Enkomputiligis Don HARLOW

Feliĉo kaj amo

de Nils FERLIN

elsvedigis Magda CARLSSON

aperis en Norda Prismo, 57/2, p. 85


Feliĉo vidis Amon en somermeza tag',
kaj Amo diris jene: Fratino,
vi estas la pli bela kaj pli forta por ag',
do helpu nian fraton el la timo.

Feliĉo ekridegis;
nun vidis ni kun mir',
kiel malmulte ŝi komprenis
de la ideo kaj sopir',
kaj de ĉio, kio iras sola, plorante.