Enkomputiligis Don HARLOW

La amo donas

de Jiri KORINEK

aperis en Norda Prismo, 57/2, p. 78

Se foje amis vi el plena koro
kaj am' vin trapenetris ĝis medolo,
ĉu vi deziris preni kaj ekpredi
kaj la amatan nur por vi posedi?

Ĉu ne obsedis vin edif' beata
fordoni vin kaj ĉion al l' amata?
Ĉu vi ne pretis vivon fordonaci
kaj eĉ tra fajro de infer' aŭdaci?

Ĉu, kiu amas ja ne plej feliĉas
se donas li, oferas kaj dediĉas?
Kaj plej malgajas kor' amanta tiam
l' alia se rifuzas donon ĝian.