Enkomputiligis Don HARLOW

Kurioza historio pri fluganta sentenco

de Vilho SETÄLÄ

aperis en Norda Prismo, 56/6, paĝoj 274-275; originale aperis en Kvara Rapsodio


Klaketu ĉi tie por Latin-3 literaro Klaketu ĉi tie por versio unikoda

V. Setälä (1892), fil. mag. finno. Ak., lingva fotografa fakulo, eseisto, tradukisto eminenta.


La mondo ne estas dankema, kaj fidela servanto estas ofte eksigata, kiam li ne plu estas bezona. Tio estas konata fakto kaj esprimata per multaj popolaj proverboj. El la Zamenhofa Proverbaro ni citu kelkajn:

Dronanto domon proponas, savito eĉ brikon ne donas.

Plenumita via ofico, nun pasis via vico.

Pano estas alportita, karbo estas forĵetita.

Azeno naskinta, azeno mortonta.

Sed multaj el ni certe aŭdis ankaŭ sentencon, kiu tuj ĉe la unua aŭdo impresas literature aŭ historie, sentencon, kiun ni por ĝia ofta ripetiĝo nomus fluganta:

"La maŭro faris sian devon, la maŭro povas foriri."

"Maŭro" estas nomo de mahometano el mezepoka Hispanio (certe la vorto estas uzita ankaŭ en aliaj sencoj), sed kial ni aplikas nian maldankemon ĝuste al iu maŭro? Ĉu estas ia historia okazaĵo la bazo al la sentenco, aŭ ĉu estas demando pri eraro, eble lingva miskompreno?

Se ni malfermas verkon pri "flugantaj sentencoj" kaj oftaj literaturaj citaĵoj, ni trovas aludon al la dramo Schiller "Konspiro de Fiesco" (1783), kie (en 4a sceno de 3a akto) oni legas:

La maŭro faris sian laboron, la maŭron povas iri.

Ŝajnas, ke la problemo estas per tio solvita. Schiller rakontas historian okazaĵon, kie maŭro faras valorajn servojn al sia estro kaj poste estas simple eksigata. Ĉi tio impresas la aŭskultantojn de la dramo, ili memoras ĝin kaj ripetas ĉe okazoj similaj.

Sed ĉu la dramo de Schiller estas tute historia? Certe la verkisto uzis sian imagon, kaj ĉu la kunlaboranto de la ĝenova nobelulo Fiesco vere estis maŭro laŭ sia deveno? Jen demandoj, kiuj sin nepre trudas, kaj kiujn definitive solvi la subskribinto ne povas.

Sed antaŭ multaj jaroj de milito kaj paco okazis, ke mi legis la "Sonĝon de someromeza nokto" de Shakespeare, en la esperanta eldono. En la komedio estas plektita teatraĵeto, kiun ludas ordinaraj kaj ĉiutagaj civitanoj per plej simplaj metodoj de surscenigo. Kiam do la geamantoj flustras unu kun la alia tra truo en la muro, ankaŭ la muron prezentas aktoro. Kaj post la ĉarma sceno li, la muro, eble ĵaluza pro tio ke lia rolo devis esti tute silenta, ekparolas:

Jen mi, la Mur' plenumis mian rolon;
fininte tion, tiel Mur' foriras.

La frazo batis min kiel fulmo. Jen estas ja la fama fluganta sentenco, preskaŭ ducent jarojn pli malnova ol la dramo de Schiller! Nur anstataŭ la maŭro estas la muro! Ekzistas ja nenia dubo pri tio: la komedio de Shakespeare estis fame konata, ĉie ludita. Certe tiu frazo jam estis fluganta sentenco dum la vivo de Schiller, kaj ĝuste ĝi donis la ideon al li, preni maŭran helpanton al Fiesco!

Mi serĉis la originalajn verkojn de Shakespeare por trovi la faman frazon. Sed tie min atendis disreviĝo. En la angla lingvo oni ne parolas pri "muro" sed pri "wall":

Thus have I, wall, my part discharged so;
and, beeing done, thus wall away doth go.

Kiel do povis la "wall" fariĝi "maŭro"? Aŭ ĉu mia fulmobrilo estis nur fantoma lumo?

Certe, nenio postulas, ke la transiro okazis en la teritorio de angla lingvo. Kion diras la germana? En la traduko de Sshlegel, 1797, ni trovas "Wand" kaj same en la traduko de Fischer, 1839, kie tamen la rolulo estas nomata "Mauer". Sed ĉi tiu ne donas konvinkan ponton al ni. Pli feliĉaj ni estas, se ni turnas nin al la nederlanda lingvo. Certe, mi havas je dispono nur citaĵon el tro nova eldono, tradukto de Burgersdijk, 1884, sed ekzistas nenia kaŭzo supozi, ke la pli fruaj tradukoj renversus la konjekton kiun ĝi pravigas. Mi redonas la holandan tradukon:

Zoo heb ik, Muur, nu braaf mijn plicht gedaan,
en, afgedaan, mag muur nu henen gaan.

Mi atentigas ankoraŭ pri tio, ke ĉi tie estas parolo pri devo (Plicht), kiel oni kutimas citi la sentencon, dum Schiller diras "laboro" (Arbeit). Ĉi tion mi volus ankaŭ uzi kiel argumenton por tio, ke la fluganta sentenco devenas de Shakepeare. Se Schiller uzis similan frazon kaj eĉ imagis la okazaĵojn tiel, ke ĝi povis esti uzata en lia dramo, tio nur pruvas, ke la fluganta sentenco jam en lia tempo estis vaste kanata en Germanio, almenaŭ en la literature civilizitaj rondoj.

La transiro de "muro"al "maŭro" per si mem estas psikologie tute pravigebla. Se la citaĵo unue ekiris en la ĝusta formo, ĝi facile trafis aŭskultanton, kiu ne sciis la devenon de la sentenco. Sed al li estis tute nekompreneble, kiel muro povus fari sian devon kaj foriri. Li do simple "miskomprenis" la frazon laŭ sia kompreno ĝuste, metante anstataŭ la mallogika "muro" la plej simile sonantan "maŭro", kiu igis la frazon komprenebla sen kono de la fonto. Speciale, kiam la sona diferenco estas tiel malgranda kiel en nederlanda lingvo, "muur" kaj "moor", la miskompreno preskaŭ trudas sin.

La sentencoj havas siajn sortojn, kelkfoje interesajn.

Mi devas aldoni ke mi atentigis pri ĉi tiu trovaĵo mian patron, la konatan lingviston, prof. E. N. Setälä nelonge antaŭ lia (1935) morto. Li aprobis mian ideon kaj publikigis mallongan noton pri ĝi en la jarlibro de la Scienca akademio Finnlanda B XXX. De li mi havas la holandan citaĵon, supre redonitan.