Enkomputiligis Don HARLOW

La unua jardeko de Unesco en la servo de la homaro

de Ferenc SZILÁGYI

aperis en Norda Prismo, 56/6, p. 225

"La reciproka nekompreniĝo inter la popoloj ĉiam estis, dum la daŭro de la historio, en la originoj mem de la suspektoj kaj malkonfido inter la nacioj, pro kio iliaj malkonkordoj tre ofte degeneris en militon." Jen citaĵo el la solena enkonduko al la Konstitucia Akto de UNESCO, nun 10-jara, kaj ĝi klare montras la parencecon inter niaj idealoj.

Estas certe ke politika organizo ne sufiĉas por daŭra paco.

La ministroj por edukado en la landoj de la Alianco ofte kunvenis en Londono dum la milito por diskuti tian interŝtatan organizaĵon por edukado, kulturo kaj scienco. La rezulto estis, ke post la milito oni fondis la Organizaĵon de Unuiĝintaj Nacioj por Edukado, Scienco kaj Kulturo, la organizaĵon, kiun ni konas kiel UNESCO. UNESCO ekfunkciis la 4-an de novembro 1946 kun 20 ŝtatoj kiel membroj. Post tiu tempo la organizaĵo multe kreskis, tiel ke hodiaŭ 76 ŝtatoj estas membroj.

UNESCO multe laboris por la elementa edukado, ĉar en nia mondo pli ol kvindek procentoj de ĉiuj plenaĝuloj ne povas legi kaj skribi. Oni devas fondi lernejojn por la infanoj. Eĉ hodiaŭ pli ol 250 milionoj da infanoj ne povas akiri elementan instruadon, ĉar lernejoj ne estas por ili. En tiu kampo UNESCO jam faris gravan laboron. Ni ja ankaŭ konas la Eŭropan Konsilantaron por Esploro de Atoma Energio, kaj aliajn aktivecojn de la grava organizaĵo.

La lingva aparato de Unesco certe estas iom peza kaj ne malmultekosta, respondanta al la nunaj lingvaj cirkonstancoj, sed la rezolucio de Montevideo (dec. 1955) pruvas rekonon de tiuj ĉi obstakloj kaj aktivan deziron por forigi ĝin. Kiel konate tiam la Ĝenerala Asembleo instrukciis la Ĝeneralan Direktoron atenti pri la evoluo de Esperanto en scienco, edukado kaj kulturo, kaj tiucele kunlabori kun Universala Esperanto-Asocio en tiuj aferoj, kiuj koncernas ambaŭ organizaĵojn.

Unesco, ĝiaj kulturklopodoj, ĝiaj rezultoj meritas plenan atenton kaj tutmondan komprenon.