Enkomputiligis Don HARLOW

La terglobo [fragmento]

de Carl SPITTELER

elgermanigis H. BREYER

aperis en Norda Prismo, 56/6, paĝoj 260-261

C. Spitteler, svisa verkisto (1845-1924). En 1919 li ricevis Nobel-premion. Epika talento, poeto, romanverkisto, eseisto.


Bela mondo! nobla, virga, dia!
Kial flugas vi tiel senhalte
Kaj senpaŭze tra senlimaj spacoj?
Ĉu malben' kondamnas vian vojon?
Ĉu instigas vin senbrida ardo?
Ĉu ordon' iu mistera sendas
Vin al cel' neniam atingota?

Iam en Jeruŝalem', kastelo
Pompe cent orbrilajn turojn hava,
Paŝis Adonai, reĝ' ĉiela,
Ĉe la brilo de Ziono. Gaste
Kunis Satan, de l' gehen' la ĉefo.
Venis ili al l' kolono mensa,
Kiu sin etendas super nubojn.
Ĉirkaŭprenas la kolonkoloson
Satan per la fortaj, dikaj brakoj,
Metis manojn ĉe l' rondaĵon vastan,
Skuis fuston per ekpuŝ' potenca,
Ke de l' soklo ĝis plej alta pinto
Tiu porfirul' ektremis brue
Kaj la murkreneloj ŝanceliĝis. --
Beliginte tiun heroaĵon
Li la moŝtan Mastron iom mokis:
"Adonai, najbaro mia kara!
Juste ĉiam juĝas ja la Sorto,
Donacante dotojn ne-partie:
Vin laŭ belo kaj spirito certe
Ne similas iu ajn en mondo; --
Min kompensas pleja fort' de l' korpo:
Tial eĉ ne unu min subigos!" --
Kontraŭdiris la ĉiela reĝo:
"Male! Ĉiom nur al mi, al l' reĝo!
Kaj al vi restaĵon, nur almozon!
Sekve: en ĉia ajn fak' farenda --
Tiel grandanima kiel korpa --
Kiom ajn iu efiki fidos,
Kontraŭ mi li ete nur -- fuŝulos!"
Tion mi per certaj faroj pruvos,
Ĉie, ĉiam, antaŭ ĉies vido!"
Sekve ili faris ĵurkontrakton,
Fiksis intertempon de cent tagoj:
Ambaŭ kunvenigu siajn gentojn
Jozafaten, sur monteton nudan,
Por prezenti povojn de la ĉefoj.

Venis la konkursa tag' kaj horo:
Frate en spektej' rondforma sidas
Ambaŭ gentoj, nesupervideble,
Seĝ al seĝ' premate, nigra maso ...
Paŝas en scenejon konkurontoj.
Manon premas unu al alia
Salutante, kaj laŭtvoĉe ĵuras:
"Tiu lukto estu festa ludo,
Gaja tag' solena, plezuriga:
Kiun ajn el ni distingos venko,
Paco estu nepra, sen venĝemo!"

Paŝas nun ĝis scenejcentro Satan,
La manikojn li refaldas ŝultren,
Ŝovas la manegojn sub terglobon,
Enmanigas tiun en la dekstran
Kaj, premante spiron per la lipoj,
Pelas ĝin fortege, sed singarde
Supren, supren ĝis la ronda ŝultro;
La kubuton li apogas kokse,
Paŭzas maldekstren kurbigas korpon,
Fiksas la rigardon al la ŝarĝo,
Lante turnas duoncirkle manon
Kaj subite supren puŝas, tiel,
Ke sur unu muskola kolono
En aero ŝvebas la Terglobo! --

Laŭta aplaŭdad' ĉi faron laŭdas!
Laŭdon longe sorbas virtuozo,
Kolektante fortojn por l' ekstremo:
Fine, jen, grimace, el okuloj
Sangoplenaj elrigardaĉante
Li mallevas grade nun antaŭen
La rigidan brakon, la vibrantan,
Fortigante ĉiam l'egan povon!
Ho! grincigas dentojn la Satano,
Liaj haroj rekte sin starigas,
Tamen, finfarinte la kvadraton,
Brako treme nun horizontalas --
Nur penege! Tuje li transdonas --
Pro la troa streĉo preskaŭ svena --
La bulegon al la Kontraŭmoŝto.
Sed en la teatro ambaŭ gentoj
Refreŝigas lin per aplaŭdado,
Aklamante lian estran nomon
Kaj aspekton lian sopirante. --
Tial tuj de sven' li resaniĝis.

Dume Adonaj subtenas pilkon
Ŝveba laŭ ricevo, sen moviĝo,
Ne retiras sian fortan dekstran,
Ne atentas flanke la provilon,
sed rigardas en Satanokulon.
La spektantoj tial ekmiregas,
Eksilentas ĉiuj sur la benkoj
Kaj haltigas ĉiu la spiradon.
Male li, kaptante ambaŭmane
Tiras al si la gigantan bulon,
Ŝarĝas ĝin sur dekstran ŝultron
Kaj forpaŝas el la turnirejo
Ĉis la gajaj boskoj de Ziono.
Ĉi, vidante murojn jam baritaj
De l' popol' rigardvolema, reĝo
Ekas ĵongli nun je sia pilko,
Ĝin per man' balanci supren, suben,
Luli alen, reen, longe-ade,
Takton piedfrapi laŭ l' ĵonglado.
Sed subite la okul' ekbrilas,
Brakojn reĝ' rapide retrotiras
Kaj antaŭen puŝas pilkon, foren,
Tiom, ke ĝi pro l' giganta ĵeto
Kirliĝante tra l' aer' siblegas.
Ha! eksonas de fenestroj, muroj
El mil voĉoj triumfvok' freneza,
Dum la globo ŝvebe flugas, flugas. -- --
Sed la reĝ' kastelen rerapidas
Kaj reportas lancon silkkvasthavan;
Per mangesto li vakigas murojn,
Balancetas sin iom sur gamboj
Kaj ĵetiĝas jam la lanc' el l' dekstra,
Tra aer' siblegas sagrapide,
Trafas malamikon rekte centren,
Kaj ventraĉo krevas kaj fendiĝas.
El ĝi elflagradas fajraj flamoj,
Unu pluvo bel-iluminita:
Blua, verda, arĝentbrila, kiel
Skarabar', ludanta somernokte ...
Jen kio altondras el distanco,
Krakbrueg' obtuza en aero?
Sciavide gentoj muren kuras,
Por esplori vide post la aŭdo.
Sed la reĝ' ridetas pri l' scivolo:
Tondro ja la faron nur posteĥas,
Prokrastite de l' distanc' grandŝpara! --

Rememoras reĝ' kontraŭuleton:
Jen Satan', starante post la puto,
Kaŝemule, pro envi' strabante.
Adonaj ridante al li paŝas,
Frapas bele lian dikan ŝultron
Kaj ĉagrenon lian iom helpas:
"Mia kara najbargast'! kuraĝon!
Mi prefere ne hontigus vin,
Sed vi mem ja igis la fiaskon,
Neatentis mian vi averton,
Kiam tute klare mi deklaris:
Ĉiuj kune estas vi fuŝuloj,
Ne en tiu aŭ alia fako,
Sed entute, ĉiel kaj tutkore!
Lernas ĉiu profesion etan,
Kiun li praktikas longan vivon,
Scipovante ne alion, sed
Tiun ĉi, en pruvo, eĉ ne fakte!
Jen kiel estas, estos kaj restos,
Certe ne mi ĝojas nun pri tio:
Mi preferis estri samrangulojn. --
Sed ĉu iam helpas, saĝaj diroj?
Post la brava far' ni do festenos,
Lasos ambicion kaj ĵaluzon!"
-- Diris, kaj lin trude kunvenigis.
Nevole-vole kune gasto iris.

Difilino! bela virga mondo!
Vere nek virgin' nek difilino,
Nek belulo! Nur iom beleta!
Satan! vin sur siaj brakoj lulis,
Dekstra man' de Dio vin forpuŝis.
Kie la manaĉ' satana kaptis,
Peka iĝis via sent' kaj penso;
Kie tuŝis nobla man' de Dio,
Neterana sopir' vin trafluas.
Krome vian korpon ja trapikis
Lanc' de Di' kun silka kvasto blanka.
De la lanc' devenas puls' sovaĝa
Kaj sangado kaj la febra ardo;
Tamen kie la blankaĵo vibris,
Ekis neprofita ĉarma belo.
Satanpilk' puŝita, senfeliĉa!
Post estonta temp', post multmil jaroj
Reĝ' eltiros la vundintan lancon
Unumove el ĉi via koro,
El viscer' eligos malpuraĵon,
Vin orizos, vin per roz' ornamos.