Enkomputiligis Don HARLOW

Lasta renkonto

de Lajos TÁRKONY

aperis en Norda Prismo, 56/6, p. 227


Klaketu ĉi tie por Latin-3 literaro Klaketu ĉi tie por versio unikoda

L. Tarkony (Totsche) n. 1902. Eksredaktoro de Lit. Mondo. Funde lirika, sentema naturo. Eseisto (De paĝo al pago, 1932), tradukisto, poeto en la plej nobla senco de la vorto. Kunaŭtoris Dekdu Poetoj"-n, 1932.


Sed vin la sorto portos de mi facilflugile,
Mi restos en soleco glacie apatia.
Ascendos ja al altoj ĝojflagre, venkobrile,
Via anim' fermita en juna korp' radia.

Se nia laca kapo sur ŝtonkusen' ripozos,
Kaj Terpatrin' min kaŝos en la utero blinda,
Sur blua lag' de viaj okuloj ĉu do krozos
Kelkfoje larma ombro de via poet' mortinta?

Se ankaŭ por vi batos iam la hor' sinistra,
Vi ja ne restos sola sur lito de la morto,
Ĉi flam' en mia koro transvivos, tomb-rezista,

Kaj trovos vin eĉ tiam por lasta adiaŭvorto,
Kaj vian vualiĝan rigardon esplorante,
"Mi amas vin!" -- susuros en malesper' plorante.