Enkomputiligis Don HARLOW

Recenzo: Tri verkoj de Volter

de Ferenc SZILÁGYI

aperis en Norda Prismo, 56/6, p.282

Tri verkoj de Volter (Voltaire): Kandid -- Zadig -- Senartifikulo (Trad. de E. Lanti. Eld. de SAT, 312 p.).


Voltaire estis geniulo de la senbridebla memstaremo, malamiko de ĉiuj dogmoj, impulsa kaj ne-marĉandema kritikulo de ĉiu kaj ĉio, kiun aŭ kion li konsideris kiel obstaklon de la prudento kaj humanismo. Precipe en sia lasta vivperiodo li batalis grandioze por siaj humanismaj idealoj kaj protestis akre kontraŭ ĉiu netoleremo kaj subpremo. Voltaire ne kontentiĝis per rozkolora kredemo kaj en la nomo de la batalema pesimismo li volis kontraŭbatali la komfortan optimismon de la tiutempa filozofio, kiun li vidis enkorpigita en la filozofio de Leibniz. Kandid, tiu ĉi -- per sango verkita -- grandioza satiro estas freŝe vivanta verko, ĉar la progresemo ne perdis sian aktualecon kaj la libron eĉ la malamikoj de la troa kontraŭdogmatismo de Voltaire povas kun utilo legi ankaŭ nun, ĉar oni retrovas en ĝi la karakterizaĵojn de la modernaj kredigoj kaj mensogoj. Voltaire estas pli aktuala nun ol iam.

Zadig ne atingas la nivelon de Kandid, sed en ĝiaj detaloj kaŝas sin multe da trezoroj el la sprito Voltera. La aventuroj de Zadig finiĝas feliĉe (ankaŭ Kandid finiĝas trankvile, sed rezigne): Zadig, la honestulo ricevas benon de la hazardo, kiu povas esti favora, dum la homo mem ne kapablas regi la fluon de sia vivo. Ne trogravigu do vin mem kaj precipe ne je la konto de viaj samsortanoj -- jen moralo de Voltaire.

73-jara estis Voltaire, kiam lia tria verko de tiu ĉi libro, "Senartifikulo" aperis proksimume jardekon post Kandido. "Senartifikulo" venas en la socion kun naiva verdiremo kaj senfalsa sincero, kaj tion la farizeismo kaj antaŭjuĝoj ne povas toleri. Liaj bonintencaj kaj sukcesaj aventuroj finiĝas ĉiam kun groteskaj kontrastoj. Senartifikulo fine iĝas rezignema kaj akceptas la mondon en sia malperfekto. Sed kvankam la aventuroj finiĝas per rezigno, ili mem donas multe da instruo kontraŭ la antaŭjuĝoj, kies plej humanisma kontraŭbatalanto estis Voltaire. Lia rezignemo ne signifas kompletan pesimismon, male: ĉar Voltaire, la maljunulo, laŭ la leĝo de la naturo ne povis daŭrigi la batalon, jen daŭrigu la posteuloj. Tiu ĉi eterna aktualeco donas vervon kaj forton al la verkoj de Voltaire. Dum aliaj klasikuloj ne povas brili konstante, Voltaire restas konstanta astro.

Lanti havis similajn karaktertrajtojn, malamiko de ĉiu antaŭjuĝo, senenhava aŭ troa tradiciemo, li estis pesimisto, sed lia pesimismo neniam rigidigis aŭ haltigis lin. Ankaŭ li estas pendolanta inter pesimismo kaj optimismo. Pri tio troviĝas interesa konfeso inter la notoj de Lanti (p. 222): "Fakte la mondo estas fuŝa, kaosa, kaj ĝi povos iom pliboniĝi, nur se malvolviĝos la racio en la homa cerbo kaj la kompato en la homa koro. Mi ne scias, ĉu tio estas esperebla, sed ne dubas pri ties dezirindo, kaj tio estas miaopinie sufiĉa, por instigi nin labori tiucele." El la renkonto de tiuj multrilate parencanimoj povis naskiĝi nur brila traduko, ĉar Lanti metis en la tradukon tute sin mem, sian trafan lingvokapablon kaj sian efikan kaj pure klasikan stilon. La reeldono de Kandid do, kun la kompletigaj du verkoj, estas salutinda gratulinda entrepreno.

Metu la libron inter la klasikulojn de via Esperanto-literaturo!