|
Enkomputiligis Don HARLOW |
A. Österling (1884) estas la ĉefsekretario de la Sveda Akademio. Kiel poeto li estas formocerta prikantanto de la kamparo sveda. Bonega tradukisto.
|
Se trikolorvioloj ŝerojn kovras, se herbo, eĉ atestas pri obstin', se sur la rifa, magra grundo povras kaŭrante iu ŝtormtaŭzita pin'; Se pandionoj punanĝele, morne sin ĵetas al kobalte-nigra ond', dum vel' ŝiriĝas, kaj rigardoj lorne, senhelpe sekvas ĝin al la profund'; Se, sub la steloj, por ondkisaj ludoj flirtigas siajn harojn la betul', kaj roke kroĉas sin fiŝkaptobudoj kun skvamoflokoj kaj birdsangmakul'; Se kristanism' leĝere tuŝas sentojn simila al dimanĉa plankornam', sed paganismo brulotiklas tentojn, dum ĉirkaŭ kolbo sin pugnigas man'; Se ŝton', falante, tondras trolblasfeme kaj arboj muĝas kiel Yggdrasil, se oldan Odin-regnon randas geme marbordo kun freŝigaj ŝeroj mil -- Tie ja Svedlando! Svedlingve gren' susuras, odoras svede musko sur la ŝer', kaj am' nelaŭta, kiu senmezuras, dolĉigas vivon sur la sveda ter'! |