Enkomputiligis Don HARLOW

Eyvind Johnsson en la Sveda Akademio

de Ferenc SZILÁGYI

aperis en Norda Prismo, 57/2, p. 69


Klaketu ĉi tie por Latin-3 literaro Klaketu ĉi tie por versio unikoda

La Sveda Akademio havas nur 18 lokojn por la plej alta reprezentado de la sveda kultura vivo. Ĵus honoris sin la respektata institucio per la elekto de Eyvind Johnsson, baldaŭ 57-jara verkisto, al la vakanta loko.

Eyvind Johnsson havis maltrankvilan infanaĝon. Li devenas el la plej norda parto de Svedlando; lia patro estis ŝtonlaboristo kaj malsanema homo, tiel ke la infano dum jaroj restadis ĉe alia familio. Post la elementa lernejo li tuj komencis labori, kaj kiel la aliaj aŭtodidaktaj verkistoj el tiu generacio, ankaŭ li provis multe da profesioj; li flosigis trunkojn, laboris en segejo, estis maŝinisto en kino kaj ne malofte senlaborulo. La travivaĵoj de la sociaj kontrastoj en Norda Svedlando, kies naturaj kontrastoj eĉ pli forte konturigis la menciitajn, evoluigis en li kritikan observadon de la socio. Li estis 24-jara, kiam lia unua libro -- jam post 2-jara eksterlanda restado en Germanujo -- aperis. Tiu ĉi libro estis novelaro kaj el tiu ĝermo ekkreskis impona produkto de ĉ. 30 verkoj, verkoj de unuaranga stil-artisto, iurilate la plej mirinda fenomeno de la sveda literaturo. Lia virtuozeco movas sin inter ampleksaj skaloj, kaj ĉiu unuopa akordo prezentas ion novan, ion perfekte artan.

Ideologie E. Johnsson atingis la konsekvencan idealan demokration, kies serioza kaj fidela gardisto li montras sin. Liaj verkoj estas parte romanoj, parte memoroj, kaj ni mencias laste liajn novelojn, kiuj eĉ en lia unuaranga produkto okupas tute klasikan lokon. Lia unika stilsenso nenie atingas tiel grandiozajn efektojn kiel en la noveloj.

La Sveda Akademio elektis eminentan verkiston, debatiston (ekz-e en la romanserio pri Krilon), humaniston kaj realiston entute tre fortan verkistan individuon, kies verkoj estas tre atentindaj ne nur en lia propra lando, sed ankaŭ en universalaj rilatoj.

Sur la sekvaj paĝoj ni prezentas unu el la majstraj noveloj de Eyvind Johnsson, aperinta originale en la verko "Sju liv" (Sep vivoj) kaj en traduko en la "Sveda Novelaro". E. Johnsson ne havas nur tiun ĉi kordon, sed la novelo povas sensigi la majstrecon de la verkisto, kies ŝparefektaj, ŝajne nur konstataj frazoj radias internan, cerbon kaj koron kvazaŭ samtempe kaptan forton. Tia rakonto estas neforgesebla, ĝi eĥas same en nia interno, kiel la krio de la maljuna vidvino, en kies ŝajne senkolora, sensenta vivo reeĥas la krioj de ŝiaj ŝippereintaj edzo kaj filo, krioj, kiujn en la tempo de la tragedio neniu aŭdis, sed kiuj neniam plu forlasas la memoron.

La emfazo de E. Johnsson venas el la profundo kaj atingas la profundon.