Enkomputiligis Don HARLOW

Brikoj

de Svante FOERSTER

elsvedigis Magda CARLSSON

aperis en Norda Prismo, 57/2, p. 73

Brikoj ricevis sian koloron de la sango
de tiuj, kiuj mortfalis, defendante
siajn urbojn.
Brikoj ricevis sian pezon
de memoro kaj optimismo.
Ni rekonstruas niajn urbojn
por generacio, kiu iam kreos
tempon senbatalan,
tempon, kiam regos nur kresko kaj
ripozo.

Ni portas la brikojn sur niaj manoj
singarde, kvazaŭ ni portus infanojn
aŭ la sekretan signon de la espero.
Ni portas la brikojn en niaj revoj,
konstruas kontraŭ cedanta fono
de fumo kaj fulgo.

Ni rekonstruas, la brikoj havas koloron
de l' sango de la ĝismortevunditoj.
Ni rekonstruas niajn urbojn.
En brikoj enestas la memoro de l' batalo
por la rajto konstrui.