Enkomputiligis Don HARLOW

Rifuĝo

de Jiri KORINEK

aperis en Norda Prismo, 56/6, p. 259

J. Korinek -- unu el niaj plej rezultoriĉaj talentoj kaj pioniroj en Ĉeĥoslovakujo, ĵus atingis sian 50-an jaron. Lin reprezentu ĉi-foje tiu ĉi konfesa poemo.


Do vi asertas, ke ne estas Dio,
ke nur memcele daŭras materio,
ĉar vi de l' mond' maljustojn ne komprenus
kaj vin ĉi Dio en konfuzon trenus
per sia stranga leĝsistem'.

Kaj materio regi ne pretendas,
ĝi nu ekzistas, ĝin do regi endas!
El ĝi rezultas ruza aksiomo:
la materion, mondon regu homo,
sen superflua Dia ben'.

Kaj ĉar ni estas materio ankaŭ,
la memcelec' proviĝas do sen mank' aŭ
almenaŭ tio: materio ĉefas,
per kio do ekskludi Dion devas
sciencoplena kritikem'.

Sed mi demandas super tiu saĝo,
skeptika pri la materia kaĝo:
hm, kio estas materio sume?
Atoma svarm', do energio, ĉu ne?
Laŭ firmaj leĝoj ordo. Jen!

Kaj tiujn leĝojn, ordon, kiu donas?
Se l' homo ilin estri fanfaronas:
li nur malkaŝas kaj aplikas ilin,
sed fort' mistera gvidas en konsci' lin,
sen ĝi vaniĝus lia pen'.

Nur hom' ĉu provus la kaoson ordi?
Ke celus ne supera Fort' agordi
la malojn, organizi harmonion?
Se vi ĝin kredas, vi malhavu Dion,
por vi li vere estus ĝen'!

Ke senkulpulon trafas malfeliĉo?
Ŝafido servas lupon por satiĝo?
Ke stranga estas tia justo Dia?
Por relativa homvidpunkto nia
sin vero kaŝas sub kurten'!

Eksplikon homan religio havas.
Kredanton pian kredo lia savas.
Sed kiu kredajn dogmojn ne digestas,
por tiu unu vera leĝo restas:
la Amo estas Dio mem.