Enkomputiligis Don HARLOW

Tri fratoj

de Palma GRAND

aperis en Norda Prismo, 56/6, paĝoj 276-280


Klaketu ĉi tie por Latin-3 literaro Klaketu ĉi tie por versio unikoda

Iam ie vivis komercisto ... Per tiu komenco ni sekvas la tradicion, kvankam gravas nek la iam, nek la ie, eĉ ne la komercisto, ĉar temas nur pri liaj tri filoj, pri la tri fratoj. Ili diferencis ekstere unu de la alia ne pli ol ĝenerale diferencas la fratoj. Rigardante ilin oni povis rimarki certagradan similecon en iliaj trajtoj, kiuj pruvis, ke ili havis la samajn gepatrojn, sed en konduto, en ĉefaj karaktertrajtoj ili tute ne montris fratan similon. Eĉ hazarde ili ne agis sammaniere. Se iu emas kredi, ke antaŭ la tera enkorpiĝo la homoj ricevas plenumendajn taskojn, tiu facile povas supozi, ke tiuj tri fratoj diversmaniere akceptis la ordonojn de la destinanta anĝelo. Almenaŭ tiun penson sugestas jam la kondutoj, kiujn ili montris en tempo de la naskiĝo.

La unua, kvazaŭ neatendite, aperis en la mondo surprizante eĉ sian patrinon, al kiu li ne kaŭzis multe da zorgoj kaj doloroj. Lia personeto ne postulis speciale multe da atento. Li manĝis, kiam lia patrino pensis ke li povas esti jam malsata, sed li neniam tedis per kolera ploro ŝin, kiam ŝi forgesis pri la horo de nutrado. Ŝajne lin tute ne interesis la tuta ekzistado. Iom ignora rideto kurbigis liajn lipojn jam en la beboaĝo. Lia nomo estis Nepriul. Per ĝi la gepatroj volis esprimi, ke li naskiĝis nepriatendata. Certe tiu nomo poste pruviĝis tre trafa pri lia tuta vivprincipo: "Se Allah volas, mi vane protestas, se Allah ne volas, mi vane projektas." (La aludo pri Allah erarigu neniun. Tio ĉi ne estas turka fabelo, sed tre verŝajne, ke iam dum siaj infanjaroj li profitis tiun saĝan diron, kiel citaĵon el iu orienta fabelo.)

La dua filo plibone kontentigis la gepatrojn. Li akurate alvenis tage-hore, kiam ili atendis lin. Tiun akuratecon li konservis en ĉiu afero dum sia tuta vivo. Li estis iom precizema, kvankam ne pedanta. Akurate ricevi, uzi kaj plenumi --- jen estis karakterizo pri lia vivovojo. La gepatroj nomis lin Perporul.

La tria filo kaŭzis multe da zorgoj jam antaŭ sia naskiĝo. Liaj gepatroj malespere kuradis de la famaj akuŝistinoj al la famaj kuracistoj kaj de ili al la plej famaj scienculoj, ĉar li obstine prokrastis sian aperon en la mondo. Lia patrino ofte havis la teruran penson, ke tiu infano eble forgesos naskiĝi. Nur dank' al sukcesa kunlaboro de akuŝistinoj, kuracistoj, scienculoj fine li bonvolis ĉesigi la dubojn pri sia vivkapablo. Jes, per laŭta ekkrio li anoncis sin, sed liaj gepatroj denove estis devigataj konsulti la diplomitajn reprezentantojn de la scienco por konvinki la infanon kaj montri, al li, ke por resti vivanta oni bezonas manĝi kaj poste kiamaniere estas plej praktike havigi al si la nutrosukon. Tiom longe li konsideris la diversajn metodojn de la nutrado, ke en la patrinaj mamoj la lakto acidiĝis kaj poste malaperis. Kion fari? Dungita virino mamnutris lin. Pro lia skrupulema konsiderado la gepatroj konsentis, ke lia nomo estu Tretroul.

La komencaj diferencoj akompanis ilin dum la tuta vivo.

Foje, okaze de ĝenerala purigado de la loĝejo, ilia patrino sendis ilin al la korto por ludadi. Ekstere ili komencis diskuteton pri la farotaĵoj.

-- Ni ekkuŝu sur la sablon kaj al la suno ni lasu varmigi nian ventron -- proponis Nepriul.

-- Kial? Prefere ni utiligu la tempon -- vigle protestis la du fratoj.

-- Se Allah volas, eĉ la ventrovarmigo estos utila, se Allah ne volas, ankaŭ ĉio alia restos senutila -- respondis Nepriul ekkuŝante sur la sablon.

-- Ni havas pilkon, do ni pilkludadu -- proponis Perporul.

-- Vi pravas -- konsentis Tretroul -- sed por bone ludi ni serĉu verajn pilkludantojn, kiuj povos bone instrui nin pri la perfekta pilkludado.

La diskuteto daŭris inter Perporul kaj Tretroul ĝis la patra konsilo direktis ilian atenton al alia temo.

-- Knaboj, konstruu fortikaĵon el la sablo! Ĝis mi venos por vi, vi restu tie! Ne foriru! Mi volas vidi, kiu estas la plej lerta el via trio.

La tri filoj obeis al la patra ordono.

-- Se Allah volas, eĉ sen mi tiu fortikaĵo estos konstruita, se Allah ne volas, vane mi penadus -- kaj Nepriul disetendante la membrojn restis kuŝanta.

Perporul tuj komencis la konstruadon por meriti la patran laŭdon. Tretroul dezirante superi lin ekiris al la najbara domo, kie masonistoj faris konstruan laboron. Dum horoj li atente observadis kiamaniere tiuj kirlas la morteron, prenas la brikojn, metas ilin unu sur la alian, mezuras la alton kaj larĝon de la muroj. Ĉion li klopodis fiksi en sia kapo por utiligi la spertojn de la studado en la praktiko, sed kiam Tretroul revenis, jam malaperis la amaso da sablo, ĉar ĝuste la masonistoj bezonis kaj forportis ĝin..

-- Ĉu vi, Perporul, ne povis konstrui fortikaĵon -- li demandis.

-- Eĉ tre belan! Paĉjo diris, ke ĝi vere similis al vera fortikaĵo -- fanfaronadis Perporul.

-- Tamen mi pravis -- rimarkis Nepriul -- ĉar Allah ne volis, ke ĝi estu finita. Certe ĝi bone sukcesis eĉ sen mia kunlaboro kaj plaĉis al mi, ĉar Allah volis, ke ĝi plaĉu al mi.

-- Mi bedaŭras, ke mi malfruis iomete. Vi estus povintaj vidi, kiel oni devas fakscie konstrui fortikaĵon. La teorian scion nur mi havas el ni por tio.

Poste la gepatroj dungis instruiston por ili. Nepriul neniam lernis asertante, ke se Allah volas, li scios sufiĉe por la vivo, se Allah ne volas, li vane rompus la kapon, turmentus sin per cerbumado. Perporul akurate lernis ĉion, kion li trovis en la libroj. Tretroul estis ne kontentigebla. Li legadis kaj lernis, lernadis kaj legis sisteme, metode, esplore, kaj per sia scio supera li ĉiam ĉagrenis siajn instruistojn kiuj ofte honte eskapis de li. Vere la gepatroj havis seriozan zorgon pri li, ĉar ili ne povis decidi pri lia vivovojo.

Kiam la knaboj viriĝis, la maljuniĝanta komercisto vokis ilin al si.

-- Karaj filoj, mi jam sentas la premon de mia aĝo, eble baldaŭ mi mortos kaj mi ne scias kiel mi dividu mian havaĵon inter vi? Mi petas vin, ĉiu faru sian planon, kvazaŭ li povus disponi pri la tuta havaĵo. El tio mi povos vidi, kion al kiu mi povos komisii.

La tri fratoj retiriĝis, ĉiu aparte. La postan tagon la patro refoje vokis ilin al si.

--- Nu, ĉu vi plenumis mian deziron?

-- Patro, kara, diris Nepriul -- mi ne faris planon, ĉar se Allah volas, ni povos vivi el via havaĵo, se Allah ne volas, ni perdos ĝin spite al la plej genia plano.

-- Patro kara, -- kaj Perporul disvolvis grandan folion -- jen, legu mian planon, kiu promesas, per honestaj, certaj negocoj modestan profiton, sufiĉan por la familio.

Anstataŭ la plej juna filo aperis servisto, kiu transdonis skriban informon al la patro: "Patro mia, por trovi la plej bonan kaj plej praktikan metodon pri pliigo de via havaĵo mi nepre bezonas studi kaj sperti. Trovinte ĝin mi revenos. File je via servo Tretroul."

La komercisto vidis el tio, ke lia meza filo estas tiu, kiun li vere povas fidi. Tamen li deziris fari novan provon ĉe ili. Li revokis sian trian filon, kiu ie fremdlande en universitato -- profundiĝis en la studado de la ekonomio kaj financo, informante lin, ke li nepre devas ĉeesti, kiam li deklaros sian patran deziron. Nu, li ĝustatempe alvenis.

-- Patro kara, baldaŭ mi trovos la manieron de la rapida riĉiĝo -- diris la alveninta Tretroul.

-- Eble vi pravas, filo mia, sed mi sentas proksimiĝi la horon de mia morto. Antaŭ ol iri en pli feliĉan vivon, mi dezirus vidi, kiamaniere vi zorgos pri la estonteco de nia familio? Vi scias ja, ke mi bone zorgis pri via edukado. Ne forgesu, ke per firmigo kaj konservo de la familio vi ŝuldas ne nur al mi, sed ankaŭ al niaj prauloj. Iru do kaj edziĝu! Post jaro revenu kunportante la edzinojn, infanojn!

La jaro pasis. Nepriul paŝis sola en la ĉambron de sia patro.

-- Ĉu edzinon kaj infanon vi ne kunportis?

-- Ne, patro mia -- respondis la unua filo. -- Se Allah volas, ĉiam troviĝos virino kaj infano por mi, se Allah ne volas, vane mi kondukus ilin ĉi tien, ili ne apartenus vere al mi.

Alvenis ankaŭ Perporul kondukante belan virineton, kiu tenis ĉarman infaneton sur sia brako.

-- Jen, patro mia, mi prezentas al vi mian laboreman kaj obeeman edzinon. Se pro hazardo aŭ sortobato mi perdus mian havaĵon, el ŝia doto ni povos vivi plu modeste kaj sekure.

Fine aperis Tretroul. Ankaŭ li venis sola.

-- Patro kara, mi perokule elektis la plej riĉan, plej belan filinon de plej riĉa civitano de riĉega urbo. Mi klopodis intertempe alproprigi la plej saĝajn instruojn pri la bona geedziĝo, sekvi la konsilojn de la plej eminentaj geamikoj kaj fine bone preparinte min por la grava paŝo mi komencis la amindumadon; sekvante la konsilojn mi superŝutis ŝin per donacoj kaj ĝuste en la mateno de tiu tago, kiam mi decidis svati ŝin, ŝi eskapis kun mia kanajla servisto. Kredu, kara patro, ke teorie mi absolute bone estas informita pri ĉio, kio formas la bazon de feliĉa familia vivo.

Post nelonga tempo la komercisto ree kunvokis siajn filojn. Li kuŝis malsana en la lito.

-- Karaj filoj miaj, mi fidas sole nun al vi. Mi estas tre malsana. Iru kaj alportu medikamenton por mi. Se vi ne helpos, min, certe mi devos morti baldaŭ.

-- Patro, se Allah volas, vi mortos, eĉ se ni amasigos montalte la diversajn medikamentojn, se se Allah ne volas vian morton, vi vivos plu -- tiel parolis Nepriul.

Perporul eĉ unu vorton ne respondis, sed preninte monon al si li forlasis la ĉambron por alvoki kuracistojn, alporti la bezonatajn medikamentojn.

Tretroul tuj zorge preparis sin al vojaĝo kaj ekiris por lerni la metion de la kuracado, ke li baldaŭ povu redoni la sanon al sia patro. Li ree frekventis lecionojn en la universitato kaj nokte-tage studis la librojn.

La medikamentoj, aĉetitaj de la dua filo, plilongigis la vivon de la komercisto, tamen kiam la doktoriĝinta Tretroul revenis, ĝuste en tiu tago la patro fermis siajn okulojn je eterna ripozo.

Post la enterigo oni malfermis la testamenton, en kiu la komercisto dokumente dividis sian havaĵon en tri egalaj partoj, tamen al Nepriul kaj Tretroul li donis liberan disponrajton pri malpli da kontanto ol la Perporul, kiun la testamento faris ĝenerala kuratoro de la havaĵo familia.

-- Nu, Allah volis tiel -- diris Nepriul kaj elspezinte sian monon li ĉiufoje estis devigata turni sin al sia pli juna frato.

Tretroul denove ekiris en la mondon por plimultigi sian monheredaĵon.

Intertempe milito eksplodis; malamika najbaro atakis la landon.

-- Se Allah volas, mi fariĝos soldato kaj mortos por la patrujo, sed se Allah volas ion alian, mi restos vivanta -- filozofis Nepriul.

Perporul lerte subaĉetis la membrojn de la varbkomitato kaj feliĉe revenis al sia familio.

La alvoko de la minacata patrujo trovis Tretroulon en eksterlando, sed li tuj obeis laŭ sia maniero. Li soldatiĝis, nokte kaj tage studis strategiajn verkojn kaj kiam li fine sukcesis fari la venkoplanon, ĝuste en tiu tago la malamiko venkis liajn sampatrujanojn. Lia brava konduto nur teorie povis savi la landon.

Post la malfeliĉa milito sekvis pluva printempo. La nivelo de la apudurba rivero komencis minace altiĝi. La loĝantaro zorgpremite kolektiĝis sur la bordoj. Inter ili ankaŭ la tri fratoj.

Nepriul tiris supren la brovojn por esprimi sian senkonsilan staton.

-- Verdire ni povas fari nenion ĉi tie. Se Allah volas, la inundo englutos ĉion. Se Allah ne volas tiel, kompreneble la urbo saviĝos.

Perporul tuj komencis organizi la loĝantaron por senprokrasta helpo, disdonigis fosilojn, pioĉilojn por levi digon kontraŭ la rivero.

Tretroul enpensiĝante kuntiris la sulkojn sur sia frunto kaj tiel observadis la konstruadon de la digo.

-- Kion vi povos atingi sen fakscio. Tiuj digoj nur provizore povos reteni la koleron de la akvo. Atendu! Nun mi foriros kaj mi lernos perfekte la metion de la digokonstruado.

Kaj tiel li faris. Nur en iu malfrua aŭtuna tago li revenis, kiam eĉ la memoro pri la printempa inundodanĝero sekiĝis.

La frata trio jam atingis plenaĝon kaj ili havis la simpation, estimon kaj respekton de la loĝantaro. Okazis, ke oni volis elekti novan estraron en la urbo kaj antaŭ la elekto delegitoj vizitis la plej aĝan fraton.

-- En intereso de via elekto ni dezirus organizi la civitanojn -- ili diris.

-- Lasu ilin trankvile! -- respondis Nepriul. -- Se Allah volas, ke vi distingu min per via fido, mi venkos la konkuranton, se Allah ne volas, ke mi direktu la aferojn de la urbo, neniam mi povos esti estrarano.

Grupo de delegitoj vizitis ankaŭ la duan fraton, kiu tre agrable akceptis ilin, aranĝis grandan regalon kaj por danki tiuj delegitoj faris grandan reklamon por li. Li estis elektata per voĉplimulto.

Ankaŭ la trian fraton vizitis liaj estimantoj.

-- Ho, Tretroul, nur vi povos esti gvidanto en nia urbo. Vi plene estas taŭga por tia ŝtatadministra, politika posteno, ĉar vi lernis ĉion, vi fakscie povas konsili al ĉiu afero. Per via senkompara saĝo gvidu nin!

Tretroul ĝentile riverencadis, sed subite li frapis al sia frunto kaj senkulpigante sin respondis.

-- Ho, mi preterlasis lerni la metion de la ŝtatadministrado kaj politika gvidado -- kaj eĉ ne adiaŭante siajn vizitantojn li retiriĝis por tuj prepari sin al nova studvojaĝo por kompletigi sian scion en iu universitato.

Kompreneble, kiam li revenis kun nova diplomo, la pozicioj ne plu vakis. Negrave, teorie li eminente povis administri kaj gvidi la ŝtaton.

Pasis jardekoj kaj la tri fratoj maljuniĝis. Iliaj parencoj ĉiam pli ofte aperadis ĉe ili kun bonvola interesiĝo.

-- Karaj onkloj, jam estus bone pensi pri la morto -- ili diradis esperante iom el la heredaĵo.

-- Se Allah volas, ke mi mortu, mi faros tion eĉ sen via helpo, se Allah ne volas mian morton, mi vivos spite al via ĉagreno -- respondis ridetante Nepriul. -- Ne zorgu do pri la afero!

Kaj tiel okazis. En iu tago iu rimarkis, ke jam depost tagoj li ne vidis promenadi la maljunulon sur la strato. Ankaŭ aliaj ne vidis lin. Do ili vizitis lin por ekscii kio okazis al li. Nu, li mortis tute nerimarkate. Tiel neatendite, kiel iam li alvenis, nun li forpromenis el tiu ĉi ombromondo.

Perporul, la dua frato, sentante la proksimiĝon de la lasta horo, kunvokis la tutan familion, kore adiaŭis de ĉiu, faris testamenton pri sia havaĵo, beninte siajn posteulojn mortis akurate en tiu horo, kiu estis destinita por lia foriro.

Ne tiel Tretroul! Kiam li rimarkis, ke la venteto de la proksimiĝanta morto susuretis ĉe liaj oreloj, terure ektimis.

-- Ve, mi eĉ ne preparis min por la transtomba ekzistado!

Li tuj komencis legadi librojn, studadi okultismon, ĉeesti dum agoniado de malsanuloj, akompani en procesio la enterigotajn mortintojn, tamen li sentis, ke li ankoraŭ ne sukcesis sufiĉe fakscie prepari sin por la eterna vivo kaj tion li eĉ deklaris, kiam la Morto frapadis ĉe lia dompordo.

-- Ho, mi ne estas finpreparita por via akcepto! Venu pli poste!

Kial aŭ kial ne, sed la kruela Morto lasis sian falĉilon sub la nigra pelerino. Eble en Lia Majesto vekiĝis scivolo pri tio, kia aspektos tiu, kiu inde preparis sin por la alveno. Fakte Li preteriris la domon de Tretroul.

De tiu angorplena tago Tretroul eĉ febre preparis sin por bone, fakscie akcepti la Morton. Li eĉ ne rimarkis, ke ĉio kaj ĉiu ŝanĝiĝas, aliformiĝas ĉirkaŭ li. Fine en iu tago li fermis grandan libron studatan de li dum jardekoj, prenis sur sin blankan noktĉemizon kaj ekkuŝis sur sian liton.

-- Ho, Morto, vi jam povas veni al mi. Mi estas preta bone akcepti vin.

Strange, sed la Morto ne venis por li. Ĉu Lia Majesto preterlasis la difinitan daton, ĉu li forgesis noti novan daton? Ĉu inter la amaso da notoj en la mortagendo Tretroul iel perdiĝis? Ni ne esploru la kaŭzon. Fakte li, la tria frato, restis vivanta kaj li vivas eĉ hodiaŭ, kaj postvivos nin ĉiujn.

Se hazarde vi renkontos lin, transdonu al li mian saluton aldonante informon al li, ke mi surpaperigis lian historion.