Enkomputiligis Don HARLOW

Dolora amo

de Elina VAARA

elsuomigis Joh. Edv. LEPPÄKOSKI

aperis en Norda Prismo, 57/2, p. 74


Klaketu ĉi tie por Latin-3 literaro Klaketu ĉi tie por versio unikoda
Nia amo egalas pikantan kaj blankan salon.
El ĝi ĝermis kaj kreskas turmenta, eterna soif'.
Pacientoj ni estas, ne povas viziti la balon,
kie oni trinkadas freŝigon el putoj de viv'.
Nia amo egalas pikantan kaj blankan salon.

Nian amon brilanta kaj akra tranĉilo figuras.
Ĉiu kiso lancetas kaj vundas surbuŝe en nin.
Kiel sanktaj asketoj ĝuante ni mem nin torturas,
dum l' aliaj kronkape festenas kaj distras nur sin.
Nian amon brilanta kaj akra tranĉilo figuras.