Enkomputiligis Don HARLOW

Recenzo: La natura metodo por resaniĝi

de Ferenc SZILÁGYI

aperis en Norda Prismo, 56/6, p.282


Klaketu ĉi tie por Latin-3 literaro Klaketu ĉi tie por versio unikoda

La natura metodo por resaniĝi (Eldono de Amo kaj Vivo, Frateca Asocio Internacia 36 rue de Lancru, PARIZO, 48 p.)


"Malsano, diras la libreto, ne estas akcidento, sed ĝi estas konsekvenco de ĝenerala stato de la organismo, pli-malpli ŝarĝita de toksoj. -- Kiam oni estas malsana, la tuta korpo estas tia, kaj estas necese flegi ĝin tute.

Per medicinaj aŭ operaciaj rimedoj oni nur sufokas la malsanon aŭ alilokigas ĝin."

Ĉio supra estas citaĵoj el la libro. Oni ja povus demandi, ĉu "sufoki malsanon" per faka servo estas "nur", sed ekzistas skrupuloj kontraŭ la ĝenerala tendenco, kiu tute ne rilatas la stilon, sed la esencon. -- Kompreneble ekzistas certaj manieroj dietaj kaj ceteraj, (vitaminriĉaj, naturaĵoj, sinbanoj), kiujn oni povus sen plua diskuto akcepti, sed la ĝeneraligo estas tre danĝera kaj tute bagateligi la potencajn rezultojn de la nuna medicina scienco oni absolute ne rajtas; estas tute certe -- ke ni uzu simplan ekzemplon -- ke cerbtumoro de infano ne devenas el peko kontraŭ la naturaj leĝoj de la nutrado kaj ankaŭ, ke la bontempa diagnozo de tiu kaj aliaj malsanoj estas ofte decidaj pri la resaniĝo de la paciento.

La "Literatura Komitato" de SAT kontrolis la stilon kaj lingvon de la libro tre konfidinde.