Enkomputiligis Don HARLOW

Recenzo: La nigra Spartako (Geraldo MATTOS)

de Ferenc SZILÁGYI

aperis en Norda Prismo, 56/6, p.284


Klaketu ĉi tie por Latin-3 literaro Klaketu ĉi tie por versio unikoda

Geraldo Mattos: La Nigra Spartako (Orig. rakonto, Eld. Esp. Libro-Instituto, Curitiba, 76 p.)


Kiel unua n-ro de beletra serio de la supre nomita eldonejo (abonebla jare, t. e. 4 libretoj por 1 usona dolaro, aŭ 15 steloj) aperis longa novelo de la talenta juna brazila aŭtoro, kiu ankaŭ kiel rakontisto montras konsiderindajn kapablojn. Entute, se oni pripensas la vojon de nia sudamerika verkisto, oni rimarkas, ke lia esprimserĉado rilatas ankaŭ la artospecojn, kiujn li elprovadas. Post sia versa historia dramo -- malofta fenomeno en nia literaturo -- nun per vigla prozo li gvidas nin al sanga ĉapitro de la interkontinenta historio de la sklavsistemo.

Mattos elektas la stilon de kronikisto kaj li restas fidela al tiu ĉi stilo ĝis la fino de la libro. Li estas tute konscia pri tio, ke tia stilo devas esti arĥaika, konciza kaj singardema pri la dozado de la romantikaj elementoj. Geraldo Mattos bone regas tiun ĉi stilan ekvilibron kaj la rezulto estas interesa kaj verva rakonto, kies interna humanismo kaj simpatio al la subprematoj donas la grundtonon de la libro.

"En tiu parto de Afriko, kie kuŝas la suno, iam vivis la potenca reĝo Kam Golo, mastro de la bravaj negroj en Paran Atan."

Tiu ĉi komenco reliefigas ĝuste tiujn ĉi elementojn: la kronikan, fabelan stilon, ĝian larĝon kaj koncizon kaj la klaran simpation al Kam Golo kaj liaj samrasanoj. Oni povas legi poste, kiel Kam Golo atingas en tute alian medion kaj en Brazilo finiĝas lia nobla kariero, kiel heroa malvenkinto en revolucio kaj batalo, kies gvidanto li estis kontraŭ la blankuloj. Tiuj nepre bezonas la sklavsistemon kaj ne volas lasi netuŝita la pacan negran vilaĝon, kiun Kam Golo konstruis por havi unusolan pacan insulon en la malamika maro por si kaj por siaj negraj samsortanoj. La negra vilaĝo prosperas kaj altiras novajn kolonianojn, fortiras sklavojn el la portugala sfero. Oni provas solvi la problemon per kalumnio, propagando kaj fine la perforto ekstermas la florantan negran vilaĝon kaj estingas la vivon de Kam Golo kaj lia malgranda familio. Sed la rakonto vivas kaj migras de unu generacio al la alia; la martirmorto ne estis vana kaj la vivo de Kam Golo kaj Kam Goloj estas eterna, kaj spitas la perforton.

G. Mattos verkas facile kaj sen cedoj el la literaturaj pretendoj, agrable kaj por ĉiuj kompreneble. Lia tuta sinteno estas simpatia, imuna de falsa patoso kai ĉiuj tiuj kvalitoj rekomendas la libreton al ĉiuspecaj legantoj.