Enkomputiligis Don HARLOW |
Julia daŭrigas siajn riproĉojn kontraŭ sia edzo.
Ĉu por ĉi tio mi pri l' ordinara Ina privilegio, do, rifuzis? Kaj iris al konfesprenant' multjara Kaj frenezige surda, kaj lin uzis, Kaj li neniam trovis min misfara, Sed mia senkulpeco lin konfuzis Tiel, ke li ne kredis min edzino -- Se mi abortos, pentos vi sen fino! "Por jeno min galante kamaradis Neniu el la junular' Sevila? Por jeno mi apenaŭ promenadis Krom al taŭrejo, meso fest' jubila? Neniun, kiu ajn min ekpersvadis, Favoris mi -- mi estis malĝentila; Por jeno Generalo Graf' O'Reilly Asertas, ke mi traktis lin kanajle? "Kante l'itala muzikist' Cazzani Kun mi dum ses monatoj vane flirtas, Min nomis samlandano Corniani Sola edzin' hispana, kiu virtas, Rusoj kaj angloj svarmis akompani; Pro mi la Graf' Strongstroganov tre hirtas, Kaj Lord Mount Coffeehouse, nobel' irlanda, Pro am' mortigis sin (per drinko branda). "Ĉu ne du episkopoj min adoras? La Duk' de Iĥar, kaj Don Fernan Nunez; Tiom fidelon de l' edzin' valoras? Scivolas mi: la luno kie nunas? Laŭdinde estas, ke vi ne humoras Min bati, ĉar l'okazo oportunas -- Bravul'! kun nuda glav' kaj ĉan', soifa, Ĉu vi ne estas vidindaĵ' edifa? "Ĉi tion celis via forirado Pri urĝa tasko, laŭ preteksto via, Kun via friponaĉa advokato, Kiun mi vidas tie tre konscia, Ke li maltrafis? ambaŭ kun malŝato Mi taksas, sed li estas la pli fia, Ĉar pro la tantiemo li aktivis; Amo al vi aŭ mi lin ne motivis. "Se li por fari inventaron venas, Ĝin faru la sinjoro, bone, bone; L' aranĝo de la ĉambro tre konvenas; -- Jen plumo, ink', sinjoro, laŭbezone -- Precize notu ĉion; mi ne emas, Ke sen laboro vi enspezu mone -- Sed nudas la knabin'; spionoj iru!" "Mi ilin" Antonia ĝemis, "ŝiru!" "Jen ŝranko, jen angulo tualeta Jen l' antaŭĉambro -- serĉu tra kaj tre; Jen la kanapo, jen fotel' malstreta Amanton kaŝus la kamen', ĉu ne? Mi volas dormi, estu do diskreta Kaj ne plu bruu, ĝis kaŝlokon de Tiu sekreta mistrezor' vi trovu -- Kaj post la trov', mi ankaŭ vidi povu. "Kaj nun, Hidalgo' tial ke vi ĵetas Dubon pri mia edzinec' fidela, Bonvolu jam sciigi, mi vin petas, Kiun vi serĉas? Lia nom'? Nobela Li estas? Lin rigardi mi tre pretas -- Li espereble estas juna, bela? -- Diru -- kaj ĉar vi faras al mi taŭzon Honore, mi jam donos al vi kaŭzon. "Almenaŭ li ne sesdek jarojn aĝas, Koleri tian aĝon estus ja tro, Kaj por ĵaluzo, juna edz' tro saĝas -- (Da akvo, Antonia, tuj da akvo). Miajn ploritajn larmojn mi domaĝas, Neindajn ĉe filin' de mia patro; , La panjo ne supozis naskohore, Ke tia monstro traktos min rigore. "Eble ĵaluzas vi pri Antonia? Vi vidas, ke ŝi dorme min proksimas, Kiam vi trudis vin kun bando via; Serĉu laŭplaĉe -- ne nenion timas; Tamen avertu nin, je foj' alia, Aŭ restu, kiel deca hom' kutimas, Momente ĉe la pordo, ke ni ion Surmetu por akcepti kompanion. "Kaj nun, sinjor', sufiĉe; mi silentos; Eble vi pro ĉi kelkaj vortoj vidas, Ke ofte kor' naiva mute sentos Maljuston, sed ĝin montri ne rapidas: -- Nu, iam via konscienco pentos Kaj vin demandos, kial vi malfidas? Ke vi ne sentu tiam dolorknedon! -- Ho, Antonia, donu naztuketon!" Ŝi turnis sin sur la kuseno; pale, Kun postplorada okulbril' ŝi kuŝis, Kiel ĉielolum' post pluv'; vuale, Ombrece, ŝian blankan vangon duŝis Harar', kaj provis (sed rezultis male) Kaŝi glacian ŝultron, kiu puŝis Tra ĉio neĝon; ŝiaj lipoj paŭtis, Kaj la korbatoj pli ol spiro laŭtis. Sinjoro Don Alfonso staris honte; Tra l' ĉambro Antonia faris ordon Kaj nazoleve kaj malŝatomontre Rigardis sian mastron kaj la hordon; Nur l' advokat' ridetus tre volonte: Li, ĝis la tomb' fidela, malakordon Kiel Akato amis: se procesos Oni pro ajna kaŭz', leĝist' necesos. Kun ruza okulet' kaj porka nazo Li staris, kaj rigardis tre suspekte Al Antonia dum la preterpaso; Li bonan famon traktis malrespekte; Por ke sukcesu juĝafer' aŭ kazo, Junecon ne kompatis li protekte, Kaj li neniam kredis pri honesto Ĝis pruvis ĝin fidinda fals-atesto. Alfonson nun mienis hontskrupulojn, Kaj, vere, li aspektis tre ridinde; Kiam, serĉinte kvincente ĉambrangulojn, Junan edzinon tiel mistraktinte, Krom sinriproĉoj li rikoltis -- nulojn, (Kun la riproĉoj, kiujn la edzin' de Antaŭ duona horo verŝis pluve Tondro-torente, dense kaj diluve), Li sin okupis per apologio, Kiun nur larmoj kaj lament' kompensis Kaj antaŭsignoj de la histerio, Kies simptomaj konvulsioj densis Kaprice laŭ virina fantazio; Alfonson pri l' edzin' de Ijob pensis; Li vidis ankaŭ vicojn boparencajn, Kaj mobilizis fortojn paciencajn. Li volis ekparoli, aŭ balbuti, Sed antaŭ ol li povis, Antonia Saĝe-abrupte lin devigis muti Per "Mortos ŝi, se vi sen vorto plia Ne iros." -- Li murmuris, "Ŝin forgluti ..." Sed ĉesis: pasis tempo oracia; Lastan rigardon ĵetis li ĉirkaŭe, Kaj, ne sciante kial, faris laŭe. Kun li foriris lia komitato, Kaj laste, el la pordo, prokrasteme, Laŭeble hezitadis l' advokato, Kiun ĉagren' turmentis eĉ ekstreme Pro l'stranga malkovriĝo de hiato En la faktaro, kiu nun probleme Aspektis; dum la leĝa cerbo viglis, La pordon oni deinterne riglis. Tuj post ol oni ŝlosis ĝin -- ho, honte! Ho, peke! ho, malĝojo! ho, virinoj! Kiel vi faras tion, ne perdonte Bonfamon, krom se blindas la destinoj? Nenio ol bonfam' pli karas konte! Sed pluen -- sekvos pliaj iluminoj: Mi devas diri, kvankam kun bezito, Ke jen Johan' sin ŝovis el la lito. Li estis sin kaŝinta -- mi ne konas La manieron, ankaŭ ne la lokon -- Juna, gracila, mola, li bezonas Sendube ne tre grandan spacostokon; Sed tamen mi kompati ne proponas Lian per belulina par' sufokon: Pli bona tia mort', ol elimino Kun fola Clarence en barel' da vino. Kaj, due, mi lin ne kompatas, ĉar ne Rajtis li tiel peki asidue Kontraŭ ĉiela leĝ' kaj homa, karne -- Almenaŭ, li komencis iom frue; Sed konscienco je l' deksesa jar' ne Tiom nin rojnas, kiom preterĝue Je sesdek jaroj, kiam ni bilancas Kaj trovas, ke l' diablo nin financas. Pri la kaŝlok' cerbumas mi pedante: Hebreoj iam skribis en kroniko, Ke kuracist', pilolojn rezignante, Al reĝ' David' konsilis pri apliko De belulin', se l'sango fluas lante: Kaj tre sukcesa estis la efiko; Eble malĝuste oni ĝin raportis: Davido vivis, sed Johan' ekmortis. Kion fari? Alfons' revenos certe, Kiam la stultularon li forsendis. La cerbon Antonia serĉis lerte Sed nova plan' sin tamen ne prezentis -- Kiel riposti ree, venkosperte? Krome, la tag' minace jam latentis; Cerbumis Antonia; lipoblankon Julia premis sur Johanan vangon. Lipon al ŝia lip' li turnis, mane Glatigis buklojn sur la kara kapo; Eĉ nun en ili saltis am' elane, Ili forgesis pri danĝero-frapo: Malpaciencis Antonia -- "Ha, ne Malŝparu tempon per ĉi fuŝ-agapo," Ŝi flustris, konvulsia pro koler', "Mi Devas ĉi dandon en la ŝrankon fermi: "Atendu nur ĝis nokto pli fortuna -- Kiu ekscitis tiel mian mastron? Kio fariĝos -- mi ne tim-imuna Estas, diablo persekutas pastron -- Ĉu kolombumi en situo nuna? Hej! sango povos sekvi la prokraston! Vi perdos vian vivon, mi metion, Pro knabinvangoj, -- la mastrino ĉion! "Se temus ja pri brava kavaliro De dudek kvin aŭ tridek jaroj -- (vigle!) -- Sed por infan', mastrino, jen konspiro! Via elekto trafas, nu, mirige -- (Eniru, moŝto) -- venas mia siro: Jen provizore li sekuras rigle; Neniun ĝis mateno ni informu Pri la afero -- (sed, Johan', ne dormu)." Nun Don Alfons', veninte sola, digis Parolojn de la servistin' lojala: Ŝi restis, do foriri li instigis, Kaj ŝi obeis, kvankam iom gala; Restadi jam neniu kaŭz' ebligis, Cetere ĉio ŝajnis nun normala. Gvatan rigardon ŝi al ambaŭ tiris, Purigis meĉon, riverencis, iris. Alfonso paŭzis -- poste li komencis Sin senkulpigi pri l' afer' sterila; Tamen pravigi ĝin li ne intencis; Tio, verdire, estis malĝentila; Motivojn havis li, sed konfidencis Neniun dum la pledo kodicila. Konata estis lia oracio -- Kleruloj nomas ĝin "galimatio". Julia mutis; tamen sin proponas Respondo preta, kiu al edzino, Kiu kapricojn de la edzo konas, Ebligas tiuj renverson de l'reĝimo, Kiu malhelpas, se ĝi ne bastonas, -- Eĉ se ĝi estus fabla faktkombino; Nome, respondi firme: kiam li Suspektas unu, vi akuzu tri. Julia havis fakte iom kaŭzon -- Alfons' kaj Inez estis am' ostenta; Sed ĉu la propra kulpo donis paŭzon -- Ne, ne: ĝi estas ofte evidenta, Ke sinjorinoj havas savan klaŭzon Apologian; estis ŝi silenta, Eble, por ne ofendi Don Johanon, Kiu estimis la patrinan famon. Aŭ eble ŝi prudentis du-motive: Alfonso al Johano ne aludis, Ĵaluzon montris, sed definitive Pri l' nomo de l' amanto ne konkludis, Kaj mutis pri l' premisoj; efektive, Tiun misteron lia menso studis; Mencii Inez estus kun emfazo Montri Johanon antaŭ lia nazo. Aludo ofte la respondon donas; Silent' plej bonas, krome estus takto -- (Ĉi fraz' moderna min ne tre imponas, Sed ĝi apogas min pri verskompakto) -- Kiu protektas, se demandoj zonas, La sinjorinojn de ĉagrena fakto: Tiel gracie ĉarmulin' mensogas, Ke pli fatale la vizaĝo logas. Ili ruĝiĝas, kredas ni; almenaŭ Mi ĉiam kredis; ĉar ne tre utilas Ĉiuokaze dubo, interven' aŭ Respondo: ŝia elokvent' facilas, Kaj kiam povas spiri ŝi apenaŭ, Sopire ŝi langvoras, kaj distilas Larmon aŭ du, kaj ĉion ni aranĝas, Kaj poste -- poste -- poste -- vespermanĝas. Alfonso ĉesis, kaj pardonon petis; Julia pri kondiĉoj al li diktis, Duonobstinis kaj duone cedis, Kaj pri diversaj frandoj lin restriktis: Li kiel Adam ĉe l' ĝardeno pledis, Dum senutila pento lin afliktis, Petante, ke ŝi lin rifuzu jam ne, -- Kiam ŝuparo lin stumbligis damne. Ŝuparo! -- do? Negrave, se konvene Por sinjorinoj, sed ĉi tiu paro (Sciigi tion, min doloras ĝene) Estis virspeca; jen momenta faro, Ilin ekvidi, kapti. -- Oj, gehene! La dentoj klakas, gelas la vejnaro! Alfonso pri l' fasono sin informis, Kaj poste je koler' denove ŝtormis. ' Forkuris li por trovi sian glavon. Julia al la ŝranko kun horor' Rapidis. "For, Johano' -- ŝparu bravon -- La pord' apertas -- per la koridor', Kiun vi ofte paŝis, trovu savon -- Jen la ŝlosilo -- For -- adiaŭ -- for! Rapide, nur! Alfonso tuj revenas -- Ankoraŭ noktas, kaj la strat' malplenas." Sendube atentindis la konsilo, Sed pro malfruo estis ĝi aborta -- Kutima prezo de la spert-kompilo: Ĝi estas speco de imposto sorta: Johano tuj atingis ĝis la sojlo, Kaj eble venus al la pordo korta, Sed jen Alfons', murdema pro koler' en Hejmrobo: lin Johano batis teren. La lum' eksiĝis kaj la lukt' teruris; La inoj kriis, "Torĉon! Fajron! Ho, ĉe!", Sed la servistoj helpe ne alkuris. Alfonso, kiun pugnopar' diboĉe Batis, por tiu nokto venĝon ĵuris; Ankaŭ Johan' blasfemis, pli altvoĉe: Li estis juna, sed li ja kuraĝis, Kaj martiriĝo al li ne tre plaĉis. La glavo falis el Alfonsa mano, Kaj la batalo daŭris senarmila; Bonŝance, ke ne vidis ĝin Johano -- Li trovis la prudenton malfacila, Kaj se hazardo gvidus lin al ĉano, Alfonso jam ne vivus: -- pensu pri la Vivoj de edzo kaj amant'! Dufoje Edzinoj, vidviniĝos vi malĝoje! Alfonso por l' alian teni luktis, Johan' sufokis lin kun fuĝa celo, Kaj sango (el la nazo) jam ekruktis; Malpli fervoris fine la duelo: Efikan baton nun Johan' produktis, Poste ŝiriĝis lia noktkitelo; Lasante, kiel Josef, ĝin, li iris: Krom tio, tiuj du ne tre similis. Kun lumoj fine la servistoj venis Kaj la spektaklon strangan gapis mire: Julia krizis, Antonia svenis, Al mur' apogis sin Alfons! senspire, Drapiroj disŝiritaj planke scenis, Sango kaj spuroj ankaŭ; fuĝaspire Johan' la pordon venis, kaj forŝtele, Ĉar ne tre plaĉis ene, ŝlosis ele. Finiĝis nun la kanto. -- Ĉu necese, Priskribi kiel, sub la misfavoro De l' pekoŝirma nokt', Johan' sukcese Alvenis hejmen, nuda, en malgloro? Pri la skandalo, kiu mondimprese La postan tagon sekvis kun furoro, Kaj pri l' pli postaj eksedziĝo-pledoj, Vi legis en la anglaj taggazetoj. |