Enkomputiligis Don HARLOW |
Dana poetino, n. 1918. Atingas per sen- tema, melcdio liriko grandan publikon. Verkis kelkajn realismemajn romanojn kun motivoj de infanaĝo en malriĉula kvartalo kopenhaga.
Du viroj kruciras tra mia mondet' barante al vojiro plua, ĉar unu rifuzas la amon de mi, kaj vane min amas la dua. Kun unu mi vivas dum nokta revem' en mia animo sufere. La dua frapadas al pordo de l' kor' mi lasas lin stari ekstere. AL mi unu donis kun spir' de printemp' feliĉon kaj poste doloron la dua dediĉis la vivon al mi, kaj mem ne rehavis eĉ horon. Pro unu susuras la kanto de l' sang' pri amo libera, sublima la dua identas al tristo de l' tag': dronejo de revo intima. Sed inter la du staras ĉiu virin' amanta, amata kaj pura. Okazas nur fojon dum centjara flu', ke ambaŭ fandiĝas en nura. |