virino! Knabo, trinku kun mi gluton da vermuto.

T.: Ne.

R.: Nu, pro mia plaĉo. (Li devigas Titus. Ili intertintigas la glasojn.) Ankaŭ tio estas bona amuzado, se oni povas trinki vinon kun sia filo kaj paroli pri la amo. Ĉu vi estis jam enamiĝinta?

T.: Mi estis. Estas. Mi ne scias.

R.: Al kiu?

T. (silentas).

R.: Mi komprenas. Estas ĝuste. Oni ne parolu. Nur tiam, se jam forpasis. Nur ne konsideru tion serioza. Ne konsideru serioza la virinon. Ĉu ŝi estas knabino, aŭ edzino?

T.: Virino ŝi estas.

R.: Mi povus pensi. Ĉu ŝi havas ardajn lipojn? Ruĝajn kiel la karmino?

T. (kvazaŭ dirus por si mem): Ŝi havas ardajn lipojn.

R.: Nu, diru, kiu ŝi estas? Ne timu, mi ne delogos ŝin.

T.: Mi ne povas diri.

R. (petole mokante): Tiel! "Mi ne povas diri!" Certe ŝi ne estas iu reĝino! Certe egalas, virino estas virino. Tute egalas. Ili estas samspecaj. Escepte niajn patrinon, fratinon kaj filinon, se ni havas. Tiujn ĉi ni devas estimi ... Kvankam estimo por ĉi tiuj, por tiuj, mi estimas la virinan fidelecon. Ili estas fidelaj, se ili havas surfingre la ringon de la fideleco. La Rabelais-ringon. Mi ne diras, kio ĝi estas, vi eltrovos. Mi ne volas demoralizi vin. Nur mi diras ion al vi. La trinkaĵo gravas, ne la puto. Nome, ke nur mi ĉerpu el ĝi. Fia envio, ĉu povas esti kulpa la puto ... se tien amasiĝas tiuj, kiuj sentas soifegon? (Alivoĉe:) Ĉu vi jam vidis ĉirkaŭ ŝi virojn?

T.: Ne.

R.: Por mi estas egale. Mi ne estas pri ŝi ĵaluza. Sed ne lasu min trinki sola. Ĉu vi timas, ke ni ebriiĝos? Estas bone iafoje trinki kaj fortigi per ebrieco la kapon, ke ĝi eltenu la ĉagrenon, se ĝi venos. Oni devas ĝin hardi, pretigi. (Li ekprenas lian manon kaj komparas kun la sia.) Rigardu kiel granda estas mia manaĉo. Kiel delikata malgranda estas la via. Mia mano similas al tiu de mia patro, la muelisto. La via estas tiu de via patrino. Mia karega, sankta Saskia. Neniam mi suspektadis pri ŝi kaj ŝi pri mi! Ŝi ĉiam diris: atendu nur fripono, iam venos iu ordinara, juna virino kaj tiu venĝos. Ĉu jam okazis? Ĉu ŝi jam venĝis? (Li levas al sia lipo la manon de Titus kaj kisas ĝin.) Mi kisas vian manon. La manon de mia filo, la manon de via patrino kaj petegante mi petas vin, diru, kion vi scias. Ĉu trompas min tiu virinaĉo? Ĉu jes?

T.: Jes.

R.: Kun kiu?

T.: Kun mi.

R.: Ĉu vi, vi kune? Kontraŭ mi, vi, vi, kiu ... Vi perfidis min, malnobligis min ... (Li ekkaptas liajn manojn, tordas ilin, la filo terenfalas antaŭ li. Rembrandt per unu mano tenas la manojn de Titus kaj per alia ekprenas la grandan, akran pantranĉilon kaj altenlevas. Super lia kapo ekbrilas la tranĉilo. Sed lia mano ektremas, faligas la tranĉilon. Li ekridas.) Diru, ke vi estas ebria kaj mensogis.

T.: Mi diris veron.

R.: Kiel okazis?

T.: Kiel kutimas.

R.: Ĉu ŝi logis vin?

T.: Ne. Vi laboris, ni sidadis senokupe.

R.: Kiam komenciĝis?

T.: Antaŭ nelonge. Multe mi luktis, mi ne kuraĝis. Foje dum la tuta nokto mi frostotremis. Mi petis akvon, ĉar mia lango gluiĝis al la palato. Vi dormis en la domo. Nur mi kaj ŝi ne dormis. Ŝi donis al mi akvon kaj demandis, kio mankas.

R.: Kaj mi vidis nenion, ĉu mi nenion vidis?

T.: Ni atentis.

R.: Ĉu vi scias, ke estas la peko de la pekoj, kion vi faris?

T.: Mi scias, se vi diras. Mi scias, ke ĉiu vero estas, en vi kaj kun vi!

R.: Ĉu vi scias, ke vi meritus de mi morton?

T.: Mi scias. Mia patro vi estas, pli forta vi estas!

R.: Venu ĉi tien, ne timu. Venu pli proksimen. Ekstaru! Mi volas rigardi, ĉu vi estas vere mia filo? (Per korŝira voĉo): Titus! Titus!

T.: Mortbatu min jam kaj ne turmentu!

R.: Mi eĉ ne miras, vi estas bela junulo! Sed vi devis elekti ĝuste ĉi tiun servistinon. Vi estus povinta elekti tian gracilan kaj riĉan, kia vi estas, kiel via patrino estis! Ĉuste mian servistinon! Sed por mi ŝi tute taŭgis. Ŝi estis kara. Mi pensis, ke, kiel virino sufiĉos por mia tuta vivo.
(Denove aŭdiĝas granda frapbruo sur la pordo. Poste Hendrickje de ekstere: Titus! Titus! (Silento.)

R.: Mi devus nun forpeli aŭ ŝin, aŭ vin!

T.: Nin ambaŭ! H. (rompmalfermas la pordon:) Vi hontinduloj, mortigantoj, frenezuloj! Ŝlosas min el mia loĝejo.

R. (ridetante rigardas ŝian furiozon. Poste malrapide proksimiĝas al ŝi kaj kiel kateton, ekkaptas ŝin ĉekole kaj trenas al la antaŭo, kie kapmallevante staras Titus:) Amatino al la amato, junulino al la junulo! Ĉu vi bezonis ĝuste mian filon?

H.: Ne estas vero! (Ŝi turnas sin al Titus.)

T.: Estas vero.

R. (al Hendrickje): Certe, vi estis la allogantino.

T.: Ne ŝi komencis, sed mi.

R.: Vi prenas sur vin, vi estas kavaliro! Vi estas princo, vi havas glavon. Eltiru do ĝin kaj piku en la koron de la malfidela edzino de via patro! (Li ridas. Al Hendrickje:) Ĉu vi tro amas lin?

H.: Ne estas vero, ne estas vero!

R. (forpuŝas ŝin): Foriru, forportu vin. Kaj vi -- restos ĉi tie.

T.: Mi ne restas. Mi ne kuraĝas. Mi ne povas sen ŝi.

R.: Kaj sen mi, ĉu jes?

T. (ne respondas).

R.: Vere, mi estas nur via patro. Malaperu!
(Hendrickje malrapide ŝteliras al la pordo.)
(Titus malrapide, kapmallevante iras antaŭen. Haltas.)

R.: Venu.
(Titus returniĝas kaj subite premas sian kapon al la brusto de la patro.)

R. (ĉirkaŭprenas lin, f rapetas lin): Mia Titus, mia eta Titus, mia eta tigrido. Mi preskaŭ mortigis vin. Ĉu indas pro ĉiuj virinoj de la mondo? Kaj se estus nur unu ino tutmonde. Ĉu vin, mi? (Per ambaŭ manoj premante forŝovas lin de si kaj rigardas.) Ja, ŝi devis elekti, inter mi kaj vi! Ŝi estus estinta blinda! Ĉu vi tre amas unu la alian?

T.: Tre.

R. (al Titus): Ĉu soife kaj forte?

T. (jesas).

R.: Tiam mi ne vin, sed min mem forpelos. Tiu aĉa trinkaĵo -- ne estas permesate por mi trinki, -- min ebrietigis. Kial vi lasis min trinki. Nur tiu delfta servistino estis prudenta. Ne estas kulpo, ne estas malbono. Nur unu persono estas ĉi tie superflua kaj tiu mi estas.

T. (tordanta la manojn): Ho Rembrandt, ho Rembrandt!

R.: Ne babilaĉu. Se hieraŭ mi estus mortinta, aŭ hodiaŭ, nun mi tuj elstreĉiĝus, tiam estus bonorde. Kial vivas tia homo, kiu estas malfortiĝinta, kiel iu dumlonge vaginta hundo! Mi vivis, ni vivis iom. Estis bone. Ankaŭ nun estas bone. Sed estus ĝuste, se mortbatus la propra filo iun tian, kia mi estas!

T.: Patro, patro, ne turmentu, mortigu min!

R.: Mi eĉ ne pensas pri tio! Prefere vivu, floru kaj amu. Ankaŭ mi ne devas morti tial. Mi eĉ ne pensas pri tio, ĉar mi estas scivola, kio okazos al vi, kio okazos ankoraŭ, kiel mi eltenos la suferojn por vi kaj por aliuloj, kiam mi trolaciĝos kaj kiam mi forgesos, kiam mi renoviĝos. Konfesante la veron, mi sentas iomete mian kapon svingbatita. Mi havas ankoraŭ vertiĝon. Sed tra la vertiĝo mi ankoraŭ vidas kaj vidi estas bone, mi volas ankoraŭ vidi, ĝis kiam mi povos. (Tre mallaŭte:) Tamen estus plej ĝuste, se mi metus bruligan torĉon sub la sekan ĉambron kaj ĉiuj ni tri forbrulus kiel tri malgajaj teraj ratoj. Nu, ne ektimu. Mi ne faros. Mi fermas miajn okulojn. Sed nur ĉi tiel, nun. (Li montras.) Ankaŭ mi havas ankoraŭ farotaĵojn. Mi devas ankoraŭ fini kelkajn bildojn. Kaj ĉi tiujn vendi ... Certe, se mi hodiaŭ estus mortinta, aŭ hieraŭ, vi ricevus pli altan prezon por ili!

(Silento, li meditas.)

-- Nu, ni vidu, kiel ebliĝus ... Ĉu ebliĝus aranĝi iel ĉi tiun aferon. Se mi forirus, min kaŝus kaj mi ŝajnigus min mortinta. Se vi simple deklarus min mortinta. Ne estas pli simpla afero. Ho, kia aĉetado estus! Vi povus ricevi cent guldenojn por unu pentrita kapo! La riĉaj burĝoj deziras, ke la mizera mano, kiu pentris ĝin estu sekiĝinta! Grandioza ruzeco, ĉu ne? S-ro Rembrandt havas prudenton, sed malpli da feliĉo kaj hararo. Tiel estas bone kaj eĉ tiel okazos! Markja! Markja!
(La servistino envenas kaj ekstarante en la pordo, atendas ordonon.)
-- mi hodiaŭ, nun tuj foriros de ĉi tie. Vi ne diru, kien mi iris, kio okazis al mi. Verŝajne mi falis en la maron. Iom nur oni serĉos min, poste ne. Kaj mi tie bele vivados inter miaj judoj, en la "ghetto". Almenaŭ mi estos proksime al miaj kreditantoj. Ili trankviliĝos, se mi dormos inter ili. Tre belajn kapojn ili havas, mi portretos ilin. Certe ili donos ankaŭ monon kaj mi sendos al vi. Do vi ne timu, vivu bone, se vi ĉion eĉ subvalore disvendos, kio ĉi tie estas, tamen restos por vi, dum la maljunulo vivos. Dum Rembrandt povos labori, li almozpetos nek por si, nek por sia filo, nek por ... Se li ne povos, tiam li almozpetos por vi.

T.: Patro, mi ne povas elteni, ne povas elteni!

R.: Ho, kiom povas elteni amanta filo, vi eĉ ne konjektas! Sed tiel estas bonorde. Tiel, ke bele foriru, kiu estas superflua!
(La servistino viŝadas siajn okulojn per la antaŭtuko.)
-- Markja, Markja, mia eta servistino. Tie ĉi vi estas. Kuru, alportu mian grizan festan veston, la nigran bireton! Por mi estos pli bone ĉi tiel, fine mi eble devos esti dankema al vi. Liberan vivon mi havos. Jam tedas min pentri teksistojn kaj financ-soldatojn, surhavante ladoĉapelojn, kiam mi ŝatas iliajn stultajn, kalvajn kraniojn! Mi pentros rabenojn. Kaj malriĉajn Lazarojn, laŭnature, ho, mi malriĉa Lazaro. Tie mi finos, kie mi komencis. En la nekonateco, en la mansardo. Eble tie mi iam rejuniĝos kaj iam vi revenos! (Kriante al la servistino.) Ĉu vi jam alportos ...
(La servistino venas. Ŝi estas bele vestita, surhavante lignoŝuojn. Enmane, aŭ inter la dentoj ŝi tenas sian pakaĵeton. Ŝi alportas la bireton kaj helpas surmeti la mantelon.)

R. (rimarkas la feste vestitan, vojaĝpretan knabinon): Kio okazis al vi? Vi vestis vin pordimanĉe. Kien vi iros? Ĉu post min, el la mola nesto, al la ŝimodora kaverno! Inter la judojn, kiuj kolere rigardas ĉi tian stultan kristanan servistinon! Mallaŭdo estos via salajro kaj bato la dimanĉo. Ĉu vi volas iri kun mi?
(La servistino subite ekploregas. Ŝi kapjesas. Dum la plorado aŭdiĝas ŝia voĉo.)

Servistino: Mi iras! Mi iras! (Rapide multfoje kapjesas.)

R.< (mansignas tre majeste, preskaŭ trofiere. Li turnas sin al la pordo kaj kapsignas al la servistino): Venu do!
(La servistino ekprenas la bastonfinon de Rembrandt kaj iras post li. En la pordo ŝi turniĝas kaj faras riverencon al Titus kaj Hendrickje. -- Titus falas sur seĝon apud la tablo, kaj apogante mane sian kapon, rigardas antaŭ sin. Hendrickje staras proksime al li, rigardas lin kaj mane sin apogas al la tablo.)

R. (haltas en la pordo, returniĝas): Sed la bildojn ne vendu bagatelpreze. Precipe unu bildon ne, Kion ne mi pentris, sed iu italo, nomata Leonardo. Kaj se vi jam havos monon, iru al Harlemo, tie ankaŭ mi estis, same ĉi tiel! Vivu feliĉe kaj ne tro montriĝu, por ke ne enviu vin la stultuloj kaj verdiremuloj. Dio ... (La pordo malrapide fermiĝas.)

(Hendrickje metas sian manon sur la kapon de Titus, sed li forigas ĝin kaj surtablen kliniĝas. Nur la ektremado de liaj ŝultroj montras, ke li senvoĉe ploras. Ekstere denove ekaŭdiĝas la ploraĉo de la servistino; ĝi subite ĉesas.)

(La kurteno malrapide falas.)