Enkomputiligis Don HARLOW

Recenzo: La ideala nutraĵo de Martinus

de Ferenc SZILÁGYI

aperis en Norda Prismo, 57/2, p. 111


Klaketu ĉi tie por Latin-3 literaro Klaketu ĉi tie por versio unikoda

Martinus: La ideala nutraĵo. Eldanigis C. GRAVERSEN. Kopenhago: La Spiritscienca Instituto de Martinus. 96 p. 13x19 cm. Bindita.

La homa inteligento evoluis altgrade, diras Martinus. Sur tiu nova evolustadio la organismo ne plu povas elteni animalan nutraĵon, sed bezonas ion pli delikatan. Kun la evoluo de la inteligento la instinkto, kiu en la "zoologia" stato ĉie perfekte funkcias, degeneris kaj la "neplenkreska" inteligento faras erarojn. Tiuj ĉi eraroj, aŭ eĉ serioj de eraroj kaŭzas la dolorojn kaj malsanojn. Tio siaflanke malebligos al ili "krei perfektan korpon en la unue venontaj enkarniĝoj." La estulo, laŭ la teorio de Martinus kunportas la difektojn de la antaŭ reenkarniĝa vivo kaj sekve oni devas de grado al grado eduki sin por pli konvenaj formoj de la nutrado, same kiel oni devas atingi pli kaj pli perfektan vivon el morala vidpunkto. Proksimume tio estas la komenco de la teorio de Martinus. Tiu ĉi teoria paralelo gvidas klare al la vegetarismo, "Konsumado de animalaj nutraĵoj ne nur signifas torturon kaj mortigon al la estaĵoj, el kiuj ili preniĝas, sed ĝi efikas mortige al la konsumantaj homaj estajoj." La homo bagateligas la kvinan ordonon; entute tiu ordono rilatas ĉiun vivon, kies estingo estas peko kaj per tio li mem reduktas la amo-sumon al si mem, baras al si la vojon iĝi Di-homo, mankas al li la "kosma konscio", pri kiu la pli frue aperintaj libroj de Martinus donas klarigon. Post konvena evoluo la homo atingos do stadion, kiam ĝi kreos "eternan pacon" en sia interno per la ideala, "nek al si nek al alia estaĵo doloron kaŭzanta nutraĵo" kaj tiaj homoj povos laŭ la teorio de Martinus realigi la universalan pacon. La evolua vojo gvidas tra la vegetarismo, kaj ĝi kondukos la homon sur stadion, kie lia organismo eltiros la nutrajn "vivunuojn" rekte el la naturo.

La plej granda parto de la libro estas teoria fundamentado de la vegetarismo, sed en la fino de la interesa kaj originala libreto oni trovas ankaŭ praktikajn adaptoregulojn de la teorio, unuavice rekomendon de krudaj fruktoj, precipe de kelkaj el i1i.

La traduko de C. Graversen -- kiel kutime -- estas bonega, la kontrolo de la "Literatura Komitato" de SAT estas zorgema. Same la ekstera aperigo de la libro.