Enkomputiligis Don HARLOW

Kateno

de Lajos TÁRKONY

aperis en Norda Prismo, 56/6, p. 227

L. Tarkony (Totsche) n. 1902. Eksredaktoro de Lit. Mondo. Funde lirika, sentema naturo. Eseisto (De paĝo al pago, 1932), tradukisto, poeto en la plej nobla senco de la vorto. Kunaŭtoris Dekdu Poetoj"-n, 1932.


Plektiĝis niaj sortoj en ĉi beata horo
Disigi nin jam ĉiaj misfortoj estus feblaj,
Neniam ja forĝiĝis ĉenoj malpli rompeblaj,
Ol kiu nin kunligas, tiu katen' el oro.

Kaj tiel kunĉenite, en sama taktsonoro
En nia brusto batas la koroj amo-febraj,
Eĉ se nin trafus tempoj fatalaj kaj funebraj,
De morna sorto-turno ne mortu ĉi trezoro.

Se iam nin forlasos la lasta viv-varmero,
Kaj nia korp' miksiĝos al putra polv' de l' tero.
Eĉ tiam ĝi elsendu la brilojn radiantajn.

Venkinte la envion de la mallumo basa,
Ĉi milda hel' al hejmo de lum' neniam-pasa
Leviĝu: al la sfero de steloj diamantaj.