Enkomputiligis Don HARLOW

Tagnokto ĉe abismo

de Gahms HENRIKSEN

aperis en Norda Prismo, 56/6, paĝoj 251-255


Klaketu ĉi tie por Latin-3 literaro Klaketu ĉi tie por versio unikoda

Fatalan someran posttagmezon mi troviĝis sola en Tirola montaro. Mi ĵus finis grimpadon al fama "Gamshütte" en alteco de 2000 m (kompreneble la nomsimilo instigis min) kaj komencis la reiron. Estis rava travivaĵo laŭ la serpentuma vojeto rigardi la spektron de la malaperanta suno, kaj mi pensis pri mia familio en la valo. Certe ili envios min, kiam mi baldaŭ rakontos pri la unika panoramo.

Mi transpasis kelkajn primitivajn pontetojn, sed ne malkuraĝis, ĉar mi sekvis vojeton. Nur pasante la trian montrivereton mi ekdubis pripensante, ĉu mi reiru tamen al "Gamshütte". Sed tro malfrue, ĉar la vojeto nun estis tute for kaj tro abrupte estis grimpi supren. Se mi glitus, povus okazi akcidento. Do, mi daŭrigis malsupren tra sovaĝa kreskaĵaro de pinarbetoj. La arbarfundo konsistis el gandaj rokblokoj, kaj mi tre singarde movis min inter la radikoj, ĉiam malsupren.

Subite, kiam mi grimpis de platformo al alia, mia piedo stumblis kaj mi glitfalis ĉ. 15 metrojn preskaŭ kiel tra ŝakto. Mi finis per rekta falo je du metroj sur la nuko. Mi aŭdis kraketon kaj pensis, ke vertebro en la kolo estis rompita. Tial mi restis tute trankvila, timante ke paralizo venos, sed feliĉe ne okazis. Do, post eble unu horo mi ekmovis min por orientiĝi. Montriĝis neeble kuŝi sur la ventro pro doloroj, tial mi devis resti sur la dorso apogante la piedojn kontraŭ granda arbo, la sola sur la platformeto kaj je mia savo. La deklivo havis 45 gradojn kaj tute ne eblis trovi ripozon pli supre.

Mi ĵetis ŝtonetojn kaj branĉetojn dekstren kaj maldekstren por mezuri la distancon al la profundo, sed vane. Mi tute ne aŭdis la alfrapon. Komencis pluveti kaj mallumiĝi je la 20-a horo. La piedoj doloris multe, ĉar ili devis porti la tutan pezon de la korpo. Mi tre malbone kuŝas. Multaj ŝtonetoj kaj branĉetoj ĝenas. Nur malrapide mi povas forigi ilin, sed tempon post tempo mi ripozas pli bone.

Nokta fantomado

Estas tute malhele. Mi pensas pri la familio, kiu nun rimarkis mian foreston. Mi konas ilian fantazion kaj scias, ke ili troigas la okazaĵon.

Subite unu lumstrio post alia aperas. Estas kvazaŭ iu signalas per poŝlampo. Mi vigliĝas, ĝis mi komprenas, ke nur estas lumantaj insektoj. -- Estas plene mallume. Nek steloj nek luno estas videblaj, nuboj kovras la ĉielon. Tamen mi estas strange trankvila. Mi scias ja, ke oni trovos min -- iam. Mi laŭte citas la poemon de Goethe: Über allen Gipfeln ist Ruh'.

Super montoj regas kviet'.
tra l' foliaro nur ventet'
spiras kun trem'.
Birdetoj arbare silentas,
se vi atendas,
pacos vi mem.
(Esperantigis: P. Th.):

Mi estas en stranga animstato, kiu ebligas plenan absorbon de la poemsenco. Estas tre, tre granda travivaĵo ... Ankaŭ mi havis halucinon, ke mi tute vive kaj nature troviĝas kun mia familio. Certe nur daŭris onojn de sekundo, sed tamen kvazaŭ konsolis min.

Dum la nokto la temperaturo falas ĝis la proksimo de la frostpunkto. Mi kuŝas sur la orienta flanko de la monto en alto de ĉ. 1500 m. Krom somersubvesto mi nur portas pantaloneton kaj ĉemizon kaj, feliĉe, pluvmantelon. Per unuhora intensa laboro mi sukcesas surpreni ĝin; tre bona tempdistraĵo ...

Finfine malrapide ekheliĝas. Ĉio baldaŭ iĝos pli facila, jam oni serĉas min, kaj miaj afliktoj estos venkitaj. Mi observas vivon ĉirkaŭ mi. Super mi ŝvebas du agloj, kaj nun mi povas vidi ilian neston sur arbo 30 metrojn supre. Mi vidas, ke la idoj nutrigas. Estas tri grandaj idoj kun duonnudaj koloj.

Branĉetoj de abioj sur platformetoj apud mi formas strangajn figurojn. Mi ja havas sufiĉe da tempo por rigardi kaj kalkuli duciferojn, tri- kaj naŭciferojn, tute taŭgajn por kristnask-ornamo. Araneo sur fluganta reto atingas folion kvazaŭ paraŝutisto. La vidaĵo sorĉas min, ĝis mia ĉagreno iĝas nekredebla.

~ Sur branĉo iomete super mia kapo pendas vesperto. Mi scias, ke ĝi estas blinda, tamen al mi ŝajnas, ke ĝi scivoleme rigardas min per siaj grandaj, fosforaj okuloj. Mi sentas strangan teruron.

Signaloj

La aŭroro brilas nun sur montpintoj trans la valo, belega vidaĵo kaj stimula. Mi sentas fortan malvarmon kaj scias, ke nur posttagmeze la suno atingos min. Mi vidas diversajn rabobirdojn ŝvebi super la valo kaj envias ilin.

Por faciligi la premon al la brakoj, kiuj multe doloras, mi singarde forfosas la teron sub mia postaĵo. Tiel mi iom post iom duonsidas kaj povas singarde klini min super la rando dekstre kaj poste maldekstre. Aspektas egale: 500 metroj vertikale malsupren. Mi komprenas, ke nur miraklo savis min de terua falego en la abismon, kaj mi ĝojas, ke mi ne klopodis regrimpi. Tio estus signifinta certan morton.

Longa branĉo kuŝas sur mia platformo. Post tre malfacila klopodo mi ĝin atingas kaj fiksas mian poŝtukon al ĝi. Ĉiun kvaronhoron mi flirtigas gin dekstren aŭ maldekstren por voki la atenton. Ankaŭ mi krias ĉiun kvaronhoron per tuta forto de la pulmoj: "Helpu!" Mi krias angle, ne germane; eble io obstrukciis interne.

Sufiĉe strange mi estas nek malsata nek soifa, sed tamen mi provas manĝi diversajn herbojn kreskantajn proksime, sed ĉio gustas terure malbone. En la poŝo mi havas panpecon en papersaketo. Mi volas manĝi kelkajn erojn, sed ne sukcesas. Mia buŝo estas tiel muka, ke tute ne eblas dissolvi la panon. Mi enpoŝigas la panon kaj aplikas la paperon sur branĉo kiel konstantan signon.

Je la naŭa mi aŭdas du kanonpafojn. -- Iu rakontis al mi, ke tio signifas, ke oni vokas ĉiujn montgvidantojn al serĉado de homo en danĝero. Duonhoron poste ankoraŭ unu pafo sciigas, ke la serĉado komenciĝas. Tio vigligas min multe. Baldaŭ mi estos savata.

Mi eltrovas distraĵon. Mi ekkantas. Infanaĝe mi centfoje aŭdis revu-kantojn, kaj mi memoras preskaŭ ĉiujn. Tie ĉi mia falsa kantvoĉo ne povas ĝeni iun ajn.

La suno nun brilas sur la monto rekte trans la rivero. Estas strange vidi homojn labori sur grandegaj herbaj deklivoj, eble nur 500 m for sen eblo por mi alvoki ilin. Oni foje rajtas kompati sin mem iomete.

Se mi levas la kapon maldekstren, mi vidas parton de la urbo Meyerhofen, la urbdomon, stacidomon kaj multajn dometojn, kiuj similas al ludil-urbo de infano. -- Dekstre mi vidas solecajn domojn de la vilaĝo Ginzling. De tie kondukas ŝnuro al montpinto en alto de ĉ. 800 m. Oni laboras pri ŝvebilo, sed malfeliĉe ne hodiaŭ, alie oni aŭdus miajn kriojn. Ĉar la kriojn mi daŭrigas, kvankam mi scias, ke estas tute vane. La bruo de la akvofalo pli malsupre malebligas, ke oni aŭdu.

Mi inventas paraŝuton -- vane

Estas la 11-a horo, kaj mi ekfabrikas "falŝirmon", paraŝuton, per mia granda, bela poŝtuko, kristnaskdonaco. Bedaŭrinde mi ne havas tranĉilon. Nur post multaj klojodoj mi sukcesas disŝiri la tukon laŭ du flankoj en mallarĝaj pecoj. Pli larĝan pecon mi disŝiras por la ŝtono. Mi kunligas kvar angulojn per la finaĵoj de la mallarĝaj pecoj kaj per la pli larĝa ligas kvar angulojn per la finaĵoj de la aliaj pecoj. Sed kiel skribi sur la tuko?

Birdplumo ne estas trovebla, mi devas uzi branĉeton, sed kion uzi kiel inkon? Mi mordas la manon, sed ne sufiĉe da sango fluas -- mi ne povas venki min mem por mordi pli forte. Jes, se mi nur havus tranĉilon ...

La foliaro de l' arbo bone gardis min kontraŭ pluvo, sed malebligas al mi kolekti pluvakvon en mia pluvmantelo, ĉar nun mi soifas. Sed ĉie la tero estas ege malseka, kaj mi trempas la plumon en ĝin. Mi sentas min tute trankvila, ĉar mi ja scias, ke oni trovos min -- sed strange: mia mano tremas tiel, ke mi preskaŭ ne povas skribi. Eble la malvarmiĝo kaŭzas tion? Fine mi sukcesas skribi sufiĉe klare: "Helpu, Gahms" sur la tuko. Mi ankoraŭ ne komprenas, kial mi skribis angle.

Nun venis la ekscita momento por ĵeti la paraŝuton. Longe mi kuŝas ekzercante. Fine mi svingas la aparaton tiel bone kiel eblas en mia kuŝanta stato, ĉiam ĉirkaŭe per la pezo de la ŝtono por fine liberigi ĝin.

La paraŝuteto siblas super la profundo, malfaldiĝas kaj supreniras iomete pro aer-fluoj. Nun ĝi ekfalas, sed bedaŭrinde -- simile kiel mi mem, ĝi ne povas liberiĝi de la montflanko. Mi povas vidi ĝin, sed ne estas eble rekapti ĝin. Seniluziiĝo -- sed rapide pasis ĉ. 1,5 horo.

Estas nun la 16-a horo. Se oni uzus hundojn por la serĉado, mi jam estus trovita, sed mi spertis pli malfrue, ke la sola trovhundo ĉasis murdinton, kiu sin mortpafis, kiam oni trovis lin.

Mi ne plu estas malvarma, ĉar depost kelka tempo la suno atingis min, sed minacas pluvo. Subite ĝi venas, kaj mi ne povas vidi eĉ unu metron antaŭen. Forta tondro aŭdiĝas, kaj subite sonas kanonpafo. Mia humoro malaltiĝas. Verŝajne la ŝercado nun ĉesas por hodiaŭ. (Poste mi spertis, ke la "pafoj" tute ne havis rilaton al serĉo, ĉar temis pri ŝtoneksplodoj, sed strange, ili ĉiam venis en gravaj psikologiaj momentoj.)

Mi adaptas min mem al pasigo de dua nokto sur "mia" platformo. Ne estas agrabla penso, sed mi tamen estas trankvila. En neniu ajn momento mi sentis panikon. Psike kaj fizike mi eltenis la provon ĝisnun, kaj mi sentas, ke mi kapablos elteni ankoraŭ unu nokton sen tro gravaj difektoj.

Nur estas malbone, ke la buŝo estas tiel muka. Ne ĉar soifo turmentas min precipe, sed ĉar estas tre malagrabla la konstanta kungluo de lango kaj palato. Nazkataron mi tute ne havas.

La horo proksimiĝas al la 17-a. Mi sentas dormemon, sed ne volas dormi ĝis pli malfrue. Tiam mi fiksligos min al granda branĉo super mia kapo per mia pantalon-zono. Ĝi estas forta kaj ĉirkaŭas mian ventron dufoje.

Mi kuŝas -- duonsidas -- bone, preskaŭ ripozas, sed la timo ekdormi teruras min. Ja estas vertikala abismo duonan metron de mi.

La savo

Ĉu mi tamen dormetis? Ĉu mi aŭdis malfortan "H-a-l-i-o-n"? -- Mi ĝenas min krii, sed tamen kriegas "Helpu", kaj tre malforte sed absolute certe sonas nova "Halion". Mi kuŝigas min pli bone. Do, mi tamen ne devas denove tranokti sur la platformo. Ĝojo trapasas min. Baldaŭ mia familio scios, ke mi vivas.

Kun interspaco de malmultaj minutoj nun sonas kaj resonas "Halioj" kaj "Hilfe" -- la ĝusta germana vorto subite estas trovita.

Post duonhoro miaj savontoj proksimiĝas tiel, ke mi aŭdas: "Uzu fingran fajfon". Verfakte mi neniam lernis tion, sed mi premas la langon kontraŭ dentoj kaj lipoj, kaj mirinde: sonas belega melodio, almenaŭ por mi. -- Mi supozas, ke la eĥo en montoj estas pli forta per krio ol per fajfo, do malfacilas difini la devenon.

Malproksime mi aŭdas paŝojn kaj falojn de ŝtonoj, kiujn oni piedbatas abismen por mezuri la profundon kaj eviti danĝerajn lokojn. Mi rigardas supren tra la ŝakto laŭ kiu mi glitis. Efektive estus sorta ironio, se ŝtonego nun pasigus la saman vojon kaj finiĝus sur mia kapo ...

Kvaronhoro pasas, kaj subite mi aŭdas voĉon tre proksime. Mi mansignas kaj li same. "Estu trankvila, ni baldaŭ venos." La voĉo trankviligas min, kvankam profunde en la animo mi sentas timon, ke mi ne kapablos supreniri pro la difekto en la kolo. Tamen mi ekfrotas manojn kaj genuojn por esti preta.

Fine juna ĝendarmo estas hisata al mia platformo. Li salutas min per la kutima, aŭstria saluto: "Grüss Gott". Mi varme resalutas. Li demandas, ĉu mi malsatas? Mi neas, dirante, ke mi tre soifas, sed bedaŭrinde li kunportis nenion trinkeblan.

Mi sentas min tute forta, kaj la doloroj momente estas for. Nun la ĝendarmo ordigas la ŝnuron por mi. Ŝajnas ke ĝi estas tre maldika, apenaŭ 1 cm-a. Baldaŭ mia vivo pendos sur ĝi, mi pensas. 25 m supre staras du, kiuj helpos. Ili interparolas pri ĉiutagaj aferoj. Mi sentas, kiel kiam oni operaciis mian apendicon. Ankaŭ tiam kuracisto kaj flegistino parolis pri trivialaj aferoj, kaj la motivo certe estas nun la sama ...

Ŝajnas ke la ĝendarmo uzas egan tempon por ordigi la ŝnuron. Mi timas revenon de la doloroj. "Nur trankviliĝu", mi ordonas al mi mem, "post 22-hora atendado vi ankaŭ povas atendi kelkajn minutojn." -- Fine ni estas pretaj, kaj la suprengrimpado apenaŭ daŭras unu minuton. La monto estas kvazaŭ natura ŝtuparo ne malfacile grimpebla, kiam oni helpas de supre.

Nun du fortaj manpremoj kaj elkoraj "Grüss Gott" akceptas min. Mi ĉirkaŭrigardas por brankardo, freŝiga rimedo ktp, sed for sangvineco! Mi devas resti sur la ŝnuro, kiel infaneto kaj mem regrimpi al la pinto, kie situas "Gamshütte".

La doloroj revenas, kaj la pulmoj neas labori en la malpeza aero. Miaj botoj glitas, sed mi ne volas cedi. Ĉe fonto mi provas trinki, sed la doloroj estas tro fortaj por kliniĝo. Unu el miaj savintoj deprenas sian ĉapon, plenigas ĝin per akvo, kaj ĝi gustas ĉiele spite al la grasa kaj malĉiela ĉapo. Ankaŭ li bukas ferpikilojn sub miajn botojn, kaj ĉesas la glitado, sed kreskas laco. Se ni nur baldaŭ estus ĉe la celo.

Mi daŭre "plendas" sur la ŝnuro kaj la aliaj apogas min. Dank al Dio! Fine ni ekvidas la dometon, kelkcentojn da metroj for -- mi kredas. Virino supre krias: "Halli-hallo" vidante, ke revenas kvar. Mi vidas la dometon de ĉiuj flankoj kaj anguloj kaj sentas, kvazaŭ mi marŝas eterne. Mi movas min nur per la rezervoj, preskaŭ man-genue, kvankam la ĝendarmoj estas tre apogemaj. La aero estas bela kaj pura -- se mi ne nur uzus tiom da ĝi por spiri. Mi ja senĉese uzegas piedojn kaj pulmojn.

Finfine ĉe "Gamshütte". Mi preskaŭ ne povas levi la piedojn laŭ la ŝtuparo, sed nun oni forigas la ferpikilojn, multaj manoj bonvenigas -- nur ne mia familio. Mia filo atendis la tutan posttagmezon, sed foriris kvaronhoron antaŭ ol mi venis.

"Ĉu vi volas telefoni?" mi diras. "Kompreneble", ili respondas, "sed poste". Tute ne estas telefono tie. La gastigantino venas kun granda glaso de "Ensianbrando" kaj kisas ambaŭ miajn vangojn dirante: "Nur trinku kvaronon!" Mi certe aspektis tre drinkema, ĉar oni komprenigis al mi, ke laŭ malnova moro mi devas dividi la unuan glason kun miaj tri savintoj.

Manĝajon mi ne volas, sed varma teo kun brando bonfartigas min. La juna ĝendarmo enbuŝigas al mi pecetojn de ŝinko, la solaĵo, kiun mi povas gluti. La gastiganto ŝmiras mian kolon ankaŭ ekstere per brando, kaj tuj la doloroj malaperas. Li bedaŭras, ke mi devas dividi liton kun nederlandano, kiu ne parolas germane. "Tiel vi ne havas iun ajn eblecon kompreni lin", li diras. "Tamen li parolas strangan lingvon, kiu nomiĝas Esperanto -- ĝin neniu diablo povas kompreni." Duonmorta pro laco mi nur povis inerte amuziĝi, ke tiel strange mia savo fariĝis duobla.