Enkomputiligis Don HARLOW |
Hjalmar Procopé estis finn-sveda lirikisto (1868-1927). Li verkis ankaŭ dramojn. Dramaj efektoj troviĝas en liaj poemoj ofte, sed ankaŭ sublima filozofio.
Sonoroj ondas por nova jar', ĉi jar' nur horojn rulas. Malluma estas kabanar', kandeloj ne plu brulas. Malsata lup' en urbo, kort'. Kiel novjare venos sort'? Sonoroj ondas. La malproksim' malicajn novojn ĝemas. Jam filo lasta: varbviktim', la pac' nenie venas. Kaj ĉie pan' el arboŝel'. Ho kie lumus nun kandel'? Sonoroj ondas. La malicul' ŝtelvenas al la pordoj. Nin vidos pala aŭrorbrul' almozi ĉe la kortoj. Plenpeze sonas sonoril'. Ho, kiu dormus en trankvil'? |