Enkomputiligis Don HARLOW |
Viro, kor-laca de urba socio kun kurba envio, malico kaj tent', rifuĝis al paca natura medio: susura abio kaj ŝaŭma torent'. Roka kaverno por li tre agrablis; arbitre establis li domon en ĝi. Elspiris eterno el monto kaj humo: la fonto kaj sumo de pra-idili'. Li tie kun peno terkruston atakis, arbuston dehakis dum spica degel'. En rosa mateno sponte li viglis, volonte li striglis sur lola parcel'. Dum ŝvebis la vintro tra la aero, je l' pala vespero jen urs' kun subit'! ĉe l' arda cindro ĝi varme sin lulis kaj larme okulis al la ermit'. La homo kvietc bridis timnaŭzon, li vidis la kaŭzon de l' ursa dolor': Jen dorno piede ŝiris sovaĝe! Li iris kuraĝe kaj tiris ĝin for. La vundo jam putris, li ĝin do purigis, per vindo ĝin ligis kun zorga kompat'. La urson li nutris -- do flegis senmanke! Kaj lekis lin danke la best-kamarad'. Restis la urso. La domon ĝi gardis, la homo ĝin vartis por servo en pret'. En ĉiu ekskurso ĝi digne kunvagis, eĉ lignon ĝi stakis aŭ portis laŭ pet'. La vir' iutage (ĉar tedis la cerbo) dormetis sur herbo. La urso-amik' lin gardis bon-age: se muŝo lin celis, ĝin puŝe forpelis per branĉ' de filik'. Sed jen muŝo brava residis emfaze, jen lipe, jen naze ... Per roko-elŝir' la urso beltrafa dispremis ĝin pune -- Sed krevis ĉi-kune kranio de l' vir'. Pli ol envio aŭ pikoj atakaj, amikoj mens-vakaj min puŝas al trem'. Gardu min Dio kontraŭ amikoj: pri malamikoj mi gardos min mem. |