Enkomputiligis Don HARLOW

El la fonto de la nordo

de Ferenc SZILÁGYI

aperis en Norda Prismo, 57/2, paĝoj 76-78

Axel Gallen-Kallela, la plej praforta reprezentanto de la finna bildarto, naskiĝis en 1865; li travivis sian infanaĝon en la finnlanda kamparo, kies bildoj kaj memoroj jam de la plej frua infanaĝo klare kaj akre konturiĝis en la artisto:

"Mia memoro -- li skribas en sia memoraro -- konservis ankaŭ kelke da epizodetoj el la jaroj de la granda malsato 1867-1868. Mi rememoras, kiel maljunulinoj ... iris de bieno al bieno. Unu tia maljunulino kutimis zorgi pri grupo, kutime de 12 orfuloj, apartenantaj al diversaj familioj, kiujn ŝi kolektis dum sia almozrondiro. Mi memoras, kiel kelkaj infanoj en tia societo, spite provon malhelpi ilin, ŝovis siajn fingrojn en pastotrogon kaj manĝis la nebakitan paston. La maljunulino metis hepatpecojn sur la teksilbenkon kaj ankoraŭ mi aŭdas krii la infanojn: "Panjo, donu al ni hepaton, donu al ni hepaton!"

Tiu ĉi unika memorkapablo kuniĝis kun same unika fantazio kaj verva temperamento kaj al ili altribuiĝis unu el la plej grandaj pentristaj talentoj en la nordo kaj ankaŭ en la monda arthistorio. Axel Gallen-Kallela estis individualisto en ekstrema grado, serĉanto, kies esploremo ne restis inter la limoj de lia patrujo, sed lia firma radikiĝo en la finna naturo kaj en la memoroj de la finna kamparo savis lin de la enmarĉiĝo en la diversaj ismoj ĉirkaŭ la jarcentkomenco. El la du koeficientoj de lia animo, t. e. la primitiva, praa amo al la kamparo kaj la sopiro al la malproksima, fremda, la unua efikis pli forte, kaj ĉiu alia efekto aŭ influo servis nur al tiu ĉi rudimenta arto, kiun li projekciis en formolingvo universe komprenebla. Li iĝis pioniro de la naturalismo kaj ideoriĉa simbolismo. Entute oni eĉ tiam pensus pri Kalevala, en kontakto al la nomo de la artisto, se Gallen-Kallela neniam estus rekte inspirita de la finna granda epopeo. Sed Gallen-Kallela spiris kune kun la figuroj de Kalevala; la ekzemple prezentita pentraĵo "La patrino de Lemminkäinen" ĉe la kadavro de ŝia filo ĉe la bordo de la mortrivero, kun sia dekorativa stilo, tamen tute ne sen realisma forto iĝis kune kun liaj aliaj pentraĵoj el la sama temaro, definitiva monumento, kungenia ilustrado de monumenta popolliteratura trezoro. La freskeca stilo estas tute originala arto, inspirita reverkado de la novrenesanca stilo.

La patrino de Lemminkäinen
La patrino de Lemminkäinen

Gallen-Kallela vivis same forte en la mondo de la realo, kiel en tiu de la poezio, kiu ekzistas por li, kiel la realo mem.

Gallen-Kallela estis unu el la plej vojaĝemaj naturoj de la mondo. Kiel li mem diras:

"Ĉiuaŭtune vekiĝis en mi nekontraŭstarebla emo ekiri al la vasta mondo, al pli grandaj terenoj kaj pli vastaj distancoj. Kiam mi aŭdis krii la gruojn, mi rapidis eksteren por vidi ilin kaj sekvis ilian migron ĝis ili malaperis el mia hejma bordo."

Lia vagemo logis lin al foraj vojaĝoj, sed eĉ ekzotikaj vojaĝoj (kiel al Orient-Afriko) ne tuŝis lian mondon, lian arton, devenantan el la fonto de la norda popolarto.

Gallen-Kallela mortis en 1931. Pripensante la valorojn moralajn, kiuj firmigas kaj firmigis la finnan popolon, oni estas dankema al tiu reciproka dono kaj ricevo, kiu ekzistas inter popolo kaj ĝia granda filo, kiel tio okazis dum la tuta vivo de la granda finna pentristo.

Axel Gallen-Kallela: Memportreto (Ufizi-muzeo)
Axel Gallen-Kallela:
Memportreto (Ufizi-muzeo)