Enkomputiligis Don HARLOW

Sveda karikaturo

de Ferenc SZILÁGYI

aperis en Norda Prismo, 57/2, paĝoj 86-90


Klaketu ĉi tie por Latin-3 literaro Klaketu ĉi tie por versio unikoda

Jen kelke da svedaj karikaturoj. La elekto havas nur unu komunan vidpunkton: ke ili enestas en libro (25 svenska skämttecknare, eld. Folket i Bild, Stockholm); sekve nia komento al la bildoj ne volas doni teorian analizon, t. e. nek koncerne la karikaturon mem, nek la konkretajn artesprimojn de la unuopaj karikaturistoj. La elekto en nenia rilato estas kompleta: inter tiuj ĉi gravaj nomoj ni ne prezentas karikaturojn de Oscar Andersson, kies arto apartenas al la pinto de la sveda karikatura produkto. Sed pri li iam ni aperigos apartan artikolon.

Nun simple ni prezentas la unuopajn artistojn:


Albert Engström (1869-1940) estas same granda nomo en la sveda literaturo kiel en la sveda bildarto. Lia forto estas la analizo de svedaj popolaj tipoj, kiujn li povis aperigi per akra kaj trafcerta realismo same en siaj artaj kreaĵoj, kiel en siaj karakterizaj rakontoj.

Albert Engström ne estas radikalulo, almenaŭ ne socia kritikisto, kvankam sendube li staras ĉe la flanko de la senpretenduloj, kiujn li komprenas kaj kun kiuj li simpatias. Samtempe li havas en si iom el la artistokrato, el tiu speco, kiu malestimas la filistron kaj la duonklerulon. Entute Engström ne miksis sin en la tagajn diskutojn, sed en maniero filozofa kaj plenkarne realisma observas kaj observigas.

La influo de Engström estigis florperiodon en la sveda karikaturhistorio, kaj lia influo estas konstatebla eĉ ĉe tiaj karikaturistoj, kies individuo kaj tendencoj estas esence diferencaj de Engström.

Kompare al Albert Engström la ceteraj, ĉi tie prezentitaj artistoj havas malpli la koncerno al la romanticismo de la pasinta jarcento ol la eminenta arto de Albert Engström. Inter ili estas multaj; kies simplaj linioj estiĝas rapide, la tipoj naskiĝas pli ĝeneraligitaj, ilia tono estas pli radikala kaj socipropaganda.

Albert Engström: Danco
Albert Engström: Danco

Oscar Jacobsson (1889-1945) origine estis lokomotivhejtisto. En siaj unuaj karikaturoj li montris sin klare socia kritikisto. Iom poste li iĝis patro de la seria, filozofa figuro Adamson, kiu estas en tiu speco elstara, simpatia kaj alloga kreaĵo. La ĉi tie aperanta karikaturo prezentas la domposedanton, kiu estas aktiva malamiko de la plibonigo de la naskiĝstatistiko. La desegnaĵo estas el la "batalema" periodo de la artisto.

Sed kune la socia firmiĝo kaj mildiĝo, certagrade malapero de la klasbatalo en la sveda socio, Jacobsson transiris al la karikatur-poezio de la simplulo, li kreis la menciitan figuron de Adamson, tiun ĉi ŝatindan mezulon, kies aventurojn li prezentas en mirinde simplaj kaj trafaj linioj. Mem la figuro iĝis tiel populara, ke post la morto oni simple proprigis la figuron, kvankam la novaj Adamson-serioj tute klare estas diferenceblaj de la Jacobssonaj prakreaĵoj.

Oscar Jacobsson: La domposedanto kaj la naskostatistiko
Oscar Jacobsson: La domposedanto kaj la naskostatistiko

Robert Högfeldt (1894) estas filozofa karikaturisto, kiu movas sin en iu, kvazaŭ mitologia mondo, inter strangaj, groteskaj, gnomecaj, sed samtempe tre simpatiaj kaj malgraŭ la groteskeco ĉarmaj estaĵoj. En tiuj ĉi tipoj li serĉas kaj facile trovas la ĝeneralajn homajn malfortaĵojn, kiujn li konsideras per komprenema, milda indulgo.

Högfeldt estas unu el la plej popularaj karikaturistoj, (ankaŭ ekster la limoj de Skandinavio), kies inspiro estas neelĉerpebla fonto de novaj kaj novaj scenoj de tiu ĉi tute individua mitologia mondo, kiun la artisto mem nomas kontentiĝo de spitreakciulo -- kontraŭ la modernismo. Li mem ne timas nomi sin eskapisto. Inter tiuj ĉi eskapistaj karikaturoj oni trovas verajn majstraĵojn. Aliflanke la ĉiam sama sinteno kaj vestiĝo en la filozofian mantelon pli-malpli estas danĝeraj ĉe ĉiuj artistoj, kiuj baras sin per la kreo de certa maniero de vido, per speciala rimedo de ĝenerala kritiko aŭ analizo kaj -- rido. Sed la rimedoj de Högfeldt estas tiel elprovitaj, ke ĉe li apenaŭ minacas tiu ĉi danĝero.

Oni povas diri, ke Högfeldt estas la sola el la menciitaj desegnistoj, kies verkado estas konscia protesto kontraŭ la reganta arta mondo. La ceteraj estas plene kun sia tempo, malgraŭ tio, ke neniu el ili klopodas pri dokumenta prezentado, kiu ekzemple estis karakteriza pri la granda Daumier.

Robert Högfeldt: Sekreta gefianĉiĝo
Robert Högfeldt: Sekreta gefianĉiĝo

Ankaŭ Gustav Bergström apartenas al la filozofoj, kiel la jena karikaturo elokvente pruvas. Bergström havas nekontraŭstareblan humoristan vidon kaj riĉon de ideoj. Rimarku ĉe la suba karikaturo tiun ĉi aron da diversaj, ŝajne simplaj, sed eksterordinare esprimriĉaj rimedoj, kiuj donas tian "homan" aspekton al la ĉevaloj, kiuj lernis la "homecon". Bergström nepre havas la plej specialan kapablon de karikaturisto. Li estas nun 58-jarulo kaj desegnas por gazetoj jam de ĉ. 40 jaroj. Longan tempon li pasigis en diversaj landoj de Eŭropo. Dum la milito li estis dungita de la revuo Life. En Francujo lia nomo estas konata sub la nomo Berg-Ström kaj Brac. Ankaŭ nuntempe li desegnas por diversaj organoj en Svedlando, Francujo, Hispanujo, Usono k. c. -- Kiel Högfeldt, ankaŭ li "kosme" atakas la homon, se oni povas nomi tiun ĉi manieron atako; ĉiuokaze ilia tendenco apartenas al la swift-a -- la homon deekstere perceptanta -- maniero, kvankam ilia satiro estas multe pli afabla ol tiu de Swift.

G. Bergström: Homece
G. Bergström: Homece

Gunnar Wallin (1896) mem diras pri si: "Mi ne prezentas min mem iu alia kiel gazetklaŭno, kiu pli ol tri jardekoj klopodas amuzi siajn ĉirkaŭantojn. -- Sed simile al la produkto de la cirkoklaŭno, estas multe da seriozo malantaŭ la desegnado. Estas postulema profesio esti karikaturisto. Oni devas vidi ĉion kiel rektan, antaŭ ol oni povas desegni ĝin kurba. Kio signifas ke humoristo ne vidas supraĵe la mondon."

Gunnar Wallin: Ĝenita Idilio
ĜENITA IDILIO
Oni informas, ke la marajn fiŝojn oni elprovos per elektro.
Subakviĝisto: -- Estingu la lumon!!!